Kiam oni parolas pri lingvo, prefere oni foje bone pripensu pri "kia" lingvo! Bonegan ekzemplon, kiu ilustras diferencon inter parollingvo (kaj ne forgesu: lingvo antaŭ ĉio estas parola!!!) kaj skriblingvo aperis en nia ĵurnalo antaŭ kelkaj tagoj. Mi tradukis ĝin por vi. Se vi ne kredas ke via parollingvo ne identas vian skriban bv. foje zorgi ke iu registru vin per magnetofono (aŭ alia rimedo), prefere ekster via scio, kaj poste aŭskultu la registraĵon, kaj eltajpu ĝin!
Krombruoj.
"Estas fakte nuntempa artekspozicio en kiu fakte la ĉiutagaĵoj havi en certa maniero el la fotografia bildo specon da rekonstruo de tiu realeco" (Ramblas, 25a de junio).
La ĝuo, kiun longdaŭraj diskoj havigis al mi, en antaŭa tempo, de tago al tago malpliiĝis pro taktakado, ŝŝŝŝŝllllipado kaj gggrrrrumblado de la nadlo sur la eluziĝanta diskosurfaco. La diskoj kiujn mi plej ŝatis iom post iom komencis simili unu la alian: ĉiam konĉerto por orkestro kaj smirga papero. Kaj krom tio aŭdiĝis foje grumblado el la gramofona ventro. La specialistoj pri altkvalita sonreprodukto havas nomon por tio: flagrado kaj oskildistordado. Por disko de militmarŝa muziko tio tute ne ĝenas. Sed ne klopodu aŭskulti gregoriajn kantojn pere de tia krakanta kafomuelilo!
Treege feliĉa mi estis kiam la mikrokanela disko inventiĝis, la diĝita sonigo sen kromsonoj. La muziko ĉiufoje ŝajnigas ke la disko ĵus elpakiĝis en sia celofana ujo.
Iu atentigis min ke la véra melomano ne zorgas la malbonan kvaliton de sia gramofono. Li tiel koncentriĝas je la muziko ke li eĉ ne aŭdas la kromsonojn. Mi min demandas ĉu li rimarkas falsajn notojn kaj hezitojn de la muzikistoj. Eble li nur aŭdas tion kion li deziras aŭdi.
Ankaŭ en parollingvo ekzistas krombruoj. Estas homoj kiuj parolas kiel eluzitaj mikrokanelaj diskoj. Regule la nadlo forlasas sian kanelon. Aliaj homoj havas la helajn kvalitojn de kompaktdisko. Multe da ĵurnalistoj televidaj kaj radiaj apartenas al tiu lasta grupo. Mi ĵaluzas pri tio. Ili sukcesas fini siajn frazojn sen eŭ-eŭ-ado, sen ripetadoj kaj sen interrompadoj. Mi jam fieras se mi sukcesas tion sur papero!
Se tia perfekta parolanto konversacias kun iu kiu hezitas kaj daŭre serĉas la vortojn, tiam okazas kion mi nun priskribos. Mi laŭvorte citas el konversacio dum radioprogramo Ramblas. Parolas la prezentisto Kurt Van Eeghem kaj la kuratoro de ekspozicio pri moderna belga pentroarto. Van Eeghem: "Pri kia abunda luksaĵo ni ja disponas!". Kuratoro: "Jes, ni estas feliĉa lando, ni tiel diru, je ... eŭ... konsidero grafika arto ankaŭ granda dinamismo ĉi tie en Belgujo por la apogo de tiuj artistoj kaj mi pensis post tridek jaroj da pentrado post la konceptualistoj denove oni pentris en la sepdekaj jaroj tio denove komenciĝis kaj mi pensis ke ni nun en la ... eŭ.... komenciĝo de nova jarcento ni ja staton de la afero voli volus montri kaj fakte montri specimenaron ĉar finfine ja ... eŭ... restas elekto tiuj ... eŭ... kvardek artistoj". Post tio la mikrokanel-parolanto interrompas per nova demando.
Ĉu tia balbutado ĝenas? Ĝi ne ĝenas se temas pri mesaĝo kiu sonas kiel milita marŝo. Sed tre frapas min ke ĝuste tiaj homoj, kiuj venas por trakti malfacilajn temojn en publika komunikado ne sukcesas bridi la nadlon en ĝia kanelo.
Ludo Permentier - La Standardo: 29.06.2009
Por Nederlandlingvanoj mi kopias la du citaĵojn de lamaĵoj:
"Het is eigenlijk een hedendaagse kunsttentoonstelling waarin eigenlijk het alledaagse op een bepaalde manier vanuit het fotografische beeld ergens een soort reconstructie heb van die realiteit."
"Ja, we zijn een gelukkig land, laten we zo zeggen, op euh op vlak van beeldende kunst ook een grote dynamiek hier in België voor de ondersteuning van die kunstenaars en ik dacht na dertig jaar schilderen na de conceptuelen werd er weer geschilderd in de jaren zeventig is dat weer begonnen en ik dacht dat we nu in een euh in het begin van een nieuwe eeuw wel eens een euh stand van zaken wouden wou tonen en eigenlijke een staalkaart tonen want uiteindelijk euh 't blijft een selectie die euh veertig kunstenaars."
Send a message
Search for members