Mi forgesis "esti kompleta" en mia antaŭa teksto. Tial mi nun, aparte, aldonos kelkajn liniojn.
Fakte... pro la rimarko de Paul mi finfine, post kelkaj jaroj, pensas ke mi komprenas la proverbon (aŭ esprimon fakte) de Zamenhof: ne blovu en abelujon!
Ĝis nun mi ĉiam serĉis aliajn klarigojn: ne ĝenu kolerulon (mi pensas ke tio estas la klarigo PIV-a; sed PIV nepre neniam estas fidinda se ĝi klopodas klarigi esprimojn aŭ proverbojn)... sed mi tre dubas pri ĝi. Mi pensas ke vere la senco estas sama kiel "ĵeti bastonon en kokinejon" (aŭ iu tre simila esprimo). Mi daŭrigas miajn esplorojn... kaj eble raportos.
Mi ĵus ricevis mesaĝon de ĉina amiko, kaj kopias parteton el ĝi:
Ĵus mi legis vian novan artikoleton. Ankaŭ en la ĉina lingvo troviĝas simila esprimo: 茅坑越掏越臭 (máo kēng yuè tāo yuè chòu ), kiun mi prove esperantigas jene: ju pli oni kirlas en latrina kavo, des pli da fetoro oni flaras. Laŭ mi ĝia figura senco probable estas proksima al "ju pli oni kirlas la merdon, des pli ĝi stinkas"
Send a message
Search for members