Mi sentas ke ferioj alproksimiĝas, ĉar malmulte da vizitantoj trovas la vojon al mia blogo. Nu, fakte, laŭ la indikitaj nombroj, sufiĉe multaj trovas la vojon, sed neniu plu havas emon iel ajn reagi. Mi tamen volas montri ke mi ne jam endormiĝis, kaj verkos mallongan teksteton. Nenio grava.... nur por ke vi ne estu vizitanta mian blogon senrezulte!
Mia amiko Paul antaŭ kelkaj tagoj vizitis min kun problemeto. Iu korespondanto plendis pri la vizitantoj de blogoj kaj pri la legantoj de revuoj... esperantistaj... ke ili preferas kirli la poton ol rekte esprimi sian opinion. Paul hezitis pri la ĝusta signifo de la esprimo "kirli la poton" .... kaj ankaŭ mi ne tuj havis taŭgan klarigon. Ni bezonis la helpon de samnaciano de la originala aŭtoro por havi certecon minimuman. Nu, en la angla, ŝajne oni uzas la esprimon "to stir the pot" kaj ĝi havus la signifon: polemiki.En niaj kutimaj vortaroj, ankaŭ anglaj klarigaj, mi tamen ne trovis la esprimon.
Mi pensas ke la ĝeno kuŝas precipe en la uzo de la akuzativo. Laŭ influo de la nederlanda mi ja preferus "kirli en la poto" .... ankaŭ eble pro la fakto ke oni ja ne kirlas la poton, sed oni kirlas la enhavon de la poto! Kiel kutime.... absolute centelcente logike paroli.... ne eblas! Plie, kaj por tio mi alvokas reagojn de la legantoj diverslingvaj, en la nederlanda la esprimo pensigas pri "ju pli oni kirlas la merdon, des pli ĝi stinkas" (Je via sano, samideano!). Mi demandas min, kaj estas preskaŭ certa, ĉu tia esprimo (pri la merdo!) uziĝas en aliaj lingvoj!
Sed... pli grave estas, ke en Esperanto ja ekzistas pluraj bone uzeblaj esprimoj kiuj taŭgas en la citia afero: ili preferas blovi en abelujon ol rekte diri la veron! .... Ili preferas danci ĉirkaŭ la poton (aŭ pli bone. kiel kato ĉirkaŭ arda plado/telero) al rekte diri la opinion.
Ĉu iu leganto havas aldonajn ideojn, malgraŭ la (ebla) varmo.... Nu, ke ĉi tie, ĉe ni, en Belgujo estas varme, tio jam ne varmigas la tutan mondon!
Send a message
Search for members
Manfredo says:
Sed estas konata al mi la germana esprimo: "Er (oder sie) schleicht um etwas herum, wie die Katze um den heissen Brei".
Petro Desmet' replies:
Silvia Garnero says:
Petro Desmet' replies:
Kore!
Silvia Garnero replies:
Petro Desmet' replies:
Jozefo Horvath says:
Petro Desmet' replies:
Dankon, tre koran dankon, pro via tuja reago. Bone zorgu vin, ke vi almenau atingu la pensiondaton! Aĥ, aĥ, aĥ .... kia malbona karaktero (mi, komrpeneble!).
Lodchjo says:
Petro Desmet' says:
Dankon pro viaj regulaj vizitoj!