Mi rapide ĵetas malneton enen, ĉar mankas tempo relegi ĝin.... Eble poste?
Se kaj Kiam.
Se en tiu ĉi serio pri neologismoj "oni" estus iomete pli konkreta kaj malpli abstrakta (malkonkreta!), kaj traktus frazojn anstataŭ unuopajn vortojn... "oni" multe pli serioze diskutus kaj multe malpli disputus, mi pensas. Mi volas priparoli kelkajn el miaj konstatoj.
Bernhardo rimarkigis iun kontraŭdiron en mia vortaro, koncerne "ĉelo" en la senco de "fako, kampeto, kvadrat(et)o" de ŝaktabulo. Ĉe "ĉelo" mi donas "vak" kiel tradukon. Sed... ĉe "vak", en la nederlanda parto, aperas esperante: "kvadrato". Ĉe ambaŭ aperas ankoraŭ aliaj vortoj, sed mi limigas min al la signifo en ludologio. Se mi kontrolas nian norman vortaron nederlandan, mi trovas ke alia traduko por "vak" estus "veld" (kampo). Ambaŭ havas la signifon de kvadrateto de ludtabulo. Ĉe "veld", en mia vortaro, aperas "kampo", sed nur kiel ĝenerala vorto, ne speciale rilatante al ŝako aŭ alia ludo. Tio kondukas nin al la demando: ĉu vortaro estas inversigebla? devas? povas?
Provizore mi ne respondas al tiu demando... Mi nur pritraktos, poste, ekstreman, kaj amuzan eksperimenton.
Mi volas unue ilustri la danĝeron de manko de precizeco, kaj mi montros ĝin eĉ en la direkto de nacia lingvo! Se oni, pere de iu malnova esperanto-nederlanda vortaro "tradukas" la sekvontan paragrafon, tiam oni, en retraduko, alvenas je la rezulto kiun mi poste donas.
Tradukotaĵo: Brokantisto el Bruselo ne suferis de tro da pudoro kaj havis en sia ĝardeno lingamon kiun li adoris. Tamen li vivis kiel prodo de Reĝo Arturo rilate la najbarojn: en fremda tegmento li flikis truon kaj en propra ne vidis la fluon.
Post traduko, kaj reen en esperanto: Elportisto el Bruselo ne suferis de tro da ĉasteco kaj havis en sia ĝardeno falussimbolon, kiun li adoris. Tamen li vivis kiel "kavaliro sen timo aŭ mallaŭdo" de reĝo Arturo: en fremda okulo li vidas ligneron, en sia li trabon ne vidas.
Tamen, en la nederlanda ekzistas precizaj vortoj por: brokantisto, pudoro, lingamo, prodo. (brocanteur, pudeur, lingamen, ridder (pli ĝenerala vorto ol prodo!). La proverbo estas tute misa, sed tio jam estas alia afero.
Kiam mi komencis, antaŭ longe, la laboron por la nova vortaro iuj helpemuloj liveris materialon (malgraŭ ĉio: dankon!). Unu amuzis sin per inversigo de la malnova vortaro. Mi konstatis tion ĉar mi ricevis tre strangajn parojn: lengtemaat (mezuro de longo): lineo. Dun touw (maldika ŝnuro): lineo. Electrische leiding (elektra kondukilo): lineo. Sed... en la nederlanda ekzistas tre taŭga, kaj sola ĝusta, vorto: lijn. Tiu nederlanda vorto havas ankoraŭ aliajn signifojn krome, sed tamen la tri signifoj de la esperanta "lineo" estas partoj de la semantika kampo (la aro da signifoj) de "lijn". (En la nederlanda, kiel en multaj aliaj lingvoj, por esperantaj linio kaj lineo troviĝas homonimoj.) Sed tiu vorto mankis en la artikolo, nur enestis do fakte la klarigoj! Atentu! estis tamen tre valora helpo, ĉar pro ĝi mi iĝis pli atenta por trovi la "ĝustan" vorton, la respondan vorton por ĉiu traktita artikolo. Do bonvolu ne vidi kritikon, sed nur konstaton.
Kiam oni parolas oni estu atenta al la aŭskultanto! Oni devas adapti sin. Mi estas certa ke Bernhardo ne uzos la frazon "mi preferas trinki rislingon ol ..." se vizitas lin ĉina samideano. Li ne hezitos okaze de vizito de samideana germano, aŭ de vinema okcidentulo. Se tiu ĉina amiko vizitus lin, mi supozas ke Bernhardo diros: "Inter la (germanaj) blankaj vinoj, mi preferas la Rislingon, el la Rejna valo, al la ....., el ....", ĉu ne, Bernhardo? Kaj poste li povos daŭrigi: "Ĉu vi deziras foje gustumi la Rislingon?". Kaj nur kiam vi finfine, espereble, vidis ilin en boteloj, poste en glasoj, flaris ilin, gustumis ilin... la vortoj havos iun signifon por vi! Al germanaj vizitantoj neniu enkonduka klarigo necesos! Al mi ĝi restos ĉina, ĉar mi ne estas tro vinema, mi eĉ ĉiam preskaŭ ploras pro bedaŭro ke oni misuzas tiajn bonajn berojn por produkti tiajn aĉaĵojn (kun iom da ???? troigo?). Nu, eble Bernhardo povos iam konverti min? Aĥ ne, mi trompas!, se al mi restos fremda la gustodiferenco inter ambaŭ, la vortoj al mi almenaŭ ne (r)estos fremdaj. Do, denove, povas esti niveloj en komprenado, kiel en fajneco de palato!
Ĉu bezonata, ĉu nebezonata?
Ĉu vorto devas esti konsiderata bezonata aŭ ne estas malfacila demando, kaj ofte (foje?) dependas de cirkonstancoj. Antaŭ dudek jaroj neniu bezonis, certe ne en eŭropaj lingvoj, la vorton cunamo. Nun ĝi estas trovebla, plej ofte kun finaĵo "i", pro la japana formoつなみ (津波) aŭ (津浪). En esperanto la vorto aperis en la unua PIV, sed... verŝajne tamen la etimo ne estas la japana vorto, sed la franca (kvankam mem el japana prenita). La dua kanĝio (se vi ne konas la vorton: ĉinaspekta ideografaĵo en japana lingvo nomiĝas kanĝio) en ambaŭ vortoj signifas: ondo. La unua, iom strange, aŭ neatendite, signifas haveno aŭ pramo. Nu ankaŭ en la japana: la tuto povas esti alia ol la sumo de la partoj.
Pantalono de Laslo!
Kio pri la "gatjo" de Laslo? Povas esti ke li en iu rakonto, en iu folklora evento, aŭ iel ajn bezonas la vorton. Kial li ne uzu? Li kompreneble ankaŭ komencos: ĉe ni oni portas iun "vastan pantalonon", kiun ni nomas gajto, kaj li povos daŭrigi kaj simple uzi la vorton. Ĝi estas tute akceptebla vorto en la esperanta lingvosistemo (grava kondiĉo!). Mi ne supozas ke li postulos ke ĉiu esperantisto lernu kaj parkerigu la vorton! Sed li povos peti ke oni dum iom da tempo konu ĝin. Kaj ĉu ĝi meritas lokon en PIV? Nu, se redingoto kaj ledkuloto.... kial ne gajto? Ankaŭ tiujn vortojn ne ĉiu uzanto de la lingvo devas koni. Se li renkontas ilin, li povos trovi klarigon en PIV; kiel ofte okazas en nacia lingvo, ke oni devas serĉi klarigon en vortaro! Plie, se la vorto ie estis uzata, aŭ en iu revuo aŭ libro estas trovebla, tiam ĝi certe meritas lokon en PIV, jam por eviti ke alia venu kun alia formo! (La gajto jam vastas en PIV.) Cetere... en PIV estas centoj kaj centoj da vortoj... ni ne volonte konfesas tion, sed tamen estas la vero... kiuj ankoraŭ neniam aperis en iu revuo aŭ libro, aŭ konversacio! La vortoj en PIV ne (aŭ certe ne ĉiuj) estas rikoltitaj el esperantaj tekstoj! Estus hipokrite rakonti tion, almenaŭ ene de la movado. Plej granda parto estas frukto de tradukpenoj de Kabe kaj Verax, el la franca Larousse.
Ĝusta unika vorto?
Dum iu REF mi ĉeestis parteton de longa diskuto pri la ĝusta vorto por tiu ujo, kiu staris sur la tablo dum la manĝo, kiu enhavas salon, kaj kiun oni uzas por sali la manĝon, se oni tion deziras. Mi forkuris, naŭze, ĉar ankaŭ tio estis absolute sensenca diskuto. Mi estas preskaŭ certa ke ie, ĉe Zamenhof, devas esti trovebla frazo en la senco de: se la alparolato komprenas vin, tiam la afero estas en ordo! Ĉio dependas ja de la situacio, de la kunteksto, ne nepre lingva kunteksto! Ebla nomo estas, tutsimple "salo"! Se vi demandas al iu kunĉetablanto: "bonvolu doni al mi la salon" tiam devas esti eĉ pli granda pedantegulo ol mi ... se li forprenas el la ujon la salon, ŝutas ĝin en sian manon, kaj ĵetas ĝin al vi! Do la vorto "salo" en tiu kunteksto signifas ... ĝuste tion kion vi bezonas! Cetere, en nia nacilingva norma vortaro unu el la signifoj de la (responda) vorto "salo" ĝuste estas klarigita kiel: la ujo ktp... Aliflanke... se la ujo en la tempo de la peto estas malplena, vi povos respondi "ne estas!" kaj tiam la vorto salo vere signifas salo-n. Kompreneble, ankaŭ salujo estas taŭga vorto, eĉ se ĝia signifo estas iom pli vasta, tiel ke tiu vorto (kiel cetere ankaŭ la ĝenerala salo) povas indiki aliajn aferojn ol "salŝutilo"-jn. Do, jen ankoraŭ aliaj vortoj, por la sama objekto. Ankaŭ: salilo taŭgas... kaj vi mem trovos ankoraŭ aliajn eblecojn. Estas, en tiu ĉi kazo, hierarĥio inter la nomoj. La semantika kampo de "salo" estas multe pli vasta, ol tiu de "salujo", kiu mem estas pli vasta ol tiu de "salŝutilo".... Se vi laboras en fabriko, kiu produktas salilojn, tiam ĉiu aparta speco havos apartan nomon, ofte eĉ en formo de iu kodo: SR245-20cl-blanka.
Send a message
Search for members
Bernardo says:
Petro Desmet' says:
Lodchjopro says:
Petro Desmet' replies: