Flandra aŭtoro, Oscar van den Boogaard, aperigis en "La Standardo" de la 25a de majo reagon al la artikolo kiun mi hieraŭ tradukis. Laŭ mi lia artikolo estas unu granda demandosigno... kaj ebligas multajn diskutojn. Li publikigis ĝin sub la titolo "Psikiatrio".
Junaj homoj estas la estontaj plenkreskuloj. Ili iam laboros, voĉdonos, produktos bebojn.
Sed unue ili vizitas lernejojn. Oni preparas ilin al funkciado en la socio. Estas malfacila transiro de infano al adolto. Tiom da demandoj, tiom da impresoj, tiom da devoj kaj tiel malmulte da rajtoj. Ne senti sin bona sub sia haŭto, ne bone scii kiu oni estas, kiu oni deziras fariĝi. Kaj tiam ankoraŭ aŭdi de la plenkreskuloj ke tio ĉi estas la plej bela periodo de la vivo. Se tio estas vera, tiam poste do nepre malboniĝos ankoraŭ!
Viaj gepatroj okupiĝas pri sia memrealigo, ili devas hasti por ankoraŭ ĝui unu kaj alian, ĉar baldaŭ estos fino. Ili opinias ke ili rajtas havi sian propran vivon, ĉar ili, antaŭe, ne ricevis tiom da ŝancoj kiom vi nun.
Pri kiuj ŝancoj ili fakte parolas? Cent stacioj en televido? Senlima surfado rete? Ĉie sekso? Eble ili havas la konvinkon ke ili lasas vin en viaj valoroj se ili ne okupiĝas pri vi, sed en kiuj valoroj? Valoroj ja unue devas esti konigitaj al vi.
Viaj gepatroj de via juneco metis vin antaŭ televidon, premis elektronikan ludaparaton en viajn manojn, ili komprenis ke vi ne ĝenos ilin kun via tuta bolanta energio se ili enŝlosas vin en vian propran mondon. Sed ĉu tio vere estas via propra mondo? Kio estas propra al MTV aŭ Jim? Ke oni parolas krudan lingvon kaj ke knabinoj demetas siajn ĉemizetojn? Ĉu la koketaj prezentantinoj kiuj krias, sed havas nenion menciindan mesaĝon, estas via reprezentantinoj? Kion ili fakte mesaĝas? Ke vi devas fuĝi la mondon kaj diboĉi? Kio estas propra pri videoludo? Ke vi forgesas la tutan ĉirkaŭaĵon? Ke vi mem povas decidi kiom da homoj vi mortpafos? Vi eble pensas ke vi estas libera sed vi estas tute manipulata de plenkreskuloj. Tute neniu propra mondo sed plena narkozo.
Junuloj estas lasataj al si mem. Neniu miraklo ke de tempo al tempo iu devojiĝas. Plej terure estas ke neniu rimarkas ke ĝi okazis. Viaj gepatroj ne atentas vin, eble ne kuraĝas atenti vin, ĉar ili pensas ke ili ne parolas vian lingvon.
Kaj kion ni rimarkas? Gejunuloj kiuj translimiĝas kaj instruistoj kiuj translimiĝas kaj direktoroj kiuj sonorigas la alarman sonorilon. Kaj gepatroj kiuj kulpigas la lernejon, aŭ la socion. Lernejestro laŭte kriis en tiu ĉi ĵurnalo: "Instruisto ne estas psikiatro, sed la alternativo estas trotuarado."
Instruisto ne estas psikiatro sed tio tamen ankoraŭ ne signifas ke li torturu siajn lernantojn. Pri tio ĉiu konsentas. La fakto ke li faras ĝin indikas ke li mem bezonas psikiatrian traktadon. Ĝenerala tendenco estas ke ne nur gelernantoj sed ankaŭ geinstruistoj ne plu eltenas psike. Povraj gelernantoj, povraj geinstruistoj.
Ni ankoraŭfoje revenu al la alarmkrio: instruisto ne estas psikiatro, sed la alternativo estas trotuarado. Kie estas la gepatroj? La patroj, la patrinoj, la najbaroj, onkloj kaj onklinoj? Kiu ankoraŭ atentas gejunulojn? Kiu zorgas ilin? Kiu akceptas respondecon? Kiu gvidas, entuziasmigas? Kie estas la vera atentemo? Mi vidas sufiĉe da gepatroj kiuj ne taŭgas por gepatreco. Kiuj preferas transŝovi la respondecon al la socio. Kie la televido funkcias la tutan tagon kaj la komputilo retkonektita... Anstataŭ ke oni parolu unu al alia.
Kiu akceptas la respondecon? Ne la gepatroj, ne la produktantoj de televido. De geinstruistoj oni tute ne povas esperi tion. Mi neniam komprenis ke nek mia patro, nek miaj onkloj, onklinoj aŭ najbaroj prenis necesajn mezurojn kiam ili vidis ke mia alkoholema patrino ne kapablis eduki min. Ili preferis rigardi aliflanken anstataŭ protekti min kaj miajn fratinojn.
La bankroto de la gepatreco. Patroj kaj patrinoj kiuj rifuzas adoltiĝi distancigas sin de siaj infanoj kaj vidas ilin nur kiel socian problemon. La instruisto referas al la gepatro, la gepatro al la instruisto, la instruisto al la strato. En mondo sen aŭtoritateco kaj atento la infano staras perdita dum ĝi fakte devus esti gvidata, trankviligata kaj motivigata.
Oscar van den Boogaard (aŭtoro) en DS-25.05.2009, en semajna rubriko: La homo je luntago. (De Man op de Maandag: vortludo kelkflanka!)
Aldono: Nur por Nederlandlingvanoj.
Mi spontane tradukis la tekston; metis la ĵurnalon antaŭ mi kaj rekte tajpis en Esperanto, kaj ne uzis vortaron. Fakte, unu fojon mi uzis vortaron, sinonimvortaron, por retrovi taŭgan sinonimon por behaagziek. Mi (kaj vi) certe povus relegi kaj plibonigi ĝin. Laŭ mi la originala teksto estas tre interesa teksto por: testi la utilon de vortaro, kompreni la gravecon de esprimoj, kompreni tradukproblemojn. Vi povas trovi la originalan tekston en: www.standaard.be/Artikel/Detail.aspx?artikelId=6F2AHCSA&word=psychiatrie
Tradukproblemoj
Ofte ne temas pri komplika frazo, sed povas esti tre simpla frazo kiu metas vin antaŭ problemo. Ekzemple: De leraar wijst naar de ouder, de ouder naar de leraar, de leraar naar de straat. Ekzistas minimume dek diversaj manieroj por traduki la frazon! Sed… nepre ne…. montras al! Konsultu la vortaron, kaj... vi konstatos ke ĝi ne bone helpas vin, malgraŭ la fakto ke enestas kelkaj interesaj esprimoj! La senco de "wijst" ĉi tie estas: metas la respondecon sur...
Kio pri la dek manieroj?
La instruisto respondigis, metas la respondecon sur, trasendas al, kulpigas, traŝovas al, diras ke..., trovas ke..., transdonas respondecon al..., (Laŭ la instruisto...).
La tuta teksto, kiel kutime, estas serio da esprimoj kaj figuraj uzoj. Plej bona maniero por kontroli ĉu vi vere komprenas, ĉu vi vere certas ke vi komprenas la tekston... estas... klopodi traduki ĝin. Vi konstatos ke pli ol unu fojon vi hezitos inter malsamaj signifoj. Mi pritraktos parton de la teksto.
Jam la unua frazo estas speco de proverbo, diraĵo... kun pli ol unu signifo, kaj, laŭ mi ne tre adekvata en tiu ĉi teksto! Kiu povas klarigi la sencon de la eldiro rilate al la teksto?
Dua frazo: la "gaan" normale estas uzata por indiki "baldaŭan estonton", sed ne en tiu ĉi frazo. Ĉi tie ĝi signifas: Iam ili .... + estonto. La frazo povus esti, kaj verŝajne volas esti klarigo de la unua. Iam ili iĝos plenkreskaj kaj kondutos plenkreske.
Tria frazo: "op school zitten"? Senco: sed nun ili ankoraŭ estas lernodevaj, kaj devas viziti lernejon.
Kvara frazo: "klaargestoomd worden": tasko de la lernejo estas, laŭ la aŭtoro, prepari la gelernantojn al la socio.
Kvina frazo: transiro: figura senco.
Sesa frazo: Tre elipsa, kaj klarigo de la antaŭa frazo: la transiro estas malfacila, ĉar estas tiom da...
Sepa frazo: "van de grote mensen horen dat…" denove ne laŭvorte tradukebla! sperti ke plenkreskuloj opinias ke… (kaj diras al vi ke…)… aŭ: aŭdi ke la plenkreskuloj (nepre ne: la grandaj homoj!). En bona vortaro devus esti: "de grote mensen": la plenkreskuloj! (Haleluja! Estas en mia! Do: … ???). Sed, bona traduko, laŭ la senco, devus esti: Konstati ke plenkreskuloj opinias ke tiu ĉi estas la plej bona periodo de via vivo.
Oka frazo: kaŝita senco: poste fariĝos ankoraŭ pli malbona/malagrabla ol nun!
Naŭa frazo: ĉeno de tri esprimoj! aŭ almenaŭ du.
Esprimoj:
- op school zitten
- klaargestoomd worden
- (niet) goed in je vel zitten
- van de grote mensen horen dat…
- het gaat alleen maar bergafwaarts
- bezig zijn met eigen zelfverwerkelijking
- aan hun trekken komen
- het is met hen gedaan
- recht hebben op eigen leven
- in waarde laten. Mi konstatis ke mi fakte ne konas tiun esprimon. Per van Dale mi lernis ke ekzistas: "ieder in zijn waarde laten" kun la signifo "op niemand iets afdingen" … do: "neniun kritiki". Signifo devas do esti: ne kritiki, ne ĝeni? Sed laŭvorta traduko en esperanto ŝajnas al mi tute akceptebla: lasi en liaj valoroj (kazo... kie oni ŝatus uzi "siaj"? ĉar, kompreneble, denove temas pri elipso: lasi iun kredi en siaj propraj valoroj, vivi laŭ ...). Precipe estas bone uzi la laŭvortan tradukon, ĉar poste la teksto daŭrigas... iom erare... laŭ ĝuste tiu signifo de waarde/valoro. Kiaj ja estas tiuj valoroj... ĝi daŭrigas.
- (iemand) zijn gang laten gaan: lasi agi laŭplaĉe. Sed la signifo plej ofte estas: ne okupiĝi pri (la agado de).
Send a message
Search for members
Lodchjo says:
Petro Desmet' replies:
Dankon pro la komento, cetere, ĉar mi iĝas iom frustrita pro manko de reagoj, kvankam... estas tre multe da vizitantoj.
V I Z I László* replies:
Petro Desmet' says:
V I Z I László* replies: