Petro Desmet' Published on May 25, 2009
by Petro Desmet'

Petro Desmet''s blog

Browse posts
Aldone al antaŭa teksteto.
Posted on July 1st, 2009
Antaŭferia Ĝojo.
Posted on June 29, 2009
10 comments (latest 4 months ago)
Neologismologio 2.
Posted on June 3rd, 2009
4 comments (latest 4 months ago)
Psikiatrio.
Posted on May 29, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
Lernejo kiel atendejo de psikiatrio.
2 comments (latest 6 months ago)
Pendanta Pedantulo.
Posted on May 7, 2009
13 comments (latest 7 months ago)
Neologismologio.
Posted on May 4, 2009
34 comments (latest 7 months ago)
Scienco estas ankaŭ Poezio.
Posted on May 4, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Kie la logiko?
Posted on April 28, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 216 times

Lernejo kiel atendejo de psikiatrio.

Monday May 25, 2009 at 08:43AM

Pli kaj pli oni spertas problemojn pro lernantoj kun psikiatriaj problemoj en la lernejoj. En mia junaĝo ili ne ekzistis, almenaŭ oni ne havis psikiatriajn problemojn, iuj junuloj estis nomitaj frenezaj, la eŭfemismo ankoraŭ ne estis uzata. Ne nur la lernantoj havas problemojn, ankaŭ, kompreneble, la instruistoj kiuj devus eduki ilin. Kelkfoje ankaŭ aliaj naivuloj povas viktimiĝi! Denove aperis kelkaj paĝoj en nia ĵurnalo pri la problemo.

Ĉu vere ili ĉiuj estis perfortitaj de sia pianoinstruisto?

Lernantoj, kiuj "aŭdas voĉojn" aŭ kiuj estis je hardiko proksime de morto post klopodo de memmortigo, kelkfoje devas atendi jaron en lernejo, antaŭ ol ili estas helpataj. "Instruisto ne estas psikiatro, sed la alternativo estas stratvagado".

Bruselo. Kenny (14) aŭdas voĉojn en sia kapo. Li havas nekontroleblajn atakojn de furiozo kaj ĉion kion li trovas, li ŝanĝas al armilo. Kenny estas en atendolisto por traktado en junularpsikiatrio, sed nenie loko vakas. Kaj ĝis kiam oni ie trovos lokon, li tutsimple restos en t.n. "speciala lernejo" kaj studas metaltraktadon. Tie la instruistoj faras sian plejeblon, sed ili estas tre proksimaj de la limoj de siaj kapabloj. "Ni akceptas multe da lernantoj, kiuj fakte bezonas multe pli profesian helpon", diras la lernejestro. "Sed kion vi ja faras, se nenie estas ebleco enpreni ilin?"

La "speciala instruado" suspiras sub la daŭre kreskanta amaso da lernantoj kun psikiatriaj damaĝoj, kun justicaj aŭ sociaj problemoj. Vera instruado preskaŭ ne atingiĝas, por edukado aŭ helpo oni ne havas la necesajn rimedojn. La lernejestro alarmkrias. "Lernanto kun psikozoj vere transiras la kapablojn de lernejo."

Sed ne estas alia helpejo por tiuj infanoj, nenien ili povas fuĝi krom sur la stratojn. La institutoj por "Adaptita Junularzorgado" estas plenplenaj kaj la atendolistoj terure longaj.

Fine de marto de tiu ĉi jaro la Antverpena Komitato por Adaptita Junularzorgado – la pordo al helpado – anoncis provizoran haltigon de enpreno, ĉar ĝi ne plu kapablis trakti ĉiujn petojn. En Antverpeno estis 1300 gejunuloj en la atendolisto. Nur antaŭ kelkaj tagoj, pasintan merkredon, preskaŭ du monatojn poste, la enpreno estis reekigita.

La problemo ne sin limigas al la "Speciala Instruado". Ankaŭ en la Normala Sistemo oni konas la problemon de kreskanta nombro da problemjunuloj, kiuj restas en la lernejo, atendante specialigitan helpon. La Centroj de Helpo al Gelernantoj submerĝiĝas de petoj, sed ankaŭ ili daŭre batalas kontraŭ la atendolistoj.

"La situacio en la kompleta junularzorgado estas dramo", diras Stefaan Grielens de la Libera Centro de Helpo al Gelernantoj (LCHG). "La atendolistoj estas tiel longaj, ke ni, de tempo al tempo, demandas nin en kia maniero ili iam povos esti mallongigitaj". La kunlaborantoj de LCHG, en la lernejoj, foje devas mem transpreni rolon de terapiistoj. "Estas stresige, havi tiom da dosieroj ke oni apenaŭ povas tralabori ilin", diras An Thijssen, LCHG-kunlaboranto ĉe la urba instruado en Antverpeno. "Ni havas tiom da pezaj dosieroj, tiom da gelernantoj por kiuj estas tro malmulte da solvoj, ke ni eĉ ne povas helpi la limgrupon de tiuj gelernantoj, kiuj estus ankoraŭ saveblaj.".

El: De Standaard, 23-24an de majo 2009.
Aŭtoroj: Valerie Droeven kaj Lieven Sioen.

2 Comments / add your comment?

Lodchjo says:
En la novaĵoj antaŭ kkj tagoj: La ministro pri edukado decidis meti ankoraŭ pli da junuloj kun seriozaj kondutproblemoj ("ovi3" aŭ "ovi4"-lernantoj) en normalaj lernejoj.
Nu, efektive, ankaŭ ili rajtas je samaj ŝancoj kleriĝi, sed tamen... la lernejoj tiam ankaŭ ricevu ekstran subtenon (GON-akompanon), sed ĝuste tion oni ankaŭ volas nuligi pro buĝeta ŝparemo...
En mia lernejo estis/as jam kelkaj aŭtistoj kaj tio bone funkciis. Ankaŭ iu kun sindromo de "La Tourette", ankaŭ neniu problemo. Sed dank'al GON-akompano. (GON: Geïntegreerd onderwijs).
Se la ministro ne plu financos tiujn GON-akompanantojn, tiam ni havos seriozajn problemojn. Aŭ: la hospitallernejoj estos ankoraŭ pli plenaj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Multaj artikoloj estis pasintan semajnon en La Standardo, mi supozas ke vi legis ilin. Ankaŭ estis intervjuo kun la iom-maldelikata-fakinstruisto. Feliĉe, ke li foje povis, rajtis kaj kuraĝis eldiri sian opinion. Mi mem ankaŭ, antaŭ tre longe, instruis tiajn lernantojn, kaj ankaŭ mi ne estis tro delikatema.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...