Ŭaŭ-sento!
Kiam, antaŭ kelkaj semajnoj, mi vidis la novan dikan Krause, mia unua impreso estis iu ŭaŭ-sento. Jes, malgraŭ mia aĝo, mi sekvas la modernan lingvouzon, la modernan fluon de impresoj, sentoj kaj esprimoj. Kaj nepre la dekkvina regulo permesas al ni enkonduki la vorton. Ŭaŭ! Dumil ducent dudek kvin gramojn! (La antaŭulo: 650 gramojn.) Ŭaŭ! Mil sescent sepdek naŭ paĝojn (antaŭulo: 591). Ŭaŭ! En ĉiu paĝo kvarcent ok kvadratcentimetrojn (antaŭulo: 228 cm2; rilato do: 1,8). Ŭaŭ! Bela bindo! Deca koloro, kvankam la flavo de Langenscheidt pli plaĉis al mi, kaj ankaŭ la pli simpla durkovrilo de antaŭulo havas mian preferon, sed... pri gustoj kaj koloroj.... Sur la dorso mi legis barnumecan, jubilan deklaron ke temas pri la tutmonde plej vasta dulingva esperanto-vortaro iam. Nu bone, librodorso rajtas esti, aŭ devas esti, varba. Tiu aserto tamen aplombe ripetiĝas en la antaŭparolo kaj tiel, vole-nevole, invitas al pli funda esploro.

Huj-sento.
En la frato (Esperanto-Germana, Buske 1999) treege ĝenis min (mi ne disponas de ŝaltilo por malfunkciigi mian estetikan sentemon) ke la esperantaj supersignitaj literoj, en sia oblikva formo, tipografie ne harmonie dancis kun la sensupersignitaj. Ili ĉiam tro proksimis, tretis la aliajn sur la piedfingrojn. En la nuna komputila tempo ripari tion ja ne devus esti tia nesolvebla problemo! Feliĉe la oblikvaj esperantaj tekstoj en la nova eldono estas maloftaj; ili aperas nur en la Bibliografiaj Indikoj, sed la problemo ne estas solvita. Plie la eldonisto ŝajne havas romiofobion, ĉar komencas numerigon nur ĉe X kaj forgesas indiki XII kaj XV. Negrave, sed tamen ŝoka en prestiĝa libro! Tamen, mi rapide aldonu: tio ne detenu vin de aĉetado! Cetere ĉe la redaktado oni uzis la eksterordinarajn avantaĝojn de perkomputila paĝordigo. Tiel oni ekzemple evitis perdon de spaco, ĉar ĉiu litero finiĝas ĉe la lasta linio de paĝo, kaj do ĉiu nova litero komenciĝas tute supre de paĝo, kaj inter du sinsekvaj literoj neniu gapa vakuo restas. (Nur la nederlanda vortaro tion antaŭe faris, eĉ iom pli fajne ankoraŭ, ĉar tie ĉiu nova litero komenciĝas en dekstra paĝo.)

Pomoj kaj Citronoj.
Estas malfacile kompari pomojn kun citronoj. Eĉ jam komparo kun la antaŭulo (por mi la Langenscheidt-eldono de 1993) ne estas tiel facila. Unuavide oni pensus ke oni komparas giganton kun nano (nu, tamen jam plenkreska nano). Sed, iom pli detale rigardante oni konstatas ke la enhavo de unu malnova paĝo superas la enhavon de unu nova! La nova havas 53 liniojn en ĉiu paĝo, la malnova - malgraŭ malpli granda formato - havas 62 liniojn. Ankaŭ la litertipo estas nun multe pli granda ol antaŭe. Granda avantaĝo - sed vi devas pagi ĝin - estas plia komforto por legado, por uzado. Oni do nepre ne trovas la rilaton de vastiĝo per kalkulado de la rilato de nombroj de paĝoj (2225 : 650 = 3,4). Mi elektis serion de 100 kapvortoj en la malnova (de Katze ĝis Keimdrüsen) kaj nombris kiom da kapvortoj aperas en la nova inter tiuj du limvortoj. Rezultato: 167. Vastigkvociento do preskaŭ 1,7. Se mi faras saman kalkulon en mia germana-nederlanda vortaro, tiam tamen la nombro estas 268. La vastigo do nepre ne atingis sian limon.

Kien forkuris mia kato?
Iam la frato liveris al mi, malrekte, nederlandan malfacilan ombrigitan vorton. Mi bezonis nederlandan vorton por la esperanta kavaliero. Krause instruis al mi, ke germane estas Katze, kio kondukis min rekte al la nederlanda ekvivalento por kato. Nun mi do volis reviziti mian malnovan amikon... sed konstatis ke ĝi mankas. Kaj tio kondukas min al la konstato ke malforta flanko de la nova dika Krause kuŝas en la troa limigo de la diversaj signifoj de unu sama kapvorto. La vortaro konas nur la katan Katze! Malgranda Brockhaus citas 6 signifojn. La hispana gato, en la granda vortaro de Fernando de Diego, havas 11 signifojn pure-vortajn, kaj 19 esprimoj plus 7 pliaj kombinaĵoj, dum la fama Réal citas 17 diversajn. La itala vortaro, de Carlo Minnaja, donas kvinon da signifoj por gatto. Mia germana-nederlanda havas liston de naŭ signifoj. En la franca chat havas kvar signifojn, la angla cat dekkvar. Nu, jes, la plej grava, plej kutima estas kato, sed... mi ne bezonas vortaron por serĉi la signifon de seĝo aŭ tablo aŭ domo, sed precipe por serĉi signifon de vortoj kiujn mi ne konas, ne komprenas, kiujn mi eble nur unu fojon en la vivo renkontos! Mi faris la saman konstaton por multaj aliaj kapvortoj. Ekzemple Hand, kun unu sola signifo ĉe Krause, sed 28 por mano ĉe de Diego (36 en la Réal), 4 ĉe Minnaja por itala mano. Plie ankaŭ la esprimoj magras, kompare kun aliaj vortaroj. La nacilingvaj vortaroj al la nederlanda donas por la franca main 5 signifojn, kaj por la angla hand 13.

Pri abeletoj kaj floretoj.
Atenta uzanto rapide rimarkos ke abundas la nomoj de kreskaĵoj, de plantoj kaj bestoj. Ĉiam ili abundas pli ol en PIV. Tiel Ehrenpreis (Veroniko) aperas kun 7 specioj, dum en PIV nur 2 estas troveblaj. Temas do pri neologismoj, sed - en tiu ĉi kazo almenaŭ - ili estas tute normalaj, tute akcepteblaj tradukoj de la latinaj nomoj. Nepre laŭdinde kaj akceptinde, kaj espereble oni transprenos ilin en nova PIV. Nenio ŝoka. Iom pli tikla jam estas ĉe tränendes Herz, rigardinda dicentro, sufiĉe fidela traduko de Dicentra spectabilis - kvankam diversaj aliaj tradukoj de spectabilis estus eblaj - ĉar dicentro (iom ĝena karambolo) ne estas PIV-a. Aliflanke ĝi estas formita laŭ la kutimaj reguloj. Tamen estus dezirinde ke tiaj neologismoj estu indikitaj kiel neologismoj. Se ne... kiu verko ja estu norm(ig)a? Se ĉiu nacio havos sian propran norm(ig)an vortaron, kien tio kondukos? Ofte plantoj, kaj bestoj, havas popolajn nomojn, kaj mirinde ofte oni trovas saman nomon en esperanto. Sed esceptoj estas! Tiel nia dicentro havas sufiĉe malsamajn nomojn laŭ la nacia lingvo: sangantaj koretoj; rompitaj koretoj, sonorilaretoj; lirofloretoj, fajra amo; Marikoretoj; Ĝanetkoretoj; gutantaj koretoj; terfumo... kaj certe iuj legantoj konas ankoraŭ aliajn nomojn por la sama, tre ŝatata, floreto. Por mi unu sola norma verko sufiĉas... kaj oni zorgu ke PIV enhavu kiom eble plej da vortoj. Mi tre dubas ĉu por ĉiu ornitologo estos klare ke brovalaŭdo nomiĝas Chersophilus duponti/Dupont-Lerche. Nu... eble jes.

El kunpuŝiĝo de ideoj nasku lumo
.
Sur la durkovrila frontpaĝo de la vortaro aperas ĝuste vorto, por kiu la diversaj vortaroj havas malsaman solvon (kio ne nepre estas malbone, kondiĉe ke ĉiu estu komprenebla) nome Eselsohr, kun, laŭdinde, tri signifoj. La diskutenda signifo estas tiu de la faldita, aŭ, laŭ mi pli ankoraŭ ĉifonita, angulo de libropaĝo (de stud- aŭ alia libro). Krause donas, iom tro anemie, tro priskribe, faldita angulo de libropaĝo... dum la franca vortaro uzas refaldo, la angla korno (interese, estas la franca vorto kiu estas corne), la nederlanda angulfaldo, la itala refald(aĵ)o, kornofaldo. Fakte do ĉiu el ili estas komprenebla kaj akceptebla, certe en ĝusta kunteksto.

Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.
Ĉiu besteto sia ludeto, ĉiu krokodilo sia ludilo. Mia ludilo estas frazeologio, esprimaro kaj mi ĉiam esperas malkovri en vortaroj novajn taŭgajn, kompreneblajn sed sukajn esprimojn. Ankaŭ mi ŝatas rimarki kiel vortaristo sukcesas ligi (kaj malgraŭ ĉiuj ĉiutagaj insistoj nepre ne jam linki!) belajn nacilingvajn esprimojn al ekzistantaj (aŭ ekzistontaj) esperantaj esprimoj. Tiel mi trovis ĉe Krause: er will mit dem Kopf durch die Wand: por lia volo ne ekzistas malmolo, sed ĉe den Kopf in den Sand stecken mi bedaŭras la mankon de la struto, kiu tamen pliklarigus la sencon, kaj estas PIV-a. Por er hat viel hinter sich tradukita kiel li travivis multon (malbonan en sia vivo) estas tamen en la Zamenhofa proverbaro troveblaj pli ol unu suka ekvivalento! Rimarkinde trafa estas la traktado de einlegen, kiu montras dekon da diversaj esperantaj vortoj laŭ la senco. Mit ihm ist nichts anzufangen iĝas laŭ la germana signifo er taugt zu nichts: li taŭgas por nenio, dum Zamenhof bilde kaj bele predikis: li taŭgas nek por studo, nek por ludo kaj eble ankaŭ nek por baki, nek por haki. Enigmo estis por mi, kaj restas por mi: die holde Weiblichkeit, ĉar post ĝi mi trovas nur nekompreneblan (por mi) kaum Hawa. Ĉu slango?

Konklude.
Havinda verko, malgraŭ ĝia tamen tro alta nelogika prezo. Duono estus certe pli logika, se oni komparas kun similaj verkoj. Kaj... ĝi absolute estas malpli vasta, malpli kvalita ol la hispana de Fernando de Diego kaj la itala de Carlo Minnaja! Tamen bona verko, valora verko, kvankam nepre plibonigenda! Ni fiere montru ĝin al la ekstera mondo kaj dece prisilentu ĝiajn mankojn.