Meritita Epiteto!!!

Jen vera "granda" vortaro, kiu senhezite meritas tiun epiteton! Kaj tiu juĝo estas eldirita de skeptikulo. Kiam mi, antaŭ unu jaro, aŭdis pri nova ĉina vortaro mia reago estis: Kial? Ili jam posedas la plej vastajn kaj bonajn esperantajn vortarojn, en ambaŭ direktoj. Ĉu iu ĉino obstine fermis okulojn kaj deziras alporti novan lumon? Eĉ kiam mi legis la korelverŝojn de la aŭtoro, kiujn iu amiko sendis al mi, mi restis dubema. Tiuj tekstoj, rakontoj pri la estiĝo de la nova vortaro (vidu, kaj legu: Sub Peza Ŝarĝo, Tintil' Kamela Sonadas Tutan Vojon! en pluraj lokoj en la reto) almenaŭ montris al mi ke la aŭtoro perfekte majstras la lingvon kaj stilon. Sed kiam mi vere havis ekzempleron de la librego en la manoj kaj iom trafoliumis ĝin mi ne plu zorgis pri pasintjara neĝo. Mi nun zorgis pri sekvontjara neĝo! Kiel klarigi al la samideanaro senscia pri la ĉina lingvo, la eksterordinarecon de la nova vortaro? Mi klopodos, kaj ĉar mi estas okcidentano mi ne suferos tro pezan modestecon. La orienta etiketo ja ne permesus sufiĉan fanfaronadon, sed mi estas eksterulo (eĉ mia edzino, japana, ne povos bremsi min). Sed mi devos klopodi sukcesi transdoni mian entuziasmon en maniero komprenebla ankaŭ por nesinologoj. La sinologoj pardonu al mi ke mi de tempo al tempo klarigos detalojn, kiuj al ili estas memkompreneblaj.
Mi do tuj mem proponis ke mi recenzu. Ne por havigi al mi senpagan ekzempleron de relative kosta libro, ĉar mi lasos ĝin en la biblioteko de la Esperanto-Centro sed precipe por klopodi kontraŭbatali la ankaŭ en Esperantujo regantan diskriminacion de la minoritatoj. Ĉinoj minoritato? Pro multaj, tre multaj, kialoj jes! Ĉiu el ni ja estas iel viktimo de sia kulturo, kaj okcidentanoj ne liberiĝas de siaj dorsosakoj plenaj de (antaŭ)juĝoj kaj scioj pri sia (angla, germana, franca... ankaŭ ĉe ne tianacianoj!) kulturo, kaj ne hontas pro sia nescio pri aliaj kulturoj. Jes, vole-nevole, ankaŭ esperantistoj portas tiajn dorsosakojn. Anstataŭ serĉi kaj nombri la preserarojn (maloftajn) mi klopodos ĉiĉeroni vin, inkluzive la nesinologon, tra la verkego.

Lokigo.
Ne, mi ne eraris pri k kaj g. Mi deziras situi la libron inter la monda libraro. En Esperanto ĝi nekompareble elstaras! Ĝis nun ne aperis nacilingva-esperanta vortaro, kiu eĉ nur trionon de tiu ĉi ĉina ampleksas. Oni ne tuj rimarkas tion, ĉar finfine nur ĉirkaŭ 1250 paĝoj. Sed la formato jam estas (se vi deziras, ĉar ekzistas ankaŭ eldono duonformata) pli granda ol tiu de PIV, kaj la teksto estas presita en literoj du kaj duone ciceropunktaj, mi supozas (alteco de litero proksimum 1 mm-o). Tamen la teksto (eĉ la malgrandigita je duono) restas legebla. La ĉinaj signoj havas la grandecon de la majuskloj, do la duoblon. Kaj... se necese... valoras la penon aĉeti lupeon (aŭ mikroskopon por la duonformata).
Sinologoj kutime uzas nacilingvan vortaron el serio de samenhavaj libroj eldonitaj de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo, ĉe ni plej ofte la anglan version de Wu Jing-rong. Nu, nia dika Wang estas minimume duone pli vasta ol la dika Wu: enhavas pli da vortoj, precipe enhavas pli da ekzemploj kaj esprimoj, kaj pli abunde klarigas gravajn kulturaĵojn. Mi supozas eĉ ke nia vortaro estas nun la plej ampleksa ĉina-fremdlingva vortaro. Vi nepre sciigu tion al neesperantistaj sinologoj!

Logiko.
Nia amika moŝto Wang cetere havas tre sanan cerbon! Sciu ke la vortaro estas alfabeta, laŭ la nun kutima pinjino. Ĉinaj ideografaĵoj unuopaj ofte havas signifon, kaj foje memstare funkcias en frazo, sed plej ofte tio, kion ni nomus vorto, konsistas el du sinsekvaj ideografaĵoj. Tiel do ekzistas multaj serioj da vortoj, kiuj havas la saman komencan ideografaĵon. Kutime, kaj tio estas bona afero, ĉar tiuj vortoj tamen plejparte havas parencan signifon, oni lasas ĉiujn vortojn kun sama komenca ideografaĵo kune en unu grupo: la vortaro do ne estas strikte alfabeta.

Ekzistas relative multe da ideografaĵoj, kiuj neniam estas uzataj solecaj kaj ankaŭ ne kiel komenca en duopo. En la kutimaj vortaroj tiuj ideografaĵoj tamen okupas apartan artikolon. Nia amiko, tute logike, forigis tiujn artikolojn, kaj nur aperigis la ideografaĵojn en la duopoj. Tiel li ŝparas spacon, kiu en aliaj vortaroj estas tute senutila. Neniu problemo por ekkoni la prononcon, ĉar en ĉiu artikolo la prononco estas indikita en pinjino, kaj la ideografaĵo aperas kie ĝi devas aperi, kun plena prononco de la duopo.

Ludu ĉinvortare anstataŭ sudoke!
Mi montros kiel vi povos trovi la vojon, kaj precipe estos interese se vi povos apudmeti alilingvan ekzempleron el la serio de vortaroj ĉinaj. Do, sekvu la gvidanton!

En paĝo 410 A troviĝas交杯酒 kun la prononco jiao1bei1jiu3 kaj kun la traduko: trinki nuptan pokalon. Vi, tre verŝajne, ne trovos la esprimon (vorton?) en alilingva vortaro (Nu ja, povus esti ke ĝi poste estas aldonita, ĉar mi ne uzas la plej novajn eldonojn). Sed, feliĉe, la aŭtoro ne lasas nin duonsate, sed klarigas la kulturan fonon: parto de malnovmoda geedziĝa ceremonio, en kiu la novedzo kaj la novedzino trinkas el pokaloj kunligitaj per ruĝa fadeno, poste interŝanĝas la pokalojn kaj denove trinkas. La ruĝa ŝnuro verŝajne simbolas la "nevideblan ruĝan ŝnuron", kiun la dio de la edziĝo, 结璘, jie1lin3 aŭ月老, yue4lao3, uzas por konekti homojn, kies destino estas kunedziĝo. (mia aldono, ĉar ne en la vortaro). Se vi amuziĝus per serĉado de la apartaj ideografaĵoj, kio estas tre facile farebla, kaj kiu instruos al vi praktikan uzadon de la libro, vi trovos: 1: interŝanĝi (unu el al signifoj de unua ideografaĵo); 2: pokalo (unu signifo); 3: alkoholaĵo (unu signifo). La "nupto" ne estas, sed se vi kontrolos ĉiujn eblajn (11) signifojn de la unua ideografaĵo nepre bruliĝos kandelo en via kapo.
En la apuda paĝo mi trovis 交融 jiao1rong2 : miksiĝi, kio ankaŭ estas trovebla en la alilingvaj versioj, sed aldoniĝis tre interesa aldono: (pp literatura verko) 情景交融qing2jing3 jiao1rong2 , esprimo, la unuaj du ideografaĵoj do ne havas prononcon indikita, kiu signifas: la kunfandiĝo de la sentoj (de la aŭtoro) kun la fono de la naturo.

Kvartetoj.
Tio kondukas nin, pli-malpli, al la "ĉinaj kvartetoj", koŝmaroj de sinologoj, fakte respondaĵoj de niaj "esprimoj". En la ĉina lingvo ekzistas amaso da kvartetoj de ideografaĵoj, kiuj treege koncize (en la kutima orienta maniero: oni eldiras nur la kernon de la ideo... kaj ni, stultaj okcidentanoj, ne havas sufiĉe da inteligento por logike kompletigi!) esprimas ideon. Mi kontentigos vian scivolemon.

Tre konata estas: 猫哭老鼠 (562 A) mao1 ku1 lao3shu3 ... kio signifas, ideografaĵo unu post alia: kato plori maljuna rato/muso. La "maljuna" tre ofte estas uzata kiel honoriga prefikso, kiel vi scias el la malnovaj nacilingvaj tradukoj el la ĉina. Estas la maljuna/old de Old Shatterhand! Ĝi ankaŭ signifas morti, laŭ ĉiuj vortaroj, sed tamen ĉinoj ne sentas en tiu ĉi frazo tiun signifon. La esprimo estas tre taŭge tradukita en esperanto: verŝi krokodilajn larmojn. La senco de la ĉina ja estas: la kato ŝajnigas plori pro mortinta (amiko) muso. Kaj tiel abundas la ĉinaj esprimoj, plej ofte kun bonega (zamenhofa) ekvivalento.

外柔内刚 wairou-neigang (898 A) mola ekstere sed malmola interne – ekstere milda (cedema) sed interne malmilda (firma) – fera mano en velura ganto (z)
非驴非马 fei1lü2-fei1ma3 (242 A) nek azeno, nek ĉevalo; nek viando, nek fiŝo; nek lakto, nek selakto; nek io, nek alio.
杯弓蛇影 bei1gong1 she2ying3 (33 A) preni por serpento la reflekton de pafarko pendanta sur la muro en la vintaso – ekhavi senkaŭzan timon; esti kaptita de imaga timo; timi sian propran ombron (z); esti treege suspektema. - Se la du ĵus menciitaj estas facile kompreneblaj el la konsistigaj ideografaĵoj, ne estas tiel por tiu ĉi (almenaŭ ne por mi, sed...). Unu ideografaĵo post alia: taso, pafarko, serpento, ombro (reflekto). La teksto estus pli klare se "en la vintaso" estus post reflekto(n).
交头接耳 jiao1tou2-jie1er3 (411 B) flustri unu al la alia en la orelon; orelkise interbabili. Tiun ĉi lastan esperantan esprimon mi neniam legis aŭ aŭdis; mi supozas ke estas trovitaĵo de S-ro Wang Chongfang, sed tre plaĉas al mi.

Tre ofte la aŭtoro citas la taŭgan esperantan esprimon, sed, kompreneble, ne ĉiam. Ĉe明日黄花 ming2ri4 huang2hua1 (584 B) krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo, kun tre longa klarigo, mankas "figoj post Pasko" kaj "mustardo post la manĝo" aŭ "putplenigo post drono de bovido", sed la mustardo post la manĝo tamen aperas en alia loko, ankaŭ taŭga cetere, ĉe esprimo pri ĉina ŝako. Cetere, tamen estas malgranda malsameco, ĉar la ĉina esprimo akcentas la malfreŝecon, jam ne aktualecon (pri tio jam parolas ĉiuj paseroj). En mia recenzo en Monato mi ne donis pli da detaloj, sed en mia blogo mi havas pli da loko. Do, mi aldonas la klarigojn el la vortaro: krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo – afero, kiu estas malfreŝa kaj ne plu interesveka; novaĵo, kiu ne plu estas aktuala (esprimo devenanta de la versoj "Ne tuj revenu haste nun ke ni jam renkontiĝis; Ĉagrenos papiliojn morgaŭ la velkiĝ' de l' floroj". La du versoj, cititaj el la poemo "Responde al Wang Gong en la Festotago de Duobla Naŭo" verkita de Su Shi, priskribas krizantemajn florojn post la Festo de Duobla Naŭo, nome la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la luna kalendaro. La origina signifo estas, ke tiam, t. e. morgaŭ, la floroj estos jam velkintaj kaj ne plu interesos la vizitantojn. Poste la esprimo "krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo" estas uzata por aludi novaĵon, kiu perdis sian valoron, aŭ ion, kio jam malfreŝiĝis kaj ne plu estas interesa.).
En mia kopio mi lasis diversajn ĉinajn ideografaĵojn for. Kiu deziras havi ilin konsultu la vortaron.
Mia ĉina-franca vortaro tradukas simple: morgaŭ la floro estos velkinta; afero, kiu malfruas. La ĉina-angla: velkintaj floroj – aferoj, kiuj estas malfreŝaj (stale) kaj ne plu interesaj. Tiuj vortaroj limigas sin nur al tio. La esperanta vortaro donas al ni pli kompletajn klarigojn, sed sinologo povos ankoraŭ kompletigi ilin. Ekzemple, ke la naŭa monato laŭ lunkalendaro nomiĝas ankaŭ la krizantemomonato, kaj kial la naŭa tago estas speciala festotago (la signifon de la nombro 9). La festo estas nomita "duobla jango", kaj se vi scias eĉ nur iometete pri ĉina kulturo, tiam vi almenau scias ke jingo kaj jango estas du gravaj ideoj en la ĉina filozofio. Pri la tuta afero, pri la esprimo do, oni povus verko artikolon de multaj paĝoj... sed mi almenau donis iom da ideoj al vi, ĉu?

Ne Ignoru!
Mi esperas ke la esperantistoj foje praktiku sian ideon pri samvaloreco de kulturoj, kaj ke ili amase (precipe la grupoj kaj asocioj) aĉetu tiun ĉi majstroverkon. Ĝi estas aĉetebla en diversaj formoj, eĉ en bone bindita formo. Ĝi estas prestiĝa kaj montrinda al la ekstera mondo. Ne necesas ke vi estu sinologo; ankaŭ puzlemuloj povos trovi multe da ĝuo kaj ĝojo en ĝi, kaj ili multe pli evoluigos sian intelekton kaj konon per tia puzlado ol per kolektado de poŝtmarkoj!

Manko.
Sinologoj, sed ankaŭ aliaj puzlemuloj, bedaŭras ke ne enestas iu listo por retrovi nekonatan ideografaĵon (do, kies prononcon oni ne konas), sed almenaŭ ĉiu sinologo disponos pri kromvojo(j).