Fundamenta Duba Vitriolo.

Vitriolo estas fundamenta vorto. En la Universala Vortaro, la vortaro de la fundamento, aperas vitriol – vitriol – Vitriol – купоросъ – witryol. En kvar lingvoj do klare aperas la sama vorto: vitriol. Nur en la rusa aperas alia vorto. Mi transskribus ĝin: kuporos. Oni ne devas esti studanta la rusan dum dek jaroj por supozi ke la rusa vorto rilatas al kupro! Kaj oni ne devas esti studanta dek jarojn ĥemion por imagi ke verŝajne temos pri kuprosulfato, kupro-salo de vitriolo, se vitriolo estas sulfata acido. Nu, kio? Ne forgesu ke ni, principe, devos interesiĝi pri la (diverslingvaj) vitrioloj de antaŭ cent jaroj, kaj ne de la hodiaŭaj! Kaj tio ne estas tiel facila afero, ĉar por agi tiel ni devus konsulti la (klarigajn) vortarojn de antaŭ cent jaroj, kaj tiuj libroj ne estas facile troveblaj! Sed en Esperanto ni povas tamen konsulti du tiajn, la vortaron de Kabe kaj tiun de Verax, ambaŭ el 1910. Por Kabe vitriolo estas: sulfurika acido, sulfurika salo. Kia ruzulo! Li, eble pro serioza konsidero de la tradukoj en U.V., malfermas du pordojn! Kaj kio pri la sciencisto Verax? Por Verax vitriolo estas: vulgara nomo de la sulfika acido. Do Verax elektas! La sciencisto tamen daŭrigas, kaj mencias: Verda vitriolo: vulgara nomo de la fera sulfato. Plie: Blua vitriolo, vulgara nomo de la kupra sulfato. La solvo de Verax nepre estas pli alloga, kaj ideale kombina, ĉar ni povus diri ke oni uzas la vorton vitriolo ankaŭ kiel mallongigon de verda aŭ blua vitriolo.

PIV-a Damokla Glavo.

Moderna Esperantisto sin apogas sur, kuŝas sur PIV, kompreneble. Kaj kion instruas al ni nia ŝatata PIV? PIV-istoj, malgraŭ ilia verŝajna ateisteco, legis la Biblion kaj lernis pri la juĝa kapablo de Salomono... do, ili forĵetas unun kaj alian, ĉar ili instruas al ni ke la vorto vitriolo havas, havis du signifojn, kiuj tamen ambaŭ arĥaikiĝis (kiel ankaŭ arĥaika, kiu iĝis arkaika). PIV, implicite, instigas nin uzi por la saloj la esprimojn blua vitriolo, verda vitriolo aŭ blanka vitriolo (ĉi lasta la zinka sulfato) kaj por la acido (koncentrita sulfata acido) la vorton vitriololeo. Efektive restas, ankaŭ en naciaj lingvoj, distingo inter la sulfata acido, kiun oni uzas en ĥemio kaj vitriol-oleo, kiu estas uzata en industrio. La PIV-istoj nepre ankaŭ konas la putinistĉefajn morojn, ĉar ili mencias la verbon vitrioli, kiu signifas: ĵeti vitriolon (kun indiko ke temas tiam pri la acido) sur iun, kaj estas transitiva verbo.

Nov-fundamenta Problemeto.

Kuraĝa homo, kiu volas prepari nacilingvan tradukon de la Fundamento troviĝas antaŭ la problemo pri la nacilingva traduko de la vorto vitriolo en la U.V. Malgraŭ la kvarfoja apero de sama vorto vitriol tute ne estas certe ke la vorto indikis en la kvar lingvoj la saman aferon. Ni povus demandi la tiamajn putinojn el la kvar regionoj, sed, bedaŭrinde, ankaŭ ili nun jam kuŝas en la brakoj de Abrahamo. Laŭ mi la plej logika agmaniero estas ke oni aldonu noton. En tiu noto oni skribu, ekzemple: la ekzakta signifo de la esperanta radiko estas ambigua, ĝi uziĝis tiel por la acido kiel por iuj saloj, precipe por la kupra. La substantivo vitriolo arĥaikiĝis; por la acido oni nun uzas la vorton vitriololeo, por la saloj blua vitriolo (kuprosulfato); verda vitriolo (ferosulfato) kaj blanka vitriolo (zinkosulfato).

Estas tute logike ke multaj radikoj de U.V. havis, precipe en la komenco, pli vastan signifon ol oni nun donas al ili! Malmultaj radikoj nur estis disponeblaj por nomi la tutan idearon! Tial ja ankaŭ aspido estis (kaj restas fakte, minimume oficiale) nomo por indiki iun ajn venenan serpenton, dum nun plej multaj homoj preferas lasi la nomon al unu specifa specio, specio de kobro, malamikeca al Kleopatro kaj kun latinscienca nomo Naja haje.
Kaj.... ĝia veneno ne sidas en la vosto!