Estis iam....
Iam, en 1887, aperis en la mondo eta vortareto, pli ĝuste fakte kvar etaj vortaretoj, kvarnaskitoj, kies misio estis kreski kaj multiĝi por beno, bono kaj verdigo de la mondo. Estis la Unuaj Libroj, aŭ ties aldonaj folioj. Vi scias ke ili plenumis sian taskon malgraŭ ĉiaj logikaj duboj. Multiĝo senŝanĝa de la U.L. estis malofta, nur sveda kaj angla fratetoj montriĝis, sed la folietoj iĝis ankaŭ memstaraj kaj frate kunigis sin en Universala Vortaro. Ili grandiĝis, vastiĝis, firmiĝis ĝis ili atingis plenan adoltecon (pardonu min pro mia ofendbarbara malfundamenta lingvouzo) en la glora Fundamento de Esperanto. Jam tuj post adoltiĝo tiu fakto estis solene konfirmita per konfirmacio en la unua Universala Kongreso en 1905.

Misiistoj kaj Kaperoj....
Krom pli-malpli fidelaj nacilingvaj tradukoj, entute ok, de la Fundamento jam abundis verkoj de doktaj pedagogoj, kiuj "pli funde" kaj "pli vaste" klarigis la fundamentajn bazojn kaj ekkonstruis palacojn kaj labirintojn sur ili. Pardonu, mi ne volas moki la pionirojn, ili ofte faris bonegan laboron, kaj mi eĉ ŝatas mencii kaj laŭdi De Beaufront. Pro posta mispaŝo, tre bedaŭrinda, oni ne rajtas judasigi lin tiom kiom oni kutimas. Li estis nur homo, kaj do pekema. Li estis ja orgojla kaj mensoge honorserĉema... sed ĉu ni nun estas tute liberaj de tia speco da homoj? (Ĉu mi faru liston?) Plej granda parto de la satelitaj verkoj kaj vortaretoj estis benitaj de la majstro, du el la vortaretoj venis el lia plumo, la germana kaj la rusa.

Mirindaj dikaj ĝemeloj....
Intertempe laboregis du kleruloj, milojn da kilometroj unu for de la alia, super la tradukado de la franca "Le Petit Larousse Illustré". Ĉu ili sciis unu de alia pri la laboro? Ĉu ili iel kunlaboris? Mi ne scias, sed supozas tamen minimume ... ĉar sendube ambaŭ havis kontakton kun Zamenhof, kaj plie... ili eldonis sian verkon ĉe la sama Hachette, en sama jaro 1910. La "Vortaro de Esperanto" de Kabe ampleksas 175 paĝojn, de abato ĝis zumi, kaj ĝi citas en fina listo la "Enciklopedia Vortareto Esperanta"-n de Verax, malgraŭ la diminutivo en la titolo pli ampleksa, ĉar 249-paĝa, de abako ĝis Zuavo. Vere, Verax estas pli scienca, do ambaŭ kompletigas unu la alian, sed tamen multegaj estas la radikoj troveblaj en unu kaj alia. Kiel deca franco, kiu respektas sin mem, Verax ne povis ne mencii francan ekvivalenton ĉe ĉiu radiko.

Ĉu do vere nur plagiata tradukado....
En nia verda respubliko (mi prunteprenis la esprimon de Borsboom, li estu dankata kaj laŭdata) regas multe da falsa hontado. Multaj, malprave, hontas pri la maldikeco de la fundamento; multaj ne ŝatas rekoni nian ŝuldecon al Larousse. Nenio hontinda tie! La unua serioza enciklopedio en la mondo, almenaŭ en nia mondo, estis Larousse. Do kial ĝin forpuŝi? Cetere oni ne transprenis ĝin, sed sekvis ĝin por trovi la nomindajn nociojn! Aĵoj ja ekzistas nur se la homo donis nomon al ili! Imagu ke protektita aŭtorrajto dirus ke oni ne rajtas libere uzi la vortojn el vortaro!

Tra la mondo blovis verda vento, ĝis malaltaj landoj ĉe la maro...
La tutan historion detale skizi ne eblas en kelkaj paĝoj, tial ni devas limigi nin al "proksime de mia lito"-spektaklo. Antaŭ ĉio nin interesas ja la ligo inter la verda kaj nia gepatra! Jam tre frue atingis nin la vento, en tempo kiam oni ne ĉiam bone sciis kiel distingi inter flandra, holanda kaj nederlanda (separatismo ŝajne ne estas tiel nova invento!). En 1907 jam estis la "Zakboekje van den nederlandschen Esperantist" de A. Witteryck en Bruĝo. En 1909 aperis en la Nordo la "Woordenboek Esperanto-Hollandsch" de la Roterdama Merkurio kaj la "Woordenboek Nederlandsch-Esperanto" de Dreves Uitterdijk. Tiu ĉi lasta rimarkigas en sia enkonduko ke estus giganta tasko enigi tipajn esprimojn de la nederlanda, kaj ke ni ankoraŭ ne sufiĉe estas pretaj por tio. Ankoraŭ kelkaj tiaj vortlistaroj aperis, sed nur en 1926 aperis la unua vortaro kun eko de mencio de esprimoj, en la serio "Schidlof's Zakwoordenboekjes". Aŭtoro estis C.L. De Veer. Schidlof estis cetere la unua esperantovortaro kun kiu mi konatiĝis, ĉar miaj gepatroj ĝin uzis. Estis la ĉarma, malgrandformata sed relative dika griza libreto! Poste Meulenhoff transprenos ĝin. Imponan verkon ni povas montri ekde 1933, kiam Thieme & Cie, en Zutphen, eldonis en treege deca formo, la Vortarojn de A. G. J. Van Straaten. Apud la plena eldono ankaŭ aperis, poste, konciza versio... en iomete alia ortografio. Eĉ tiam jam embuskis nin la kameleono de la nederlanda ortografio.

Al plena matureco...
La vortaro de Van Straaten estis, kaj estas, vera trezoro. La PV nur ĵus aperis, sed Van Straaten jam plene esploris kaj uzis ĝin, kaj sendube la Proverbaro de Zamenhof neniam kuŝis tre fore de lia mano! Fizike ĝi ja estas pli impona kaj pli dika ol la posta Middelkoop kaj la postposta dika Desmet'... sed, kompreneble, estas nur ŝajno pro la pli dika papero kaj pli grandlitera preso. Mi ne povas ne mencii ke en nuna momento estas preparata ... nova vortaro "Esperanto-Nederlanda" kiu intencas enhavi ĉiujn vortojn de PIV.

De Plena, laŭ Pseŭdoilustrita al Ilustrita Plena...
Surbaze de Kabe kaj Verax aperis en 1930 unua eldono de PV (Plena Vortaro) zorgita de Grenkamp-Kornfeld en 1934 jam sekvita de pli kompleta dua eldono, de Grosjean-Maupin kaj Waringhien. La nombro da artikoloj ne estis multe pli granda, sed precipe la traktado de ĉiu unuopa artikolo estis pli vasta. Jam 7004 artikoloj enestis. Pri tiu historio oni povas amplekse informiĝi en la antaŭparoloj de ĉiuj PIV. En 2002 aperis la "Nova Plena Ilustrita Vortaro" sed feliĉe multaj uzantoj sciigis al la aŭtoroj ke prefere oni forigu la "nova" ... ĉar baldaŭ jam necesis "pli nova" kaj "plej nova"... Do denove ĝi fariĝis simple "PIV". Ĉiu esperantisto devus uzi ĝin kiel iuspeco de breviero, ne por preĝi al Lanti, sed por ekkoni ĝian nekredeblan riĉecon. Tiu riĉeco precipe kuŝas en la sistemo de referoj kaj atentigoj. Eble estus bona ideo organizi kurson pri bona uzo de la PIV.

Niaj veraj fontoj, fontetoj, gutoj, gutetoj...
Ofte mi aŭdas, tre ĝenite, de samideanoj eldiroj kiaj "kato estas vorto prenita el la nederlanda lingvo" aŭ similaĵon. Tiuj amataj, flegataj, estimataj, karaj gesamideanoj tamen bone agus se ili de tempo al tempo rigardus nian bazan etimologian vortaron la "Naŭlingva etimologia leksikono" de Louis Bastien. Jam en 1907 ĝi aperis, sed represiĝis en 1950. Stojan, en sia Bibliografio de Internacia Lingvo, diras ke ĝi ne estas etimologia, sed nur paralela kompara por la nomitaj lingvoj. Mi ne akordiĝas kun li. La vera esperanta etimologio ĝuste komenciĝas tie! Ĉio kio antaŭas jam ne estas esperanta etimologio, sed ĝenerala etimologio. La esperanta radiko plej ofte ĝuste surbaze de tiaj komparoj estas formita. Zamenhof ne elektis inter tiuj lingvoj, sed preskaŭ matematike difinis "plejeble komunan dividanton, plejeble komunan dividaton". Fakte, mi nun trovis, en PIV, pli taŭgan vorton: "plejoftanton"! PIV instruas tage kaj nokte ĉiun uzanton!

Tutmonda Pluvarbaro...
Pri ĉio jam dirita ni povus plenigi paĝojn, kaj ni povus aldoni multajn informojn pri aliaj nederlandaj vortaretoj. Tamen pli bone estas foriri de la umbiliko-admiro... Multaj el niaj homoj plendas ke ni vivas en tempo malfavora por Esperanto, kaj ke ni ne sufiĉe progresas. Mi ne scias ĉu ili pravas aŭ ne, sed ĉiuokaze mi konstatas ke en la lasta jardeko ekabundas la prestiĝaj vortaroj: angla, franca, germana, hispana, itala, ĉina, japana ... por mencii nur tiujn. Se ili aperas, tio normale tamen devus signifi ke ankaŭ iu aĉetas ilin! Mi scias ekzemple ke la hispana granda dika vortaro (laŭ aspekto tre simila al PIV) preskaŭ elvendiĝis antaŭ ol ĝi aperis. Kaj ankaŭ nia ŝatata PIV ĉe nova preso rapide per flugiloj de facila vento trovas sian vojon... kaj estas aspirata de multaj nepagipovaj bedaŭrinduloj. Do... ni fosu nian sulkon kaj plantu vortarojn en ĝi.