For la eŭfemismoj! For la diskriminacio de cico kaj peniso, de klitoro kaj orgasmo, de pubo kaj ruleto. Ni ĝuu la paprikojn ĝis kramfo de la pankreaso. Senhonte ni – nepra bezono por akademiano – parolu pri nia prostato kaj beletro. Vestite nure en piĵamo ni eliru kaj ni pisu en pavilono de la urba parko, post agrabla pikniko! Eĉ dum iu sesio ni sur kompaktan diskon povos komenti kohere la menstruojn de nia boacoj kaj bradipo dum la ekologia festivalo, kaj poste enmeti ĝin, kiel skeĉon, en nian komputilon. Ni povos montri fotojn de nia landa folkloro kaj senprobleme furzi antaŭ la fekado. Vere ni do konstatas drastan evoluon, kaj gajigan etoson de la akademia etno! Sendube helpis hormonoj insulino, eble manĝado de kapsikoj kaj kapsiketoj? Dum la bankedo ni daŭrigu la decan frandadon de farĉitaj avokadoj, kaj blufu pri la ĉasio de nia glisilo. Leŭkemio kaj kancero kaj tumoroj ne tro okupu niajn pensojn. Helpos la organika kemio. Se la adrenalino troas ni povos iĝi agresemaj, sed akupunkturo povos helpi nin. Se necese ne malproksime estas antibiotikoj kaj proteinoj. Sen malfacilaj elturniĝoj ni povos nefrustrite mesaĝi la uzon de kondomoj por eviti infekton pro aidoso. La prestiĝo de nia lingvo nepre ne suferos pro la lanĉado satelita de la specifa nova vorttrezoro. Tro longe ni konservis la vortojn en stoko, strangolis la lingvon de nepruduloj, spektis tra periskopo la nanojn, kiujn ni fakte devis omaĝi. En la sekreta kampanjo partoprenis japanoj en kimonoj kaj ĉinoj, cirkumciditoj el Israelo, burokratoj de Antarkto kaj Usono. Kiel kutime estis konekto kun la tuta mondo. Sendube ili ne atendas ŝtormon kaŭzita de ŝokitaj ĉampionoj de pura lingvo! Tiuj ja kontraŭ sia alergio prenu aspirinon kun la aperitivo kaj metu sian miraĝon en anuso vagino! Rezolucio pri tio estas preparita. Oni sukcesis konvinki la kvakerojn kaj tiel atingis la necesan kvorumon, en teksto kun majuskloj kaj minuskloj. Kelkaj amendoj necesigis algoritmon kun strangaj kodoj, kun iksoj, ipsilonoj kaj kuoj por eviti vakuon en la definitiva versio. Post la sukceso salikokoj kun majonezo kaj ŝenoprazo, en farĉo de melongeno estis plia plado dum vizito al kibuco. Iom kaŝe ili trinkis mateon, kaj Bertilo ludis saksofonon! Tro longe ja stagnis la lingvo, bone estas ke ni ŝaltis, trinkante vodkon, al pli altan rapidecon. Ni tiru la zipon kaj ekparolu kaj ekskribu akademie novstile, sed oficiale! Teston pri la (ne)neceso de la oficialigitaj vortoj vi povos skolte fari, torturante vin per reskribo de la teksto sen uzo de la novaj radikoj! Jen mia sugesto!

(La grasaj vortoj estas elementoj el la naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ne estas mia kulpo ke sekskoloraj vortoj abundas!)