Okazas ke mi laboras kuŝante en la ĝardeno, kaj ĝuante la sunon. Mia cerbo ja ne nepre dormas tiam, kaj ĝi restas ligita al la vortaro. Tiel, antaŭ kelkaj semajnoj, kuŝis kaj pripensis la en PIV renkontitan vorton 'franĝakrigi' kiu devus esti sinonimo de 'franĝigi'. Mi trovis por ĝi la belan nederlandan vorton 'golfslijpen' sed iu el miaj severaj kontrolantoj atentigis min ke nepre devas esti erara. Kaj vere, mi devis akordiĝi, 'golfslijpen' signifas 'akrigi en formon de ondoj' ... precipe por multekostaj tranĉiloj. Sed, kio do respondas al 'franĝigi' laŭ la difino de PIV, ĉar, malgraŭ PIV, 'franĝigi' nepre signifas 'zorgi ke io iĝu franĝa, intence aŭ neintence'. Tamen la signifo celita en PIV estas pli specifa, kaj oni klare komprenas pri kio temas se oni atente legas la difinon. Nia kara, vere ilustriteta, PIV eĉ aldonas klarigajn bildojn pri franĝoj kaj skrapofranĝo, ĉar fakte temas precize pri skrapofranĝo. Kompreni do ne estas la problemo, sed traduki jes ja.

Dum mi kuŝis kaj funde pripensis kaj rigardis la straton, pasis iu najbaro; pri kiu mi scias ke li estas serioza teĥnikisto, kun multe da sperto en multaj teĥnikaj fakoj. Mi alparolis lin kaj klarigis mian problemon. Li ne havis solvon. Kvaronhoron poste li denove pasis kaj alparolis min. Mi memoras, li diris, ke mia patro ofte kaj fiere diris al mi ke li foje bone 'èris' sian falĉilon. Li diris tion en la Sankt-Gilisa varianto de la Dendermonda dialekto: 'ik heb men zeis eens goed ge-eirt' (mi foje bone eris mian falĉilon) kaj mia najbaro klarigis la sencon de la frazo. Kiam homoj ankoraŭ laboris la kampojn, falĉis la herbon per falĉilo, tiam ili, de tempo al tempo, batis ferstangon en la teron kaj apogigis la falĉilon kontraŭ ĝin, kaj tiam per martelo subtile (?) frapis la feron iom post iom tutlinie. Estis konsiderata granda arto, kaj ne ĉiu same kapablis aŭ spertis pri tio. Tiu, kiu plej bone kapablis 'èrdi' estis forte aprezita de la aliaj.

Sed kiel oni tradukas la dendermondan 'eirden' en la flandran, aŭ eble eĉ en la nederlandan? Nu, necesas obei la neskribitajn leĝojn de la maniero laŭ kiu kreiĝis la normlingvo el la dialektoj. Kaj la 'ei' plej ofte evoluis al 'a' ... do ni serĉu en la direkto de aren.... sed, flandroj ja plej ofte ne prononcas komencan 'h', do .... povus esti ke la normlingvo uzas 'haren' .... aŭ alia problemo estas ke la participo 'geeirt' - mi skribas 't' pro la prononco, sed laŭregule mi devus skribi 'geeird' - devenas de verbo kun d ĉe la radiko, do de 'eirden': aarden, haarden? Kaj vere, se vi serĉas en van Dale vi trovos la verbon 'haren' kun la signifo: 'rilate falĉilon: akrigi sur fera stango, batante per martelo'. Interesa trovo, sed... tamen ne estas solvo por mia problemo. Kontraŭe, ĝi kreas novan problemon: kiel traduki 'haren' en esperanton? Nu, akrigi aŭ falĉakrigi... kvankam vere temas pri ankoraŭ io iomete alia, pri iu speciala maniero de akrigado. Mi ja unue pensus pri akrigi de falĉilo pere de akriga ŝtono. Amuzu vin foje per serĉado en diversaj vortaroj por vidi kiel ili tradukas 'haren'.

Dum la tuta temporaba serĉlaboro ... ĉu necesas diri ke tion mi ne povis fari kuŝante kaj sunante en mia ĝardeno? ... mi cetere ankoraŭ trovis aliajn specojn de akrigo, kiel 'bikken' por la akrigado de muelŝtono. Sinonimo de 'bikken' estas 'billen'. Finfine mi ja povus verki vortaron pri akrigado!

Tamen... por la franĝigi de PIV ankoraŭ ne venis al mi iu solvo. Se iu el la karaj legantoj de miaj edukaj artikoloj konas la solvon, mi estus treege danka se li/ŝi konigu ĝin al mi. Ĉar mi estas konvinkita ke iu specifa verbo ekzistas en la nederlanda. Kaj verŝajne ankoraŭ uziĝas, ĉar mi ne povas imagi ke ankaŭ tion la komputilo jam faras. Temas do pri nederlanda verbo por la difino "krei tranĉan franĝon ĉe la eĝo de skrapklingo". Ideo: 'snee maken aan een schraapijzer; een schraapijzer slijpen' sed en unu vorto, unu verbo! Dum mi verkas la tekston mi de tempo al tempo saltas al van Dale, kaj... povas esti ke mi estas survoje al solvo. Rigardu foje: wetten kaj poste 'aanzetten'. Mi supozas ke 'een schraapijzer aanzetten' estos la ĝusta solvo.

Iu diros ke 'aanzetten' ne taŭgas, ĉar ne enestas ĉiuj elementoj de la difino. Nu, tiel ja estas lingvo! Oni lernas vorton kun ĝia difino, unu fojon por ĉiam. Tiel estas ne nur por vortoj kiel 'merel' kaj 'kraai' sed por ĉiuj aliaj. Kiuj ja estas la elementoj kiuj formas la vorton 'haren'? La plej granda parto de miaj legantoj, se ne ĉiuj, nun lernis la nederlandan verbon 'haren', pri kiu ili antaŭe havis neniun ideon. Same funkcias en esperanto!

Post aperigo de la artikoleto iu amiko sendis al mi artikoleton pri la arto de "herado", eĉ kun bela klariga ilustraĵo. Mi kopias:

Falĉilheri – mallonga enkonduko.

(…) La remparoj do falĉile estis falĉitaj, vere granda manlaboro. Por bone falĉi necesas ĉiam disponi pri tre akra falĉilo. Oni ne akrigis per frotado sur ŝtono, sed oni "heris" pere de 'herilaro". La herilaro estis dupeca: martelo kaj stangŝtipo. La martelkapo havis ambaŭflanke kurban formon finiĝantan en rondigitan frappinton, proksimume 5 centimetrojn larĝan. La stangŝtipo estis amboseto, ŝtala stango kun kvadrata kapo, iom bulba, 5 x 5 cm-a, kun je 12 centimetroj sub la supro iu truo, iu stang-okulo, tra kiu oni povis meti stifton, por eviti ke la ilo, dum la herado, engrundiĝu.

Por "heri" la falĉisto sidiĝis, fundamente surgrunden, (prefere) en seka loko, kun la kruroj disaj kaj inter ili li enigis la stangŝtipon en la teron. Pere de forka branĉo la falĉilo estis metita en ĝusta pozicio, tiel ke la plataĵo kuŝu meze sur la ŝtipo. Per ĝuste celita frapado de la martelo, la ŝtalo de la falĉilo estis paralele fraphardita.

Oni bezonis dudek minutojn por heri la falĉilon kaj tiel pretigi ĝin por nova duona tago da falĉado. Duona tago, se temis pri ebena herbejo. Se oni falĉis remparojn, kun malebenaĵoj, arbustoj kaj ŝtonoj, necesis pli ofte heri. Post ĉiu falĉita kampostrio, oni, pere de akrigilo, (karesilo) zorgis akrigon de la tranĉ-eĝo. (...)

(heri = falĉilakrigi).


[Mi ne pledas por enigo de la radiko 'her-' en vortaroj! Estas ekzemplo de "tempa, provizora" uzo.]

Kvankam ankorau multaj aliaj travivaĵoj meritus esti rakontitaj…. mi per tiu ĉi artikoleto finas la vojaĝon en la lando de vortaristo, almenaŭ mi finas la vojaĝon kune kun vi, kara leginto. Mi sole daŭrigos la aventuron kaj esperas atingi la celon.

Nur unu gravan averton mi deziras doni al vi. Nepre ne vidu la solvojn en la vortaro kiel la solan solvon! Tiel ne funkcias Esperanto! Mi donis la solvon kiu al mi en iu momento, sed tamen post multe da pripenso kaj serĉado, ŝajnis esti la plej taŭga. Se vi mem trovas pli bonan, pri kiu vi havas la impreson ke ĉiu komprenos vin, ne hezitu sed kuraĝe uzu vian solvon.