Tre multon oni povas lerni per serioza studado de la Fundamento. Ankaŭ mi spertis tion, kiam mi preparis la novan nederlandan version, kaj pristudis la malnovan nederlandan version apud la seslingvan. Tiel mi konstatis, ekzemple, ke iu antaŭulo tradukis per sama vorto tri el la kvar serpentoj el la fundamento. Li tradukas: aspido, kolubro kaj vipuro per unusola sama vorto: adder (= vipuro fakte nur!). Kompreneble tio estis neakceptebla stultaĵo... eble kaŭzita de neinteresiĝo de la tradukinto por la naturo? Sed, en tiu maniero li fakte deklaris Zamenhofon stultulo, ĉar kial tiu enmetus tri fojojn la sama besto kun alia nomo... en lingvo(n) kiu deziras havi kiom eble plej malmulte da radikoj?

Fakte estas kvar serpentoj en la fundamento (multe, ĉu, kompare al aliaj bestoj!): serpento, aspido, kolubro kaj vipuro. Mi pensas ke la rezonado de Zamenhof estis - ni ne plu povas demandi lin! - havi unu ĝeneralan vorton: serpento... kaj havi la eblecon distingi inter venenaj kaj nevenenaj serpentoj. En la nederlanda estas uzata la vorto "gif(t)slang" (= venenserpento) kaj mi pensas ke multaj lingvoj posedas tian vorton, tre ĝeneralan, kaj tamen tre precizan kaj gravan. Kaj la vortaro de Kabe ŝajnas konfirmi mian supozon! Kio estas la graveco de tiu vortaro? Nu, ĝi datas el la sama tempo de la fundamento (Fund.: 1905; Kabe: 1910) kaj estas preskaŭ certe ke Zamenhof legis ĝin kaj aprobis ĝin antaŭ publikigo. Mi kopias por vi la difinojn de Kabe:
Aspido: (Zool.). Venena serpento.
Kolubro: (Zool.). Speco de nedanĝera serpento (Coluber).
Vipuro: (Zool.). Speco de venena serpento (Vipera).
Serpento: (Zool.) Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj.

Tute klare: la ĝenerala vorto estas serpento, ĉar ĝi estas uzata en la aliaj difinoj! Al serpento ne respondas, ĉe Kabe, latina nomo! Ĝenerale Kabe metas la latinan nomon ĉe ĉiuj bestoj kaj plantoj. Li ne faris ĉe Aspido... mi supozas ĉar li deziris ke oni uzu "aspido" por ĉiu venena serpento (krom por vipuro.... sed... tiu vipuro ja ne de ĉiu estas konsiderata "serpento"!).

En PIV ĉe aspido estas duobla difino. Laŭ la unua temas pri speco: Naje haje. ... kaj laŭ la ekzemploj estis tia serpento kiu mortigis Kleopatron. En la nederlanda mi ĉiam lernis ke ŝi mortis pro mordo de vipuro! Larousse instruas ke estis aspido; sed ĉe aspido ĝi diras ke aspido estas vipuro. Laŭ la dua difino: nomo de diversaj venenaj serpentoj. Kolubro en PIV estas ankaŭ iu grupo da serpentoj, sed ĉiuj parencaj al Coluber. Vipuro aŭ Vipero (mi supozas ke vi konas la tutan historion?) estas reptilio (Vipera) el la subordo de serpentoj... La difino de Serpento estas ankaŭ tre ĝenerala.

Nu, kaj kial Zamenhof enmetis la fifaman Vipuron? Mi supozas... por montri ke, se vi deziras paroli pri iu specifa speco da bestoj.... vi bezonas nomon por ĝi.

Alia, laŭ mi interesa, demando: Kaj el la kvar, kiu(j) estis en la prafundamento? Mi nomas prafundamento(n): la Unua(j)n Libro(j)n. Nu, pripensu... kaj vi konas la respondon! ...
jes, kompreneble, nur la serpento estas!

Por plifaciligi la studadon kaj pripensadon de tiaj aferoj... mi preparas tutesperantan fundamenton, en kiu mi en la U.V. metos la difinojn de Kabe (kun aldonaj notoj kie utila!), kaj en kiu mi per signo indikos la prafundamentajn fundamentajn vortojn (tiuj, kiuj jam aperis en la Unua Libro do).

Kion faris Rosa Junck (tradukunti de la Fundamento en la italan) kun la kvar serpentoj? Tre interesus min ekscii ĉar ŝia fundamento aperis antaŭ ol Kabe aperis!

Kaj kiom da serpentoj en PIV? La vorto aperas 136 fojojn. Entute estas ĉirkaŭ 22 nomoj de serpentoj: anakondo, aspido, bazilisko, boao, botropo, bungaro (aŭ krajto), cerasto, elapo, hidro, kobro, kolubro, koralserpento, koronelo, krotalo (= sonserpento), marserpento, meluzino, najo, pitono, serpento, sufokserpento, venenserpento kaj vipero/vipuro. Malmulte? Kiom da nomoj de serpentoj vi konas en via lingvo? Ĉirkaŭ? Nu jes, ĉar ĉu mi kalkulu aparte la sinonimojn? ĉu mi ankaŭ enigu la dupartajn nomojn (adjektivo + substantivo; ekz. Hindia kobro; Egiptia kobro)? ĉu mi kalkulu pli ĝeneralajn nomojn (ekz. kraĉkobro)? Kaj kio pri la fabelaj serpentoj (bazislisko, hidro, meluzino)?

Precizeco? Malprecizeco? La malprecizeco en Fundamento estas necesa kaj estas kvalito! Kaj oni ne povas tiel ĝeneralige konkludi! Ekzemple: la vorto kato estas pli preciza ol la responda vorto en naciaj lingvoj! En ĉiuj naciaj lingvoj la responda vorto havas multe pli da signifoj ol la esperanta (laŭ PIV) kaj... la uzo de raŭpokato por gatto delle nevi en Minnaja nepre estas kritikebla! Cetere... tiu itala uzo de gatto venas, verŝajne, de la literoj CAT sur la maŝino de Caterpillar, kiel en multaj aliaj naciaj lingvoj!