Zamenhof havis tre fundan konon de la virina gento. Ni retrovas lian konon kompreneble en lia verko, precipe en la Proverbaro.

Li scias ke virino aspektas anĝel(in)o, sed ke plej ofte nur post la subskribo de la geedziĝa dokumento aperas ŝia vera interno. Li ja klare skribas: Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kaj estas klare ke ne nur pri japana speco temas! Estas ankaŭ konata al li ke: Malbona virino diablon superas. Kaj eĉ Satano estas pri tio konvinkita, ĉar: Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.

Kaj malgraŭ tio estas diable (?) allogaj, ĉar: Virina rideto pli kaptas ol reto; kaj nepre estas reto en kiun oni kaptiĝas, sed ne estas evitiga rimedo. Ĉar: Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.

Tial necesas ke la juvelo de la kreado, la viro, bone uzu la okulojn, kaj sekvu la konsilojn de la Majstro: Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno. Oni tamen ne nur uzu la okulojn: Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu. Kaj ne lasu vin kapti de la belaj haroj, ĉar: Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.

Zamenhof ankaŭ havis bonan scion pri la virina parolilo ĉar li avertas ke: La lango de virino estas ŝia glavo; kiun ŝi lerte kaj sukcese utiligas: Virina lango buĉas sen sango ... kaj ... Virino batas per lango – aperas vundo plej sanga.

Li ankaŭ instruas kiel la ina estaĵo kondutu sin, kaj kiel la viro, la miraklo de la kreado, povas helpi kaj apogi ŝin, ekz. per atenta zorgo ke ŝi ne surstratiĝu troe: Virta virino straton ne konas; tial la tasko de ŝia protektanto estas: Amu edzinon plej kore, tenu ŝin bonmore... kaj la protektanto nepre ne lasu sin trompi, ĉar: Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas. Se oni lasu ŝin fore de la strato, oni povas eviti ke ŝi estu tro admirata, ĉar tio ĉiam havas terurajn sekvojn, ĉar: Edzin' admirata – edzo malsata. Ŝian taskon, klare kaj sendiskute, tiel dekretis la Majstro: Rol' de virino – bona mastrino; kio povus konduki al: Esti sub la ŝuo (de sia edzin) ĉar, malgraŭ ĉio: Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino; ĉar Virino kolera pli ol hundo danĝera. Kun doloro en la koro foje necesas ke viro agu, sed tio ĉagrenas lin, ĉar: Kiu batas batas edzinon, tiu vundas sin mem. Sed ĉiuokaze li devas zorgi ke li ne pendigu la malpurajn lavaĵojn eksteren, ĉar: Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremaduloj, diras la proverba saĝeco. Kaj se la puno estis neevitebla, kiel tre ofte, tiam oni ne kaŭzu al si tro da zorgoj, ĉar Virina ploro sen valoro; kaj cetere neniam daŭras longe, ĉar: Larmo virina baldaŭ sekiĝas.

Klare kaj senprobleme: Virino bonorda estas muta kaj surda; kvankam tio estas nur vana deziro, ĉar Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Eĉ pli terure, ĉar Virino scias – tuta mondo scias! Ke iom (nu, iom?) da kontrolo necesas, estas klare el la konstato ke Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo. Probable jen la kaŭzo ke nia ekonomio funkcias?

Kaj, malgraŭ ĉio, ni devas rekoni ke: Edzo kaj edzino estas nur unu; kaj eĉ ke: Edzo kaj edzino – ĉiela difino. Ĉu tio estas la ĉerizo sur la torto, la vangoj de la truto, la nazeto de la salmo, la piedoj de la urso aŭ ĉu nur konsolo antaŭ kastrofo?

Jen mi regalis vin per la tridek plej gravaj proverboj troveblaj en la Zamenhofa proverbaro. Tamen, ili ne ĉiuj estas vere de Zamenhof, kaj ne nepre redonas liajn ideojn. Ili ĉiuj estas ja tradukoj de ekzistantaj nacilingvaj proverboj, kaj verŝajne vi sukcesos apudmeti la ekvivalentojn en via nacia lingvo!