Kiam mi, oldulo, legas ĉe Felikso Timmermans (nu ja, ŝajnas ke nur olduloj legas lin), en “la Pastro de la Florplena Vinejo” ke al knabino oni metis kupon (ned: laatkop, kopglas), tiam mi komprenas. Eĉ en mia juneco oni ne plu uzis ilin, sed miaj gepatroj ja foje parolis pri tiaj brandglazen kaj bloedzuigers, per kiuj oni “diluis la dikan sangon de malsanuloj”. Do la vorto kupo por mi ne estis problemo kiam mi volis doni la nederlandan tradukon.

Estis alia afero ĉe la vorto “setono: meĉo, duloke trapasanta la haŭton kaj uzata por drenado”. Helpanto sugestis tuj: drainage aŭ drainage-wiek. Sed tiu vorto ne taŭgas, ĉar en la difino ja estas uzata la vorton drenado, … do temas pri iu speciala speco de drenilo. Atentu! traduko de drainage ne estas drenaĵo! Setono estas iu speco de drenilo, kies speciala karakterizo estas ke ĝi dufoje trapasas la haŭton. Kiel oni nomas tion en la nederlanda? Eĉ la flegistoj kaj kuracistoj ne plu scias tion!

Konsulto de Petit Larousse rezultas en: séton: mallarĝa rubando silka, kiun oni trapasigis sub haŭtoponteto por dreni vundon pusan. Kaj oni aldonas la etimologion: latina seta: silko. Do ne, kiel mi supozis, angladevena. Rimarku ke Larousse uzas pasintan tempon en la difino: trapasigis. En modernaj vortaroj Franca-Nederlanda mi ne trovis la vorton séton. Feliĉe mi konservis la unuan grandan libron kiun mi ricevis de miaj gepatroj, okaze de mia Sankta Komunio en la epoko de Julio Cezaro: la grandan vortaron de L. Grootaers, ankoraŭ en la antikva ortografio. Kaj tiu vortaro instruis al mi ke séton en la nederlanda nomiĝas setacea.

Nun mi konsultis medicinajn vortarojn. Neniu el la modernaj, tre vastaj, vortaroj konas la vorton setacea, kaj ankaŭ ne iun vorton seton. En malnova medicina vortaro, kiun mia kuracisto donacis al mi, mi finfine trovis ĝin. Mi trovis: setaceum, seton (L. seta, saeta = brosoharo): eksmodiĝinta helpilo: kordo, originale haroplektaĵo, kiun oni tiris tra vundokanalon aranĝitan sub la haŭto, kaj lasita tie: la tiel kaŭzita pusado havus sanigan efikon. - Do, ne tute konforma al Larousse kaj nepre pli kompleta. La medicina vortaro, kaj tio estas manko, ne mencias la vorton “seton” en la alfabeta listo. Do, sen mia amiko Grootaers mi verŝajne ne estus trovinta la bezonatan klarigon.

Ĉu ni fakte bezonas tiajn vortojn? Kompreneble jes! Ĉu ĉiu lernanto devas lerni ilin? Kompreneble ne! Sed en historia rakonto, pri sufiĉe proksima pasinto, oni povas bezoni ĝin.

Alia interesa, eksmodiĝinta pro evoluo de la socio, vorto en PIV estas kuso: antivermaĵo, devenanta el la inaj infloreskoj de la planto kuso. – Temas pri antivermaĵo precipe kontraŭ la tenio. Iam la tenioj estis bone konataj vermoj, kiujn oni riskis renkonti. Nun ili certe apartenas al la minacataj specoj. Kiu, antaŭ kvindeko da jaroj (jes, ni denove alvenas ĉe Julio Cezaro!) regule manĝis hakitan viandon … kaj en tiu tempo ĝi estis ĉe malriĉuloj ŝatata surpanaĵo… ĝenerale ne bezonis pli ol ses monatojn por bredi seriozan tenion en siaj intestoj. Nun tiu risko estas kvazaŭ nula, pro la kontrolo de la konsumviando, kaj se tamen oni nevole protektas la specon, oni disponas pri medikamentoj kun belegaj kaj sciencaj aŭ pseŭdosciencaj nomoj, de Janssen Pharmaceutica.

El ĉiuj de mi konsultitaj enciklopedioj kaj vortaroj nacilingvaj, nur la Granda Brockhaus (jes, eĉ tiun oni aĉetis en nia urba biblioteko por ke mi povu konsulti ĝin!) mencias la Kosoblüten/Kussoblüten (la nomon en germana liveris Krause). Tiu vortaro samtempe atentigas nin pri la hezito inter koso kaj kuso. Finfine mi trovis, en la reto, tre interesan kvarlingvan, inter kiuj la nederlanda, verkon, el kiu mi tradukas:

El “Maeteria Medica Vegetabilis – II” de E. F. Steinmetz: Flores Koso = Flore Brayerae, Hagenia abyssinica. Kusofloroj. Ili ekskluzive uziĝas kiel ekstreme efika antivermaĵo kontraŭ tenioj, tiel de Taenia solium (ĉentenio) kiel Bothriocephalus latus (larĝa tenio). La rimedo estu uzata kiel infuzio en tre malgrandaj porcioj, ĉar se ne la efiko povus esti tre timiga aŭ eĉ mortiga. La floroj havas herbecan, iom tesimilan odoron kaj amaran, akran guston. Do, kusoproblemo solvita!

Ankaŭ novaj enkondukitaj vortoj foje starigas problemon, inter alie ĉar la enkondukantoj tro neglektas la Zamenhofan principon de la plej granda komuna ono aŭ, kio en Esperanto, strange, estas la sama: la plej malgranda komuna opo, (pro tiu sameco de malsamaĵoj mi nun preferas uzi "la plejoftanton") kaj rapide esperantigas propralingvan unikaĵon. En nia PIV aperas: stavo: malvasta etendaĵo el akvo staranta nature aŭ artefare.
Iu amiko sendis al mi noton ke la vorto mankas en nia vortaro, kaj ke la nederlanda ekvivalento estu ven, vijver. Laŭ la difino de PIV oni povus heziti, sed... la difino ja nepre estas hezitiga! Al mi ŝokas la adjektivo apud etendaĵo... Por mi etendaĵo nepre estas vasta, se ne ĝi ja ne plu estas etendaĵo (pensu pri la nederlanda: uitgestrektheid por etendaĵo, kaj uitgestrekt por vasta!). Kaj kion signifas 'staranta' ? La etimo devos helpi! Kaj la etimo rapide elŝoviĝas se oni konsultas Krause: natürlicher oder künstlich herbeigeführter (Wasser-) Stau von Fliessgewässern. La etimo do estas, klare, Stau (Stuw). Mi do supozas ke la intencita signifo estas stuwmeer (natura aŭ artefarita). Kie estas la limo inter staranta kaj fluanta akvo, tion mi ne scias, sed ĉiuokaze stavo ĝuste kuŝas sur tiu limo.

Aŝaro, laŭ PIV, estas: kondimento el fruktoj kaj legomoj, konfititaj en vinagro, ankaŭ uzata kiel almanĝaĵo. Mi supozis ke temis pri nord-afrika afero, kaj do, vane, serĉis en kuirlibroj arabaj. Mi serĉis en enciklopedioj nederlandlingvaj ashar, ashaar, achar, achaar ktp sed same vane. Tiam mi pripensis pri franca ekvivalento: achar... kaj vere, en Larousse mi trovis achards. Hezite mi konsultis tradukvortaron van Dale, kaj, nekredeble, la traduko aperis, en formo atjar. Ankaŭ en van Dale ĝi aperas do, kaj van Dale prononcas kiel vi prononcus laŭ esperanta ortografio. Kiu regule vizitas indoneziajn restoraciojn nepre konas la vorton, ĉar indoneziaj menuoj estas plenaj de aĉaroj (pardonu! mi pensis pri esperanta vorto, kiu transskribus la francan vorton, kaj... vi do komprenos kial oni ne povis uzi tiun esperantigon!). Temas fakte pri originala Persa vorto, kiun oni transprenis en la Malajan. Je mia miro mi konstatis ke la vorto eĉ aperas en la verda libreto.