Oni povus supozi ke estas facile trovi la ĝustajn nederlandajn vortojn por la Fundamentaj Vortoj, sed tion instruas herezuloj, estante sensciaj muloj. (Ne legu tion kiel insulton al vi! Mi volis nur spriti, nur sugesti konatan diraĵon.). Tute ne estas tiel facile, kaj mi klarigos ĝin per kelkaj ekzemploj.

Unu kialo povas esti ke temas pri malmoderna vorto, vorto pri elmodiĝinta afero. La unua ŝtono de falpuŝiĝo kiun mi renkontis estis “pliko”. Jes, kara, se vi pensas ke vi vere majstras ĉiujn vortojn fundamentajn, kio do estas pliko? La vortoj franca, angla, germana (eĉ rusa kaj pola) vere ne lumigis la kandelon en mia kapo: plique, plica, Weichselzopf. Por la angla vorto Albault donas korekton, ĝi devus esti: Polish ringworm. Do, ni konsultu niajn antaŭulojn, nederlandajn vortaristojn. En la vortaro de Merkurio (1909) aperas: zeer hoofd, kletskop. En la Fundamento Flandra-Holanda de Schoofs, mi trovis “poolse haarvlecht”. Ĉe D. Uitterdijk, en 1925, Pools hoofdzeer (mi modernigis la ortografion). La vortareto kiun miaj gepatroj uzis, la ĉarma griza malgranda dika Schidlof’s Zakwoordenboek instruas Poolse vlecht, sed Van Straeten, en 1936, denove ŝovas kletskop antaŭen. Kaj jen fakte dua kialo de estiĝo de malkomprenoj! En la flandra lingvo (jes, ĝi ekzistas!) kletskop estas kalva kapo aŭ kalvulo, sed… en la nederlanda (konsultu vD) kletskop estas sinonimo de hoofdzeer, kiu ja ne signifas kapdoloron sed vere iun haŭtmalsanon: favus, tinea. Tamen, tio ne estas tute ĝusta, ĉar fakte temas pri alia haŭtmalsano. La ĝusta traduko vere estas Poolse haarvlecht (plica polonica). Mia medicina vortaro klarigas: kungluiĝinta stinka harbulo plena de pedikoj (Je via sano!), kaj indikas kiel sinonimon trichoma, kaj kiel germanan tradukon Weichselzopf. Ĉu vD konas ĝin? Jes, sed vi devas serĉi sub la adjektivo pools. Petit Larousse illustré konas “plique” sed aldonas ke tiu vorto estas arĥaika kaj la moderna versio estas “trichoma”.

Alia kialo de problemeco troviĝas en la fakto ke (preskaŭ) ne ekzistas vortparoj (inter du malsamaj lingvoj) kun identa semantika kampo, … ĉu mi ne rajtas de tempo al tempo montri mian instruitecon? Do, ne ekzistas vortparoj kun signifolistoj kiuj tute kongruas. Eĉ “vader” kaj “father” ne havas identajn semantikajn kampojn! Estas kazoj kie vi en la nederlanda povas uzi vader sed ne povas uzi father en la angla, kaj inverse.

La fundamento donas, plej ofte, nur vortojn kiel tradukon. Kaj tiam oni alvenas ĉe “krispo”. Denove, fundamentalisto, kio estas krispo? Mi ne demandis pri krispa, sed nepre pri krispo, ĉar en la universala vortaro nepre temas pri substantivo! La franca ekvivalento estus “fraise”. Nu, se mi legas “fraise” mi pensas tuj pri frago kaj eventuale pri la nederlanda fraise aŭ frees, kiu rilatas al la verbo “frezen”. Oficiala korekto de la franca vorto en la Universala Vortaro aldonas iom da klarigoj (anat. et costume). Do pri la fragoj mi jam rezignu! Se vi nun turnus vin al vD kaj esploras ĉu iu “fraise” aŭ “frees” ekzistas en la nederlanda lingvo (ne VIA nederlanda lingvo, sed la oficiala) tiam vi jam havos la solvon, aŭ parton de ĝi. La unua “frees” en vD signifas “geplooide halskraag uit XVde eeuw”. La angla vorto en U.V. estas ruff, sed oficiale korektita al “mesentery, ruffle”. Kaj “ruffle” estas “(geplooide) kraag, jabot, kanten manchet” dum mesentery estas ankaŭ nederlanda scienca vorto mesenterium, por darmscheil, darmschiel, la membrano kiu fiksas la intestojn. La germana vorto en U.V. estas Krause, Gekröse… do klare ĝi estas la etimo de la esperanta radiko! Logike do ankaŭ la plej fidinda.

Iom da sperto en vortpuzlado, precipe se oni havas en la kapo la adjektivon “krispa” (krispaj haroj: kroeshaar; gekroesd haar) kondukas al la ideo: ĉu ne ekzistas en la nederlanda enigma lingvo iu substantivo “kroes”? Kaj jes, en vD estas trifoje “kroes”, dufoje kiel substantivo, unufoje kiel adjektivo. La adjektivo vere klare parencas, la dua substantivo ankaŭ, sed tamen certe ne estas bona traduko por “krispo”. Mia germana-nederlanda vortaro instruas al mi ke “Gekröse” estas “ingewanden/intestoj”… kaj ne konas “Krause”. Jen do, mi montris al vi du aferojn: unue, ke oni povas senfine diskuti pri vortoj, pri vortlistoj, do pri la Fundamento (do, bone, ke Zamenhof malebligis tion!) due, ke nuraj vortlistoj ne vere taŭgas kiel tradukoj, sed ke oni bezonas difinojn.

Ni iru do al la difinoj. PIV, tre strange, prisilentas la anatomian signifon. Nu ja, mesoentero (aŭ la evitinda mezentero), trovebla sub meso, estas pli taŭga (pli serioza?) vorto, sed… oni almenaŭ povus respekti la Fundament(ec)on, kaj ekzemple citi tiun signifon kiel arĥaikan kun refero al mesoentero. La vera antaŭulo de PIV, la vortaro de Kabe, ofta helpilo en embarasaj situacioj, donas jenajn difinojn: 1. Faldoj de la peritoneo, kiuj fiksas la diversajn partojn de la intestoj; 2. Objekto kun multaj faldoj, similante krispon: Oni portis kolumojn-krispojn en la XV kaj XVI jarcento. Jen, mi sentas trankviligita! Finfine mi klare komprenas, kaj akceptas, la rilaton inter “krispo” kaj “krispa”! Kaj kion donas Frans Schoofs por “krispo”? Li indikas: kroesheid (van haar). Laŭ mi: “plooisel” pli taŭgus (vidu vD).

Jen do, kion mi plie montris al vi? Nepre, mi pensas, ke oni bezonas, krom puzlemon, grandan bibliotekon kaj malnovajn trezorojn (Kabe, Verax ktp) por entrepreni la laboron de vortaristo!