Kion malgranda museto povas suferi... viktimo de Franca Verda Konspiro.
.


Mimo, malgranda feliĉa akvomuseto ĝuis sian vivon en vasta Rusio, en la akvoj de la imponega Volgo kaj en iom pli trankvila Dono. Sian longan nazeton ĝi ŝovis kie manĝo abundas, en somero ĝuis la sunon sub la reĝimo de la Rusa Caro. El ĝia eteco ĝi admire rigardis la pintojn de Uralo. En la komenco de la nova jarcento, la tiama, malkovris ĝin la Majstro, kaj li enigis ĝin en sian Fundamenton. Honoro, ĉar en Unua Libro ne jam estis loko por ĝi. Li donis al ĝi internacian nomon, laŭ ĝia Latina familia nomo, kaj nomis ĝin miogalo. Bedaŭrinde la Majstro ne estis bestologo en Franca kaj Angla lingvoj, kaj vulgarigis la aristokratecan besteton al moskorato, al ondatro. En la aliaj lingvoj, eĉ en la Germana, ĝi konservis sian veran nomon.


En 1914 la Akademio de Esperanto havis preta la liston de korektoj de la Universala Vortaro, kiun ili ekis en 1906. Pro la milito tamen, la listo povis esti publikigita nur en 1922-23. Kaj la Franca Konspiro jam funkciis. Nia ĉarma besteto ankaŭ en la Germana iĝis ordinara ondatro. Nepre mankis bestologoj kiuj konis sufiĉe da lingvoj por konstati la kontraŭdiron inter la neslavaj kaj la slavaj lingvoj. Longe restis tiel! Eĉ en la Granda Franca Vortaro de Varingjeno, en 1957, Mimo restis moska rato! Nur en 1994, en la nova eldono de tiu vortaro, ĝi iĝis France myogale, desman.


Eble Mimo estis kontenta – kiu scias – sed tiam ĝi tro frue jubilis. La nomoj en la Universala Vortaro estas ankoraŭ tre ĝeneralaj, kaj fakte nomas tutan subfamilion, la familion de la Akvotalpoj (Desmaninae). En la Pireneoj, kaj ankaŭ en Nordaj Hispanio kaj Portugalio, same feliĉa, naĝetas Momo, simila al Mimo, parenca, sed kun ankoraŭ multe pli longa ĉarma kaj tre moviĝema nazeto. Tiun naturamantaj Francoj ja konas, kaj kiam la monumenta PIV listigis kaj difinis la esperantajn radikojn, ili enigis en la komenco (ĝis PIV1987) ambaŭ Mimon kaj Momon, sub la nomo miogalo, ĉar ili klare diras ke la besteto naĝas en Eŭropo kaj Azio. Pro iu aŭ alia kaŭzo tamen, en sekvontaj PIV, la Francoj denove fermis la feran kurtenon, forigis la Rusan Mimon kaj konservis nur la Momon, ĉar nur en Pireneoj ĝi plue rajtas flosi.


Ŝajne do la Francoj supozas ke Ludoviko pasigis siajn feriojn en la Pireneoj, kaj ne promenis inter Dono kaj Volgo! Estas ekster ĉiu dubo ke Zamenhof pensis pri la Rusa miogalo (Desmana moschata) kaj ne pri la Pirenea miogalo (Galemys pyrenaicus) kiam li enigis Mimon!


En la Nederlanda lingvo la Rusa miogalo estas konata sub kvin diversaj nomoj, inter kiuj unu estas transskribo de la rusa nomo (wychuchol) dum la aliaj priskribas Mimon, kiel moskodoran besteton kun rastreca nazeto (bisamslurfdier; muskusbisam; bisamspitsmuis).


Ĉu iam venos rehonorigo de Mimo? Mi ne scias, mi supozas ke ĝi rezignos sian rusecon kaj iĝos definitive pireneeca.


petro desmet'


Spuroj de Mimo kaj Momo.


Ili ne jam malaperis el mia vivo! Mia dika amiko vD instruis al mi ke ni prenis la nomon desman, la oficialan nomon, el la sveda desmansråtta, en 1640. Kion Momo (aŭ Mimo) do faris en Svedio? Ĉu survoje al vizito de nevo? Verŝajne ĉar vojo akva kondukas ja de la Pireneoj al Siberio! Mi ankaŭ malkovris ke mia dika amiko malbone traktas Mimon kaj Momon! Ĉe bisamspitsmuis (sinonimo de desman) mi legas ke temas pri insektovora ronĝulo el la Pireneoj kun Latina nomo Myogale moschata, sed ĉe desman mi trovas ke temas pri speco de bisamspitsmuis aŭ akvotalpo el Suda Rusio, kiu havas moskodoron kaj... kiu havas la Latinan nomon Myogale moschata. Sama nomo Latina por du malsamaj bestoj? Tio ne eblas! Ni nepre devos atendi la venkon de la scienca nomsistemo de mia similnomano Wim en la tago de Sankta Neniamo, por solvi la problemon, mi pensas.


Denove mi lernis ke ni ne devas esti tro malkontentaj kiam ni trovas nelogikaĵojn en PIV. Ankaŭ la multe pli aĝaj kaj multe pli respektataj vortaroj havas ofte mankojn.