Ne ĉiuj esprimoj, kiuj aperas en PIV, estas al mi tuj klaraj kaj kompreneblaj. Kaj mi konstatis ke, plej ofte, ankaŭ aliaj esperantistoj restas same kun lango glaciiĝinta antaŭ tiuj esprimoj. Mi renkontis la esprimon Zamenhofan: ĉio de la kameleonaj manĝoj! (vantaj promesoj). La esprimo estis enigmo por mi. Kaj ankaŭ iom ŝokis min ke la PIV-istoj indikis ĝin kiel Zamenhofan, dum, laŭ la antaŭa eldono, Zamenhof ne skribis ‘kameleonaj’ sed ‘ĥameleonaj’. PIV nun ŝanĝis la antaŭe preferatan ‘ĥameleono’ al ‘kameleono’, kaj mi, obeema pro longa trejnado (mi edziĝis antaŭ tridek jaroj), sekvis. La aŭtoroj ne nur ŝanĝis la preferon, sed ankaŭ transprenis la ekzemplon, sed adaptis la formon, tiel – verŝajne ne intence – ŝajnigante ke Zamenhof uzis la formon kun k. La indikoj pri Zamenhofeco en PIV tamen devus esti fidindaj!

Mi nepre deziris kompreni la esprimon, kaj do konsultis libron, kiu povas igi min specialisto pri la vivo kaj kutimoj, deziroj kaj aspiroj de la kameleonoj. Mi relegis mian Brehm.

El Brehm: La vivo de la bestoj.

Dum tagoj kaj tagoj ilia sola moviĝo konsistas el surloka alpremo kaj forpuŝo de la branĉo sur kiu ili algluiĝas. La bradipo (luiaard, pigrulo en la nederlanda) kaj ĉiuj aliaj bestoj, kiuj vivas en arboj, pli sin movas ol la kameleono. Se ĝia apetito ne speciale akriĝis pro longa fastado, la kameleono restas senmova eĉ se ĝi rimarkas insektojn, kaj atendas trankvile ĝis unu el ili surfoliiĝas en ĝusta distanco.

La kameleono estas do pli pigra ol la ‘pigrulo’ kaj tute ne ĉasas sian predon, nur atendas, sidas dum longaj tagoj, ĝis la manĝo estas tie, de kie ĝi povas ĝin flugigi en la buŝon.

Do la manĝo de kameleono vere dependas de la fortuno, de la hazardo.



Grava en la esprimo estas la krisigno.

Ĝi indikas ke temas pri emocia eldiro. Verŝajne la esprimo estas klara en ĝia konteksto, sed ekster tio tamen iom tro elipsa. Pli bone estus: ĉio dependas de la hazardo, kiel la manĝoj de la kameleono; aŭ iom pli kripta: ĉio certa, kiel la manĝoj de la kameleono; promesoj en la aero (flugantaj) kiel la manĝoj de la kameleono.


La esprimo, ankaŭ forme, estas iom stranga. Ĝi estas partitiva genitivo, malofta en Esperanto. En la nederlanda, ĝi korespondas al: (‘t zijn) allemaal van die… do en tiu ĉi kazo: ’t zijn allemaal van die twijfelgevallen; ’t zijn allemaal van die dingen, die ge nog moet afwachten. Almenaŭ tiel mi interpretas la frazon. Kaj la klarigo, anstataŭ ‘vantaj promesoj’, verŝajne ankaŭ pli bone estus: ‘dubaj esperoj’ en la senco de io, pri kio oni ankoraŭ atendas ĉu ĝi vere realiĝos, tute proksime do de la vantaj promesoj, sed tamen iomete alia.

Dua esprimo, kiu kaŭzis al mi zorgojn estas ‘Fungon englutis!’ kun, laŭ PIV, la signifo: fiaskis.

Denove esprimo kun krisigno, do kun forta sento. En nia skribo ni, bedaŭrinde, ne indikas la frazan melodion, la akcentojn. Laŭ tio ĉu oni akcentas ‘fungon’ aŭ ‘englutis’ la situacio tute ŝanĝiĝas. Kio estas la teruraĵo? Ĉu ke oni englutis (anstataŭ manĝis, frandis, maĉis)? Ĉu ke la afero kiun oni englutis estis FUNGO?

Tiu ĉi esprimo aperas en la Proverbaro. Sufiĉas do konsulti la Frazeologion de la patro de Zamenhof por disponi pro ekvivalentoj en la germana, franca, pola kaj rusa. Tiu Frazeologio ne estas tiel facile trovebla, sed, feliĉe, en la Centra Oficejo de UEA ĝi troviĝas. Jen, mi montru al vi kopion el tiu frazeologio:

En la rusa la unua esprimo estas laŭlitere sama kiel la esperanta, kaj nur en tiu lingvo. Mi tamen ne sukcesis trovi iun ruson kiu konas, uzis, aŭdis iam la esprimon. Povas esti tamen, estas eĉ tre verŝajne, ke ĝi en la tempo de patro Zamenhof estis kutima! Unu el miaj korespondantoj rusaj trovis la esprimon (kaj ankaŭ la du aliajn) en enciklopedio pri rusa folkloro. En la germana vi rimarkos ke la esprimo ‘Li pafis bokon’ (hij heeft een bok geschoten) korespondas al ĝi. La nederlanda ‘Stoett’ (plej grava libro pri proverboj) ankaŭ ne trovas taŭgan klarigon pri tiu ‘bok’! Do fakte la esprimo estas lernenda (lerninda? Mi iomete pridubas.) kun ĝia signifo, kiel iu ajn vorto/radiko. Oni ja ĉiam rajtas uzi la sensukan esprimon ‘li faris stultaĵon’ ĉu?