Ĉu vere nia ‘uitsmijter’ estas tradukenda. Almenaŭ, ĝi estas tradukebla! Ĉiu lingvo povas esprimi ĉion ajn, aŭ ĉu vi pensas ke la hotentotoj ĉiam parolas nur pri hotentototendekspozicioj? Tradukinda eble ne, ĉar homo kiel mi, kiu kutimas manĝi civilizite do eĉ neniam manĝis tiajn barbarajn usonaĵojn (fakte, honeste, mi supozas ke la ‘uitsmijter’ estas fromaĝlandaĵo) kaj eĉ ne bone povas imagi al si kiel ĝi aspektas aŭ gustetas. Oni povas ankaŭ kritike sugesti ke el la nomo oni ne ricevas kompletan ideon aŭ impreson de la glutaĵo, sed tio ja estas vera por ĉiu ajn ‘plado’.

Sed ekzistas tamen vortoj, en ĉiu lingvo, kiujn oni prefere ne traduku. Ekzemple, mi trovas ke ne havas sencon traduki ‘rotterdammertje’, kiu ŝajnas signifi iun kontraŭtrafikan barilfoston en Nederlando. Vi povas klarigi la aferon al eksterlandano per provizora, hazarda traduko, dirante: oni nomas tiajn fostojn ‘roterdamaneto’ en nia lando. Kaj tiam uzi la provizoran vorton en la daŭrigo de la sama konversacio. Poste ĉiu forgesu pri ĝi.

Same povas okazi por pli valoraj aferoj. Aparta problemo estas, en Esperanto, la nomoj de manĝoj. Fakte ne nur en Esperanto, ĉar tute same en aliaj fremdlingvoj. Cetere, eĉ interne de iu ajn lingvo. Problemo estis la traduko de la vorto ‘vlaai’ aŭ ‘vla’, ĉar ĉiu regiono, eĉ ĉiu urbo havas sian propran koncepton pri tio, kio devas esti ‘vla, vlaai, vlaaike’. Por Lirano ĝi estas iu ŝtonmalmola kuketo dum por iu alia ĝi estas fruktotorteto, aŭ eĉ tre likva pudingeca kremaĵo. Kaj mi klarigos al vi tion, kio ĝi vere estas, nepre estas, devas esti, ne povas ne esti!

En la regiono kie mi loĝas, en la centro de Flandrio do, samdistance de la maro kaj de la Kampinaj Dunoj oni preparas la solan veran unikan ĉielecan superban ‘vlaai’, la Dendermonda ‘vlaai’. En apuda malamika urbo, Alsto, oni – eĉ la fama Ludoviko Paŭlo Fabo – pensas ke oni ankaŭ konas la recepton. Neniam lasu vin trompi!!! Okaze de la jara kermeso, almenaŭ dum la jaroj de malriĉeco, ĉiu respektinda familia ĉefino preparas la vlajon, laŭ sia jam-dum-jarcentoj-transdonita-sekreta recepto. La bakistoj – en tiuj malriĉaj tempoj ankoraŭ ekzistis bakistoj, kiuj ne nur vendas sed ankaŭ mem bakas panon – speciale kalkulas je tio, ĉar ili atendas ke post forpreno de la pano la dommastrinoj venos kun siaj preparitaj vlajujoj, por ke la bakisto plenigu tutan fornon per la vlajoj de siaj kutimaj klientoj.
Nuntempe, en la riĉa epoko, oni povas trovi la vlajon dum la tuta jaro, ne nur dum kermeso, kaj oni eĉ vendas iun konfekciitan vlajon senreceptan (aŭ eble laŭ la recepto kiun tiu fama aŭtoro Fabo publikigis en sia kuirlibro: la Alstan pseŭdovlajon).

La bazo de la vlajo estas ‘mastellen’, tre malmolaj ringobulkoj bakitaj el ‘mastelein’. Mia dika vD instruas al mi ke la ĝusta nomo estas ‘bestellen’. ‘Mastelein’ estas grenmiksaĵo, duone tritiko, duone sekalo. En la tuta regio nun restas nur unu bakisto kiu, de tempo al tempo, vendas la miksgrenajn ringobulkojn. Kompreneble oni povas anstataŭi la ringobulkojn per biskotoj, sed se oni tro anstataŭas unu aferon post alia tiam, finfine, vi preparos la Alstan siropan malsekigitan kaĉan mielkukon pseŭdovlajan.

Jen, mi montris al vi alian ekzemplon de provizora traduko, de neenvortarigenda vorto! La afero estas tro loka, tro efemera, eble ankaŭ tro sankta, por ke la nomo enlistiĝu. La delikataĵo, aŭ simila pseŭdoaĵo estas vere konata en nur tre limigita regiono, de Dendermondo ĝis Ninovo, mi supozas. Jes, ja, se la delikataĵo fariĝus tutmonda produkto – sed tion ni rifuzas – ĝi ja bezonus nomon esperantan. Ĝis tiam vi nur respekte gustumu ĝin, se iam vi havos okazon, se iam centroflandrano regalus vin, prefere laŭ familia sekreta recepto.

………..

Post la aperio de la artikoleto pri la Dendermonda vlajo alvenis 1783 petoj de legantoj por ricevi la recepton. La sanktan sekreton ni jane povas diskonigi, sed ni povas ja liveri, anstataŭe, recepton de malpli luksa similaĵo.

Alsta Vlajo.
Bezonitaĵoj:
1 lito da lakto, 45 pecoj da sukero, 2 ovoj, 400 gramoj da kanda siropo bruna, 1 kafkulereto da cinamo, iomete da maciso kaj 7 besteloj.

Preparo:
Boligu la lakton kaj aldonu la sukeron. Raspu la bestelojn kaj aldonu tion al la lakto. Batu la ovojn, tiel la blankaĵojn kiel la flavaĵojn, kun aldono de la maciso kaj la cinamo, ĵetu ĝin en la miksaĵon. Nun enkirlu la siropon kaj bone miksu ĉion. Metu la kaĉon en fajrorezistan ujon, prefere en specialan vlajujon el grejso.

Sugesto:
La vlajo estas preta se sur trikilo, post enŝoviĝo, ne gluiĝas iom de la kaĉo.

(Tiu ĉi recepto akiris la unuan premion en Alsta vlajkonkurso. La recepto estas de s-ino M. Everaert).

Notoj:
vlajo: Mi NE sugestas enkonduki tiun vorton (vlajo) kiel neologismon! Nederlande: vlaai. En esperanto: flano sufiĉas.
Bestelo: malgranda, plata, ringforma paneto el miksita faruno (duone tritiko, duone sekalo) kun anizo, tre malmola… Nederlande: mastel, bestel. Se vi ne povas trovi ilin, kaj tio estas tre probable, vi povas anstataŭi ilin per biskotoj (beschuit, nederlande). Ankaŭ tiu vorto ne estu enkondukita. En Gento, ĉe la Koornmarkt, ŝajnas esti antikva malgranda panvendejo, kie vi ĉiam povos trovi bestelojn.