Tre strange.... sed la teksto de tiu ĉi mesaĝo malaperis!!!! Kio okazis? Mi ne komprenas. Do mi denove skribos, sed mi ja ne konservis la antaŭan tekston. Mi klopodos ree pensi.

Mi skribis ke mi nun lernis kompreni kial iuj homoj, kiuj sekvis kurson de Esperanto, kiu eĉ per propraj okuloj spertis ke la afero funkcias tamen ne iĝas Esperantistoj. Por iĝi Esperantisto, ŝajne oni devas esti homo, kiu kapablas kredi en aliaj homoj, kiu kapablas interesiĝi pri aliaj homoj, kiu kapablas ami aliajn homojn. Se oni egoisme nur ĉiam pensas kaj interesiĝas pri si mem, oni tutsimple ne kapablas iĝi esperantisto.

Kore,

petro.