Animalo? Jes! Besto? Ne!



Mi ne estas besto, sed tamen lastatempe ofte tiel estas traktita. Se mi estus farinta unu dudekonon de la aferoj kiujn E. rakontas pri mi, tiam mi jes ja estus besto, kaj mi meritus enkarcerigon por la resto de mia vivo, eĉ se mi iĝus centjara. SED eĉ ne unu el tiuj agoj mi faris, mi ripetas: eĉ ne unu sola nura. Mi estas homo de arto kaj scienco, dediĉis mian tutan vivon al ambau, kion eble iuj trovos suspektinde (precipe la unuan, kompreneble). Tial, kaj nur tial, mi multe laboris, multe studis kaj akiris kvar universitatajn diplomojn. Tial mi elektis la profesion de kariljonisto, ĉar tiel mi disponis pri multe da tempo, dum la semajno, por viziti la universitaton.



Mi ne povas kompreni ke oni ne volas senti ke la deklaroj de la fraulino tutsimple ne povas esti veraj, ke ili venas el malsana, malsaniĝinta cerbo. Ne estas mia tasko esplori kiel kaj kial ŝi venis al tiaj pornografiaj fantazioj. Ni foje listigu la neverŝajnecojn de ŝiaj deklaroj.



Estas tre malverŝajne ke, se ŝiaj deklaroj verus, mi neniam estus atakinta unu el la fratinoj, vorte au age. La fratinoj estas esplordemanditaj, verŝajne eĉ plurajn fojojn, kaj ili rakontis pri mi nur pozitivajn aferojn, kiel, cetere, ankau E. en deklaroj (membiografietoj denove) kiujn ŝi estus farinta antau kvino da jaroj, al ŝin traktanta psikiatro.



Mi deklaras ke la pordo de la pianoĉambro ĉiam estis malfermita, krom kiam panjo estis veninta por fermi ĝin, ĉar ni ĝenis la klientojn. Kiam ĝi ne estis malfermita, ĝi tamen ne estis ŝlosita! Precipe la plej juna (tiam, ĉar poste venis kvara) ripete venis, dum la lecionoj, en la ĉambron por preni ludilojn el la ŝrankoj malantau nia dorso. Kiel oni povas klarigi ke ŝi neniam trovis nin en embarasa situacio?



Mi ankau restas ĉe mia deklaro ke diversaj el la de ŝi priskribitaj gimnastikaĵoj erotikaj fizike ne estis eblaj en tiu ejo. Mi scias ke, surbaze de tiaj miaj deklaroj oni iris mezuri la lokon, kaj tiu mezurado ŝajne malpravigas min. Mi ne komprenas tion, kaj povus esti ke intertempe okazis konstruajn ŝanĝojn en la domo. Ĉiuokaze la nuna piano nepre ne estas same larĝa ol la tiama.



Ŝi skribas ke mi havis specialan metodon por plibonigi la koncentriĝon de pianoludanto: la mano (fingroj) de la instruisto en la vagino de la ludantino. Jam tuj ŝajnas al mi ridinde eltrovi tian metodon, kaj plie mi demandas min – kaj al muzikistoj tio devas esti tute klara – kiel oni en tia maniero vere povas lerni pianoludadon, kaj akiri la nivelon (minimume nivelon de unua premio de konservatorio) de la knabinoj, en tiu mallonga tempo (kvar ĝis kvin jaroj). Kompreneble ŝi bezonis tian eltrovon por klarigi kiel estis eble ke la sono de la pianoludado neniam interrompiĝis.



Ĉiam panjo, plej ofte ankau paĉjo (ĉar li vivis je la kostoj de la edzino), kaj la aliaj infanoj estis en la domo dum la lecionoj. Ili fakte mem decidis kiu unue havis lecionon. Neniam estis iu ajn diskutado au disputado pri tio. Por iri de la vivoĉambro al la apoteko oni devis pasi la pianoĉambron. Estis do la tutan tempon pasado de panjo antau la ĉambro. Kaj neniam iu rimarkis ion strangan, ion suspektan! Kiel eblas? Kaj dum kvin jaroj?



Panjo diras ke ŝi foje fermis la butikon kaj iris fari komisionojn. Mi memoras ke tio maksimume unu solan fojon okazis, kaj eĉ tiam nur dum deko da minutoj. Mi neniam estis sola kun unu el la infanoj. Mi ankau organizis multajn ekskursojn (edukajn, absolute nur edukajn) kun ili, sed ĉiam kun la tuta familio, panjo kaj paĉjo inkluzive.



Unu fojon la knabino ploris dum la leciono (ĉar ŝi ne sukcesis traduki francan tekston). Panjo venis ĉe la pordo (jes, tiam fermita!). En iu momento panjo malfermis la pordon, kaj rimarkis (tion ŝi ankau deklaris oficiale) ke ni, E. kaj mi, sidis ĉe kontraua finaĵo de la piano. Mi do vere ne estis konsolanta ŝin.



Du jarojn post la lecionoj, kiam mi ne plu vizitis la familion, E. kune kun paĉjo, venis, iun dimanĉon (au eble lundon) viziti min en la belfrido (sonorilarturo) por fiere anonci al mi ke ŝi akiris premion en iu pianokonkurso. Ĉu ŝi vere estus farinta tion (ĉar ŝi ne faris ĝin kontrauvole sub premo de patro) se ŝi estus estinta tiel mistraktita de mi?



Kaj ankorau multe pli! Kompreneble tiel ni ankorau havas klarigon kial ŝi faras tiujn falsajn diraĵojn, sed certe ne estas mia tasko trovi la veron! Kial tiom da homoj kredas min? Ĝis nun mi renkontis neniun, kiu eldiris dubojn post miaj rakontoj. Kial juĝistoj ne sekvas mian logikon? ... eble ili jes sekvas ĝin, sed ne volas montri tion, au ne povas montri ĝin. La estonto montros al ni. Ĉiuokaze, se mi, ĝis nun, estis konvinkita ke ĉe ni (kontraue al iuj aliaj landoj) oni ne enkarcerigas senkulpulojn, mi iom post iom komencas dubi.



Mi faras alvokon. Mi ŝatus ke vi - krom se vi preferas komforte malantauen ŝoviĝi en vian fotelon, kaj ne zorgas ke oni buĉas senkulpulon - sciigu al mia advokato ke vi apogas min kaj ke vi ŝatas oficiale konfirmi tion. Eble en iu momento povos iĝi utile au necese, urĝe sciigi al la ministro de Justico ke li atentu la aferon kaj klopodu eviti ke oni kondamnu senkulpulon. Mi scias ke tia Ministra Moŝto ne povus vivi se li vere zorgus malprave kondamnitojn, tro peze punitojn au tro malpeze punitojn... sed li tamen devas havi iun au alian rolon?



Mia advokato estas: J.P. Westerlinck; Parklaan 44; BE-9100 Sint-Niklaas. Au, sed nur por homoj kiuj loĝas tro fore por limakpoŝte atingi lin sufiĉe rapide: westerlinck.advocaten@skynet.be (nur se vi loĝas tro fore!)

La adreso de la ministro: Al Ministra Moŝto Van Deurzen; Minister van Justitie; Waterloolaan 115; BE-1000 Brussel.

Uzeblaj lingvoj: certe franca, germana, angla, itala, hispana, portugala... sed iu ajn, se tre ekzotika tiam aldonu du, tri liniojn resumajn en esperanto.

Ĵus advokato diris al mi ke oni certe ne rezignos, ĉar temas pri "tro da mono" (se mi kulpas mi devos pagi la flegokostojn de la fraulino, de la pasintaj ses jaroj kaj de la sekvontaj 50).