Karaj blogoamikoj,

Mi nun vere estas panikanta, mi mortige timas, eĉ, por unua fojo en vivo, havas memmortigajn ideojn. Verŝajne mi alvokos al amasa reago, sed mi devas havi la konsenton de mia advokato. Pro la feriotagoj... mi plej frue nur ĵaude povos skribi detale. Intertempe eble estus bone se vi avertus ĉiujn viajn gekonatojn ke ili foje konsultu mian blogon, kaj eble vi povos konsili al ili legi la kontribuojn kiuj plej efikis al vi.... ĉar malmultaj homoj havas ne sufiĉe da kuraĝo por legi la tuton!!!

Mi vere ne plu scias kion fari, sed pli bone ke mi ne daurigu la skribadon en tia hipernervoza stato. Tamen.... mi vizitis mian "direktoron" (najbaron) kaj li fakte redonis al mi iom da kuraĝo. Poste sekvos klarigoj.



Kore,

petro.