Kio naskis la demando?

Povus esti foje utile klare diri kial mi notis tiujn ĉi pripensojn. Naskis la demandon la simpla rimarko de iu, kiu serĉis en mia vortaro, kaj ne trovis taŭgan tradukon por la nederlanda "snijboon" (tranĉfazeolo). Pli ĝuste: ŝi opiniis ke ŝi ne trovis taŭgan (laŭ ŝi, sed ankaŭ laŭ mi mem!) tradukon. En mia vortaro, ĉar la vorto "snijboon" enestas, oni trovos: gastronomia fazeolo. Tiu traduko povas esti ĝusta, sed dependas de la kuiristo kiu preparis ĝin! (la gastronomi-econ nome). Cetere, ĉiu speco de (manĝebla) fazeolo verŝajne povas esti preparita gastronomie! Pli ĝusta, sed nekontentiga, estus ordinara fazeoluso. Pli foren nia PIV ne iras! La respondo estas ankaŭ nekontentiga, ĉar ordinara fazeoluso (ni povas uzi pli popularan nomon: ordinara fazeolo) estas nomo de multaj kultivoformoj de iu specio de fazeoluso. Sed, uzanto de esperanto, nepre se familia lingvo, devus trovi en mia vortaro taŭgan specifan vorton (aŭ vortkombinaĵon) por ĉiu aparte konata (ankaŭ de nespecialistoj) speco de fazeolo (atentu la uzon de speco kaj specio). Kaj kiel ĉiu normala lingvo esperanto kapablas esprimi ĉion. Mi trovas pli grave havi nomon por la diversaj fazeoloj ol por la diversaj pomoj. Por la pomoj, PIV konas, krom la Adama, kiel "verajn" pomojn: kalvilo, renedo, sukerpomo, Belle de Boskoop... kaj plie, sed mi ne scias ĉu mi rajtas nomi ilin "verajn" pomojn: akaĵupomo, maluso (scienca nomo de pomo), dornpomo. Akaĵupomo kaj dornpomo NE estas pomoj, sed nur pomoformaj fruktoj de alispecaj arboj. Same pri sukerpomo.



Plie estas interese foje montri ke la tradukvortaroj (al naciaj lingvoj) ne estas multe pli fortaj ol nia PIV! Laŭ mi, prefere ne doni respondon ol malĝustan! Kaj mi pensas ke mi povas pruvi ke la vortaroj tre ofte donas nepre malĝustan respondon. Nu, ĉiu vortaristo, verŝajne eĉ ĉiu lingvisto, scias ke plej bona maniero enkaĉiĝi estas riski sin sur tereno de kuirejo! Ni do kuraĝe daŭrigu nian esplorvojaĝon.



La verdaj fazeoloj.

Eble oni pensus ke la Bildvortaro helpos, kaj donos pli da vortoj. Nu, ne estas tiel! Bildotabulo 59a, pri legomoj kaj legomplantoj, donas nur la fazeol(a ) plant)o, kaj aldone kiel specioj (ili Ne estas specioj!): ĝardena fazeolo, multkolora fazeolo kaj fazeoleto (por la negrimpanta speco). Kio pri mia (adorata) PIV? Estas du kapvortoj: fazeolo kaj fazeoluso. La unua estas oficiala vorto, sed havas tre vastajn signifojn. Mi trovas ke oni povas uzi la vorton "fazeolo" kiel popolnomon por fazeoluso. Ĉe fazeolo plie estas la vorto fazeoleto, kiel nana variaĵo de la ordinara fazeoluso (kies verdetaj semoj estas delikataĵo). Helpis min Varingjeno! En lia vortaro la fazeoleto estas "flageolet". La franca vortaro instruas min ke la nederlanda vorto estas.... flageolet. Mi vage konas la vorton, sed mi fakte ne konas la respondan legomon! Mia dika norma nederlanda klariga vortaro (van Dale) ankaŭ nur tre supraĵe klarigas: speco de palverda fabo. Klare, temas pri tipe franca, mi supozas, legomo! Mi pensas ke mi iam kunportis por prepari, preparis… (aŭ, honeste, preparigis)... kaj… ne tro ŝatis la delikataĵon. Nu ja, PIV estas franca produkto! Plie aperas la tri vaste kultivataj specioj: Lima fazeoluso, ordinara fazeoluso kaj ruĝa fazeoluso. PIV instruas ke la ordinara fazeoluso nun estas kultivata en la tuta mondo. Ankaŭ, apud la ilustraĵo, aperas grimpa kaj negrimpa, nana. Mi supozas ke la sugesto estas ke negrimpa kaj nana estu sinonimaj.



Se oni havas ideon pri la nombro da familioj kun Esperanto kiel familia lingvo, oni ne povas dubi ke ekzistas uzataj vortoj por la diversaj fazeoloj. Unue mi iomete timis, ke estas la tikla tereno, kie oni, penŝpare transsaltas al nacia lingvo, al mikso de nacia vorto en esperanta konversacio. Mi, kontrole, foje demandis al Kjoko kiajn fazeolojn mi kunportu el la butiko, kaj mi ricevis kiel respondojn: flavajn, buterfazeolojn, rompitajn, fajnajn verdajn, tranĉitajn. Do, almenaŭ ĉe ni, en nia familio, esperantaj ekvivalentoj estas uzataj. Eĉ foje respondo estis: tranĉitajn, sed ne tranĉfazeolojn, la normalajn princesajn sed tranĉitaj kiel tranĉfazeoloj.



Mia Vortaro, estinta kaj estonta.

Nun mi foje ekzamenu kaj esploru mian propran produkton! Unue mi serĉu la laŭ mi (kaj laŭ la prezo) plej luksan specon, la buterfazeolon, la flavan fazeolon. Plej luksa, kvankam malpli nemature rikoltita ol la aliaj specoj! Kutime ili jam enhavas iom dikajn semojn. Nu, la boterboon mankas en mia vortaro (mi hontu!) sed mi pensas ke la Nederlandanoj ne uzas la vorton. La nederlanda klariga fortigas mian supozon, ĉar ĝi donas ekvivalenton: flava normala fazeolo (gele sperzieboon). Sendube taŭgus: buterfazeolo kaj flava fazeolo. Mi pensas ke precipe tiun ĉi specon oni uzas en malriĉula sed ŝatata kaj de maljunuloj ofte sopirata manĝo: boontjes in zoetemelksaus; fazeoloj en (dolĉ)lakta saŭco. Dolĉa lakto estas esprimo por distingi inter buterlakto kaj normala lakto. Pri tiuj fazeoloj en lakta saŭco mi intencas serĉi pliajn informojn, ĉar eĉ la tre proletara, preskaŭ trovebla en ĉiu hejmo, "kuirlibro de la katolikaj farmistinoj", malgraŭ ke mi posedas tre malnovan ekzempleron, ne plu mencias ĝin.



Due, mi serĉu la normalan fazeolon, sub ĝiaj diversaj nomoj: por sperzieboon mi metis tutsimple: fazeolo; por prinsessenboon: fazeolo; slaboon kaj herenboon mankas, verŝajne ĉar en Flandrujo oni ne uzas tiujn vortojn. Mi pensas ke plej taŭgus: normala fazeolo, aŭ eĉ pli: princina fazeolo; princinfazeolo. Nomo ne devas esti, ne ĉiam povas esti, tutpriskriba! Oni lernu la nomon kun la objekto! Estus utile aldoni la esprimon gebroken bonen: rompitaj fazeoloj; rompitaj princinfazeoloj.



Trie, la snijboon, kiu, kiel mi jam notis, enestas sub la nomo: gastronomia fazeolo. Mi pensas ke prefere ĝi iĝu: tranĉfazeolo. Por la jam nomita speco de tre fajnaj fazeoloj, ja estus tute klare, se necese, uzi ĝuste tiun priskribon. Mi ĵus legis ke oni ankaŭ konas spekbonen, lardofazeoloj... Ili estas tranĉfazeoloj, kies guŝoj estas tre longaj, sed pli mallarĝaj kaj pli dikaj ol la kutimaj tranĉfazeoloj. Do, aldoninda estu: spekbonen, lardofazeoloj. Mi supozas ke en preparado de tiaj tranĉfazeoloj oni stufas ilin kun multe da lardo.



Kompreneble citindaj estas: rampantaj fazeoloj, sed ili ne estas aparta speco. Ĉiu el la fazeolspecoj, mi pensas, ekzistas en rampa kaj nerampa formo. Aĥ, denove ne, ĉar mi ĵus legis ke la lardofazeoloj ekzistas nur grimpaj. Oni bezonas la terminon nur kiam oni parolas pri la planto, ne por la frukto. Ili rampas sur rampostangoj, fazeolstangoj, fazeolŝnuroj. Avantaĝo de la nanaj fazeoloj estas ke ili estas pli facile protekteblaj kontraŭ plantmalsanoj, ĉar kultiveblaj sub vitro. Iom ĝeneta ke la nana rilatas nur al la planto, ne al la fruktoj.



Resume:



Esperanta/Nederl.

Franca

Germana

Angla

sperzieboon

normala fazeolo

haricot vert

Brechbohne;

Prinzeßbohne

French bean;

green bean.

US: snap bean

herenboon

normala fazeolo

?

?

?

suikerboon

- sukerfazeolo (normala fazeolo)

haricot princesse

Zuckerbohne

green bean.

GB: + French bean.

slaboon

- salada fazeolo (normala fazeolo) (precipe kuirita, sed malvarma)

haricot vert

Brechbohne

GB: French bean

US: green bean.

prinsessenboon

- princina faz. (normala fazeolo)

haricot vert;

haricot princesse

Prinzeßbohne

French bean.

boterboon

- buterfazeolo;

flava fazeolo

?


?

?

snijboon

- tranĉfazeolo

FR: haricot mange-tout

BE: haricot à couper




Schneidebohne;

Schnittbohne

GB: French bean

US: string bean.

spekboon

- lardofazeolo

haricot phénomène

~h. mange-tout

Speckbohne

bush bean

gebroken bonen

- rompitaj faz.

?

?

?

stambonen

- negrimpaj, nanaj fazeoloj

féverole; faséole


Buschbohne

dwarf bean

klimbonen

- grimpaj faz.

h. grimpant; h. à rames.

Stangenbohne

runner bean.

flageolet

– nanaj fazeoloj

flagéolet

Flageoletbohne




flageolet



Fina komento.

Ŝajnas klare ke "normala fazeolo" kaj "princina fazeolo" estas akcepteblaj nomoj, kaj ke ili estu sinonimaj. Princina ŝajnas al mi akceptebla, laŭ la kutima esperanta regulo de "plejoftanto". Herenboon ne estas konata nomo de mi, mi supozis ke ĝi estas eble pli kutima en Nederlando, sed se la granda vortaro van Dale ne transprenis ĝin en la tradukvortaroj, mi dubas pri ĝia ĝeneraleco. Mi iomete pensas ke la sukerfazeolo ne estas ĝenerala nomo por la princina, sed nomo por iu varianto, pli dolĉa ol la kutimaj. Salada fazeolo certe estas akceptebla por la "normala fazeolo", sed indikas precipe la manieron laŭ kiu oni intencas uzi ĝin.



La buterfazeolo ne estas en iu tradukvortaro, tamen certe akceptebla vorto, ĉar ĝia koloro vole-nevole pensigas pri butero, kaj ĝi ankaŭ sopiras preparadon en multe da ĝi.



Ĉe la tranĉfazeolo ĝenas nin, esperantistoj, ke ni ne disponas pri bona responda verbo al la angla "to slice" (tranĉi laŭ maldikaj tranĉaĵoj, salamie!). La lardofazeolo nepre estas tre simila al la tranĉfazeolo, aŭ fakte ankaŭ estas tranĉfazeolo, ĉar oni nur manĝas ĝin tiel, sed tamen iel distingas sin, do bezonas propran nomon. Tranĉitaj fazeoloj ne taŭgas kiel nomo, ĉar ankaŭ netranĉitaj ili estas tranĉfazeoloj!



La rompita, negrimpaj, nanaj kaj grimpaj: klarigas sin mem, kaj la nomoj estas tute sendependaj de la aliaj, kvankam la tranĉfazeolojn oni neniam uzas en rompita formo.



Kaj... mi supozas ke tio estis mia lasta vorto pri fazeoloj, krom... eble... se vi reagos.