Helpu min retrovi dormon!


Kiam oni estas konata kiel vortaristo, oni estas de multaj homoj konsiderata kiel promenanta vortaro, kiel homo, kiu konas ĉiujn vortojn, kiu havas respondon al ĉiaj demandoj. Mi do regule ricevas demandojn, plej ofte kun leĝera subkompreno "kial tio ne estas trovebla en via vortaro?", kvankam oni plej ofte ne vortigas tiun penson. Tamen mi ŝatas tiajn demandojn, ĉar ili kontentigas mian vantecon… en nia (nederlanda) lingvo oni dirus "ĝi karesas mian vantecon", kaj mi pensas ke tia esprimo estus internacie komprenebla. Ĉu? Kaj nun iu tre kara amikino klopodis karesi mian vantecon (aŭ subfosi mian memkontenton? per atentigo de manko en vortaro?) per demando pri iu legomo, kiun ŝi verŝajne klopodis klarigi al fremdlanda verdulo.


Babela Turo.
Temas pri la nederlanda "snijboon". Laŭ nia norma vortaro, Phaseolus vulgaris: longa kultivoformo de ĝi fakte, kies longforma plata guŝo estas, fajne tranĉita, manĝata kiel legomo.


Tiu klarigo tamen, por iu, kiu ne konas tiun legomon, ne sufiĉas por kompreni la tuton. Kaj ni ne estas certaj ĉu ĝi estas konata, kaj manĝata, en la tuta mondo. Indikon ni eble povos trovi en la nacilingvaj vortaroj. En la franca, la vera kultura franca, la franca de Francujo ĝi nomiĝas (se mia vortaro ne trompas min) haricot mange-tout, kaj tio bone esprimas ... ke ĝi estas interesa legomo, ĉar manĝebla en sia tuto. En la belga franca, tamen, la nomo estus haricot à couper, kio estas laŭvorta traduko de la nederlanda (hazarde aŭ ne). Povus esti do ke la flandraj gastlaboristoj en la valonaj minejoj... kunportis siajn legomojn.


Nia kulture plej parenca popolo, la germanoj, nomas ĝin (denove, se mia vortaro ne trompas min!) Schneidebohne, Schnittbohne. Tie do ni, flandroj, tuj sentas nin hejmaj, ĉar tute klare, tie oni ankaŭ manĝas ilin, kaj preparas ilin kiel ĉe ni! Mi ne scias ĉu ambaŭ nomoj estas uzataj en tuta Germanujo, aŭ ĉu unu estas pli platdiĉa.


La transkanala najbaro, la brito ŝajne konas ĝin sub la nomo French bean. Nu ja, estas konate, ke la britoj ŝatas nomi ĉiun strangaĵon franca, ĉu? Iliaj elmigrintoj, la transmaraj usonanoj, kiuj parolas iom similan lingvon, uzus la nomon string bean. Mi ne estas sufiĉe sperta ĝardeno- kaj legomo-logo por bone kompreni la kialon, sed mi scias ke minimume iuj specoj de tiaj fazeoloj – kaj mi tuj revenos al tiu temo – ŝatas kreski laŭlonge de ŝnuro(j).


Mia rusa vortaro instruas al mi (denove, se ĝi ne trompas min!) ke la rusoj konas la kreskaĵon sub la nomo турецкий боб, kio, se mi ne trompas min, signifus "turka fabo". Interese, ĉu, la franca fazeolo, kiu iĝas turka fabo! Mirigas min do ankaŭ ke rusoj nomas ĝin fabo, kie mi almenaŭ atendus фасоль(fazeolo).


Pli suden situas Italujo kaj Hispanujo. Ŝajnas ke italoj konas la tranĉfazeolon kiel fagiolino a corallo. Mi konas corallo nur en la senco de koralo, kaj ne povas imagi la rilaton. Eble ĝi havas alian signifon? La Hispanoj nomus ĝin judia verde, do simple verda fabo, kio igas min dubi ĉu vere temas pri tranĉfazeolo. Ankaŭ por portugaloj la legomo estus feijão verde, do same duba.


Kromplade.
La nederlanda vorto havas pliajn signifojn, kiuj donas al mi la eblecon iom montri mian vastan konon kaj interesiĝon pri mia ŝatokupo: esprimoj, kaj precipe pri la subgenro, kiun mi nomas "centaŭroj". Centaŭro, laŭ kara PIV, estas "homa busto sur ĉevala korpo", kaj mi uzas la vorton, en esprimologio, por metafora uzo de vorto, precipe por nomo de besto por indiki karakterizon de persono: vi (ne) estas azeno! En la nederlanda oni uzas la esprimon "een rare snijboon" (stranga tranĉfazeolo) por diri ke iu homo estas strangulo. Interese estas foje esplori kion la najbaraj lingvoj diras! Por la rusoj devus esti, tutsimple, чудак, sed ne mirigus min se tiu mencio en la vortaro... nur maskus la nescion de la redaktoro! La vortaro mencias nur tiun vorton kiel tradukon de la nederlanda esprimo.


La francoj, kaj ŝajne la belgaj francoj akordiĝas kun la veraj francoj, konas drôle d'oiseau, drôle de coco, drôle de type. La fazeolo iĝas do birdo, papago, ulo. La germanoj preferas der Kauz (speco de strigo) aŭ die Tulpe (tulipo), kaj por la esprimo eine komische Tulpe. Inter la angloparolantoj denove gapas abisma oceano. Cise kuras la odd fish, transe la oddball. Ili tamen kune "oddas" (strangas). Por la esprimo ili transiris al seksa regiono (honeste, mi pensas ke la seksa signifo de la adjektivo estas pli moderna ol la esprimo... jes, ja, mi scias ke queer estas nur transa!) kaj parolas pri a queer fish, a queer customer. La esprimo, laŭ mia vortaro, estus komprenebla kaj cise, kaj transe. Kiel kutime do, la esprimo kondukas nin al speco de zoologia, botanika ĝardeno per sia granda diverseco de plantoj kaj bestoj. Por hispanoj la strangulo iĝas, un tipo raro, aŭ un tipo extravagante, aŭ pli suke un bicho raro. Atentu! La hispana bicho ne estas angla bitch, sed modesta besteto. En Italujo la strangulo estas uno tipo strano.


Krome, la nederlanda vorto havas trian signifon. Ĝi indikas relative mallarĝan riverboaton, proksimume 17 metrojn longa, kun relative akraj, preskaŭ ortaj pruo kaj poŭbo. La priskribo pensigas pri (iomete longa) ordinara fazeoluso. Jes tio estas, laŭ PIV, la ĝusta nomo de ĝi, kvankam, sendube, temas pri iu el multaj kultivformoj de tiu unu specio. PIV montras ilustraĵon de la ordinara fazeoluso, kiu klare indikas ke ekzistas grimpa kaj negrimpa speco.


Junularsentimento.
Ŝajnas al mi ke la legomono estis tipe popoleca. Mi klarigos, aŭ almenaŭ klopodos klarigi. En mia juneco, kaj tio inkluzivas la jarojn de la dua mondmilito, la legomono estis ligita al laboristaro, al malalta klaso, al la pli malriĉaj (al kiuj mia familio apartenis). Unue, mi diru ke plej ofte oni trovas la specon grimpan. En multaj ĝardenoj oni vidis (nun preskaŭ ne plu vidas) altajn stangojn, rektajn pinarbajn (mi supozas!) stangojn, tendume kunigitaj kvar- aŭ plurope, ĉirkaŭ kiuj suprengrimpis la fazeolplantoj. Tiel oni havis, sur minimuma spaco, grandan kvanton da rikolto. Regule oni devis pluki la fruktojn, la guŝojn, ĉar – tre grave! – la legomo estas rikoltenda malmatura. La guŝoj devas esti verdaj, kaj ne enteni jam diketajn semojn. Nur ĉe la fino de la sezono oni lasas iujn, ĝuste por rikolti la maturajn fruktojn, kun poste semeblaj semoj.


Plie, oni kutimas konservi la plej grandan parton de la legomoj por la vintra sezono. Ili estis fajne tranĉitaj – ekzistas eĉ specialaj mueletoj, tranĉmueletoj por tio, kun la avantaĝo ke oni tiam akiras egaldikajn tranĉaĵojn – kaj tavole, unu tavolon post alia, metitaj en brunajn altajn dikventrajn terajn kruĉojn. Jam longe antaŭ ol aperis tiuj specialaj mueletoj, kun nura uzebleco tranĉado de la tranĉfazeoloj, ekzistis specialaj tranĉiloj. Inter la tavoloj de fazeoloj ĉiam venas tavolo de salo. Supre en la kruĉo, sur la lastan tavolon, oni metas lignan peceton, kaj sur tion iun pezilon, por premi la tuton. Tiel la legomo konserviĝas, en peklaĵo, en peklakvo, dum pluraj monatoj... ĝis kiam oni eluzis la lastan tavolon por la manĝo. Mia amikino klarigis al mi.... ke tiu manĝo kaŭzis multajn stomakkancerojn! Tion mi ne sciis, sed mi povas kredi ĝin (cetere, plej ofte ŝi estas kredinda).


Niaj familiaj fazeoloj.
Mia familia lingvo, kiel vi scias, estas esperanto. Kaj ni manĝas plej ofte laŭ flandra, simpla, maniero... do ni ankaŭ regule manĝas fazeolojn. Se tiel... tiam ni ja devas disponi pri nomoj por la diversaj fazeoloj. Kiel mi ja povus plenumi la komisionojn kiujn Kjoko al mi ordonas fari? Nu, ni konsumas, mi supozas kiel plej multaj el niaj samlandanoj, precipe kvar specojn. Iun specon ni konsideras, denove kiel verŝajne ĉiu: "normala". Ĝi estas la verda, kiu en la nederlanda havas dekon da nomoj, kaj kies unu nomo rilatigas ĝin al asparagoj. Mi ĵus lernis ke tiu nomo tutsimple devenas de la fakto ke unu el la ŝatataj preparmanieroj estas la maniero laŭ kiu oni kutime manĝas asparagojn: kun fandita butero kaj muskat(nuks)o. Sed... ĉar Kjoko ne ŝatas muskaton... ankaŭ mi ne (vole-nevole). Kiel do? Nu, stufita kun cepo, kaj kun (miaprefere, do malofte) iom da vinagro. Fakte oni nun ankaŭ vendas tiun fazeolon, konservitan en vitraj potetoj, en rompita formo, tiel ke la pecoj estas proksimume kvarcentimetraj. Por indiki tiun specon ni simple uzas la adjektivon "rompita". Ekzistas iu speco, kiu estas tute flavkolora, kaj ni nomas tiun, laŭ la flandra kutimo, buterfazeoloj. Ankaŭ vendiĝas tre verda speco, sed de tre fajna formo, tre maldikaj fazeoloj. Ni nomas ilin fajnaj verdaj fazeoloj. Plie do ni manĝas, malpli lukse, la tranĉfazeoloj. Ekzistas nun ankaŭ, kaj mi supozas iomete pli kosta, ujoj kun fajne tranĉitaj normalaj (asparag-) fazeoloj. Kial ili estas pli luksaj? Nu, kial oni ja fajne tranĉas la tranĉfazeolojn? Tutsimple ĉar preparitaj en sia tuto la tranĉfazeoloj neniam estus manĝeblaj, konsumeblaj, prepareblaj! La tranĉfazeoloj estas tre grandaj, tre larĝaj sed relative malmolaj. La mencio "fajne tranĉi" fakte ne estas sufiĉe ekzakta, sufiĉe kompleta, ĉar oni tranĉas ne orte sur la guŝakso, sed relative oblikve, por akiri longetajn maldikajn fajnajn tranĉaĵojn. Mi supozas ke normale unu tranĉfazeolo peze egalas al kvar aŭ kvin normalaj fazeoloj. Tial ili estis la legomoj de la malriĉuloj.


La fazeoloj de la sciencisto.
Kion diras la plantologoj pri fazeoloj? Nepre necesas esplori kion la scienco diras pri la tuta afero! Ŝajnas ke la genro Fazeoluso ampleksas kvindek speciojn (PIV diras 36 – ni kredu PIV!), el kiuj tre multaj produktas manĝeblajn fruktojn aŭ semojn, kaj do estas kultivataj de la homoj. PIV instruas al mi, pli klare ol la sciencaj libroj eĉ, ke la deveno estas la varmaj regionoj de Ameriko, kaj ke estas tri specioj kiuj liveras tre multe da diversaj kultivaj formoj. Plia esplorado de PIV – krozado enen de PIV – donas al mi, finfine, respondon kiun mi jam longe serĉis (ĉiutage PIV pli kaj pli mirigas min). Aĵo ja nur ekzistas se ĝi havas nomon, kaj mi ĝis nun ne sukcesis trovi la latinsciencajn nomojn de la diversaj kutivoformoj de mia fazeolo. Mi eĉ ne sukcesis klare trovi indikon ĉu ili estas hibridaj aŭ kio ajn! Nu, kion diras PIV (ĉe kultivoformo): infraspecia taksono de kultivplanto, ofte ne tre klare difinita laŭ la taksonomia skalo. Jen, mi trankviliĝis! Klare do, ke por kultivisto ... aĵo ne bezonas nomon (science bazitan) ... se ĝi nur estas bone vendebla! Aŭ pli ĝuste: la kultivisto mem gluos nomon, mem inventos fantazian nomon, kaj precipe la komercisto ne zorgas pri tio.


Unu el la tri kiuj liveras la multajn variantojn estas do la "vulgara fazeolo". Kaj la plej grava el la variantoj estas do tiu, kiun ni, familie, nomas "normala fazeolo". Interese estas ke, almenaŭ en la nederlanda, oni sukcesis levi ĝin al pli alta nivelo, pere de pli prestiĝaj nomoj. En la nederlanda, kaj ankaŭ en la germana (kaj eble ankoraŭ en aliaj lingvoj), oni tre ofte nomas ĝin "princesa fazeolo". Mi havas eĉ ne plej eta ideo pri iu ajn kialo. Mi ankaŭ jam menciis la nomon, "asparaga fazeolo" kvankam la adjektivo (en la nederlanda ne adjektivo, sed unua parto de kunmetaĵo) estas iom tordita, tiel ke verŝajne malmulte da homoj vidas la rilaton inter "sperzie" kaj "asperge". La vorto "sperzie" ne havas iun signifon en si mem, ĝi estas nur transformo de "asperge" (asparago). Nepre temas pri altigo de nivelo, altigo de prestiĝo, ĉar asparagojn oni ne manĝas vestate laboriste; oni nepre metu kravaton! Aliaj nomoj estas: sinjoraj fazeoloj (herenbonen), saladaj fazeoloj (slabonen) kaj sukeraj fazeoloj (suikerbonen)... kvankam pri tiu lasta nomo mi tre dubas ĉu vere ĝi estas ĝenerale, kaj por ĉiuj "normalaj fazeoloj", uzata.


La PIV-aj fazeoloj.
Mi konstatis ke PIV-istoj preferas manĝi pizojn, kaj ne fazeolojn, ĉar PIV multe pli vaste kaj detale traktas la pizojn ol la fazeolojn! Povas ankaŭ esti pro la "reĝidino sur pizo" (treege delikata persono) Andersen-Zamenhofa. Mi pensas ke nia PIV estas multe pli fidinda ol multaj tradukvortaroj. Pri la franca "mange-tout" ekzemple, kiel traduko de niaj tranĉfazeoloj, mi havas fortajn dubojn. Ĉe "mange-tout" mi tuj pensas pri iu (simila) legomo el la familio de la pizoj, pri legomo kiu nomiĝas sukerpizo en PIV (pizo kun plataj guŝoj manĝataj kun la semoj). Mi supozas ankaŭ ke la epiteto "verda" en pluraj lingvoj ne rilatas al la koloro, sed al la nematureco. [Paĉjo, kial vi nomas tion "bluberoj"? Ili ja ne estas bluaj, sed ruĝaj. – Nu ja, knabo, tiuj bluberoj estas ruĝaj ĉar ili estas verdaj!]


Spirpaŭzo.
Mi ne jam sukcesis trakti ĉion, kion mi deziris trakti! Do mi poste daŭrigos. Tamen mi esperas ke mia teksto povos kaŭzi "kulturan interŝanĝon" surbaze de "tre proletara legomo"... Ne hezitu reagi, prefere en tiu ĉi blogo. Eble ĝi donos al iuj kialon por serĉi (neekzistantajn) kaŝitajn mesaĝojn en tute senkulpa teksto! Minimume sekvos teksto kun klopodo de nomigo en Esperanto! Kaj vi, Jeska, kiel specialisto pri kulturo… ĉu tio ĉi estas kultura temo?