About this blog

"La prizona korto" de Vincent van Gogh.

  • 315 posts
  • 65 535 visits
May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

May 4th, 2012

Despero.

Iom da pacienco mi petas; Mi lastatempe estis en tia terura senesperiga etoso ke mi ne trovis la kuraĝon konsulti mesaĝojn, aŭ fari iun ajn laboron. Mi klopodos baldaŭ ŝanĝi mian sintenon. Hodiaŭ estas mia naskiĝtago, sed... nenia feliĉo estas en tio>.



Published at 12:51PM ( 4 comments / 243 visits )
This post is public

March 15th, 2012

Kie ili naĝas, kaj kial?

Baldaŭ mi enmetos artikoleton pri paragrafo el la proverbaro, sed en la nuna momento mankas necesa tempo. Sed.... eble vi jam ŝatas iom pripensi mem? Tial mi enmetas la proverbojn, diverslingvajn, el la proverbaro.
read more
Published at 01:09PM ( 2 comments / 671 visits )
This post is public

February 15th, 2012

Mariskarabeto.

Inter la skarabetoj plej konataj, kaj plej facile rekoneblaj, estas la kokcineloj, kiuj en ĉiuj lingvoj havas multe da diversaj nomoj. En la germana lingvo mi trovis dekon da nomoj, kaj ankaŭ en la nederlanda tiom da estas! De dibesteto al maribesto kaj sunbesto aŭ sunskarabo kaj tiel plu. La difino en PIV tute klare indikas pri kio temas: Kokcineloj: duonglobformaj insektoj el la ordo de koleopteroj ofte kun certe nombro de rondaj makuloj sur la elitroj, kaj manĝantaj precipe afidedojn kaj koĉojn; popolnomoj: Di-best(et)o, maribesto, mariskarabo. En nia ĵurnalo ĵus aperis interesa artikoleto pri ĝi. Mi ĝin tradukis.

read more
Published at 03:01PM ( 0 comments / 518 visits )
This post is public

January 29th, 2012

La Miso de Liso.

Ne temos pri la Mona Liso! Eĉ ne temos pri grava afero. Temas pri unu eta miseto en nia adorata piv-o. Ĉiu el vi povos havi longan vivon, feliĉan vivon, kaj tamen neniam bezoni la vorton... do ĉu misa ĉu malmisa... ne tro gravas! Sed mi, kun unu kunlaboranto specialista, dediĉis multajn horojn al korektado de la erareto. Tiom da energio ni ne rajtas lasi vaporiĝi en la universon, sed ni devas zorgi ke almenaŭ kelkaj homoj profitu de nia mensa energispruĉado... …read more
Published at 09:19AM ( 0 comments / 317 visits )
This post is public

January 20th, 2012

Rapidan vorteton.

En la nuna momento mi denove estas optimisma. Fakte mi dum kelkaj monatoj estis treege deprimita, ecx tiom ke mia advokato pensis ke mi baldaux estus mortinta. Li ecx telefonis al mi por averti min ke mi nepre devas sxangxi mian sintenon. Li sukcesis atingi tion. Mi nun tre multe okupigxas pri prilaboro de diversaj libroj kaj mi ankaux serioze restudas japanan lingvon. Mi deziris tion nun rapide enkomputiligi .... cxar multaj versxajne jam pensas ke cxio estas finita kaj definitive neriparebla. Ne kredu tion! Ecx mi mem kredas ke iam cxio enordigxos en jubila maniero.
Published at 03:10PM ( 4 comments / 363 visits )
This post is public

December 22nd, 2011

Konstato de Relativeco.

Mi konstatis, jam ofte, ke neniu vortaro (eĉ ne PIV) estas vere kompleta! Foje eĉ tre simplaj aferoj, tre simplaj, ĉiutagaj aferoj mankas! Ekzemple pri la ornamajxo de birdoj, la plumo, estas troveblaj tre malmulte da rilataj vortoj en PIV, neniun (krom plumo mem) en Bildvortaro, kaj eĉ ne en "Ni parolas esperante" de Vladimiro Nemeco.... Tial mi decidis traduki mallongan paragrafon el "la Vivo de la Bestoj" de Brehm.... Mi donos ankaŭ la nederlandan tekston (mi ja ne disponas pri la germana) por ke nederlandanoj komparu... Mia ideo: montri ke malgraŭ manko en PIV, oni tamen povas trovi (konstrui) bonajn (? espereble!) vortojn! kaj.... montri kiel mi trovas novajn enigendajn vortojn por mia vortaro!

read more
Published at 01:57PM ( 10 comments / 751 visits )
This post is public

December 12nd, 2011

Eĉ sub simpla frazeto foje kaŝas sin vipero!

Ne nur proverboj sed ankaŭ "simplaj esprimoj figuraj" povas naski problemojn. Estas ekster ĉiu dubo ke uzado de figuraj esprimoj "malfaciligas" lingvan komprenon, aŭ ĉiukaze povas esti riska. Sed homo devas dum parolado adapti sin al la kunparolantoj, kaj atenti ĉu oni komprenas kion li diras. Se oni tro enigme parolas oni punas sin mem, ĉar oni ne estos komprenata.
read more
Published at 11:03AM ( 6 comments / 567 visits )
This post is public

December 9th, 2011

Plia Proverba Falpuŝiĝa ŝtono!

Jam kelkfoje mi pritraktis dubojn pri proverboj kaj solvis la dubojn. Denove mi renkontis ne tuj kompreneblan proverbon, kiu postulis de mi, kaj de kelkaj geamikoj, kelkajn tagojn por atingi sian solvon! …read more
Published at 01:50PM ( 2 comments / 295 visits )
This post is public

November 21st, 2011

Mia nuna situacio.

Kiam mi decidis transiri al alia advokato…. ĉar finfine mi komprenis ke la antaŭa ne taŭgas … mi rapide sendis al li (post aliaj dokumentoj, kompreneble) leteron por “resumi” mian aferon. Eble mi jam publikigis tian tekston… mi ne scias… sed ĉiuokaze mi povos ripeti, ĉu? Fine de la traduko mi aldonos iom da informoj pri la nuna situacio, kaj kelkajn pripensojn… verŝajne. …read more
Published at 01:29PM ( 8 comments / 585 visits )
This post is public

November 9th, 2011

Por ke oni klare komprenu min!

Iu amiko leganto (dankon, kara!) atentigis min ke mi per miaj kulturaj promenoj en la ĉina vortaro, kaj precipe per miaj aldonaj komentoj, donas la impreson ke S-ro Wang neglektis aŭ ignoris la esperantajn esprimojn. …read more
Published at 11:59AM ( 0 comments / 411 visits )
This post is public

November 8th, 2011

Flandra Kompromiso por solvi Enigmeton.

En homa lingvo svarmas nelogikaĵoj. Tamen la logiko ne tiom suferas ke konversacioj malebliĝas. Ankaŭ en Esperanto estas nelogikaĵoj, sed, malgraŭe, tamen komunikado funkcias, kaj miskomprenoj certe ne estas pli oftaj ol en naciaj lingvoj. Mia nuna ŝtono de falpuŝiĝo estis ŝtipo! …read more
Published at 01:44PM ( 8 comments / 413 visits )
This post is public

November 7th, 2011

Monumento revizitita.

Pro diversaj hazardaĵoj mi iom nazumis la monumentan vortaron de Wang Chongfang, kaj mi volas doni al vi la ŝancon kunĝui kun mi. Ne lasu vin timigi de la ĉinaj signoj. Ili estas aldonitaj ĉar por ĉinologoj, kaj fakte por lingvistoj ĝenerale, ili estas absolute necesaj kaj senvorte multon klarigas! Bv. lerni el mia teksto ke ne necesas regi la ĉinan por trovi utilecon en la ĉina vortaro, ke eĉ sen kono de la ĉina lingvo oni povas trovi multe da interesaj sciindaĵoj en ĝi. Helpu la ĉinajn geamikojn kaj aĉetu la ĉinan vortaron! …read more
Published at 01:43PM ( 2 comments / 281 visits )
This post is public

November 4th, 2011

Konsultante orientajn brevierojn.

Ĉu orientaj kulturoj influis kaj influos nian lingvon? Kompreneble jes! Ili faris kaj faros, kaj mi rakontos al vi kelkajn hazardajn renkontiĝojn de la pasintaj tagoj. read more
Published at 01:17PM ( 4 comments / 318 visits )
This post is public

November 1st, 2011

Biblia Kaprompaĵo.

Estas konate ke la biblio liveris al ni centojn da esprimoj, diraĵoj kaj proverboj. Interese estas ke la biblio(j) liveras al ni ekvivalentojn en centoj da lingvoj, ĉar laŭ mia "La biblio en multaj lingvoj" el 1954 (traduko de ekzempla frazeto en ĉiuj tiamaj traduklingvoj) kompletaj eldonoj de la biblio ekzistis tiam en 176 lingvoj, de la Nova Testamento eĉ en 214. Partaj kaj kompletoj entute en 826 lingvoj. Ne mirigus min se intertempe la nombro da lingvoj duobliĝis aŭ eĉ kvinobliĝis.read more
Published at 01:18PM ( 7 comments / 332 visits )
This post is public

October 31st, 2011

Portantoj de Kulturo?

Ofte en argumentado de kontraŭuloj de Esperanto revenas la argumentado ke la lingvo ne havas kulturon. Plej ofte la argumentanto tamen ne povas respondi se vi demandas al li "kio do estas kulturo? kion lingvo (aŭ movado) bezonas por havi kulturon?". Vi ja scias kiel rebati tian argumentadon, se.... entute havas sencon rebati! Argumentado kiun ni verŝajne ne sufiĉe ofte uzas estas ke en nia lingvo kaj literaturo abundas la proverboj kaj esprimoj!
read more
Published at 10:55AM ( 0 comments / 296 visits )
This post is public

October 28th, 2011

Romo estas kie la papo estas.

Simpla proverbo en Zamenhofa proverbaro! Plie la pola, franca kaj germana ekvivalentoj tute laulitere samon signifas.... sed..... kion signifas? Fakte mi ne trovis kontentigan respondon, ĝis nun. (Vidu ekzemple: http://books.google.be/books?id=oj5nx2a_p2YC&pg=PA133&lpg=PA133&dq=%22ubi+roma+ibi+papa%22&source=bl&ots=sĈzpXbeXj&sig=mEeiOk3KCbmdZ3ERSQC0vd54Gig&hl=nl#v=onepage&q=%22ubi%20roma%20ibi%20papa%22&f=false )

La rusa, originala, proverbo tekstas, en traduko: Kie ĥano, tie hordo. ..... Kiu verŝajne signifas: ĉirkaŭ aŭtoritato kolektiĝis sekvantoj.... Mi ne pensas ke la Romo-versio havas saman signifon. Zamenhof donas kiel titolon: ĉefo.

Se iu ie trovis bonan klarigon pri la nuna signifo (apud la historia) bv. sciigi al mi!!!! MI jam esploris dekojn da verkoj pri proverboj, kun klarigoj, ... eĉ unu kun kelkmilo da latinaj proverboj (La originalo de la proverbo ja estas: Ubi Roma, ibi Papa. kaj... eventuale... Ubi Papa, ibi Roma.). sed nenie trovis klarigon.... kvankam foje mi trovis la latinan tekston, sed sen plia klarigo.

Dankon pro helpemo!

Published at 12:56PM ( 8 comments / 426 visits )
This post is public

October 12nd, 2011

Mirindaj kaj mirigaj Saloj.

Nia PIV estas salplena! Nekredeble multe da saloj troviĝas en ĝi, precipe pro la abundo da ĥemiaĵoj enigitaj. La vorto "salo" enestas 412 fojojn, ekde la normala plej kutima tablosalo ĝis ekzemple borotartrato. Nu, por esti tute honesta (maloftaĵo!) mi devas konfesi ke en la 412 sidas ankaŭ "salono, saloneto, salomono... ktp", sed aliflanke estas multaj artikoloj kie la vorto aperas pli ol unu fojo.... do eble unu baskulos kun alia? Ajajajaj... mi ĵus kontrolis kaj konstatis ke la pura nura "salo" aperas nur en 77 PIV-aj artikoloj, kaj vi do povas kalkuli la gradon de mia fidindeco! …read more
Published at 12:10PM ( 4 comments / 477 visits )
This post is public

October 10th, 2011

Ĉu kvadrato?

Ankoraŭ estas en mia kapo, malgraŭ ĉio, diversaj mallongaj artikoletoj kiujn mi ŝatus transdoni kaj legigi al miaj kutimaj vizitantoj. Mi hontas ke mi iom longe estis ne-tro-aktiva .... sed mi scias ke vi komprenas tion kaj ke vi pardonas al mi. Dankon! Mi nun klopodos mallonge kaj ronde, cirkle, spirale iom babileti. Instigis min vizito al la blogo de amiko ĵeromo... kaj mi dankas lin.
read more
Published at 10:18AM ( 6 comments / 309 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 1518   next →   

( 315 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Petro Desmet'

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...