Karaj amikoj,

mi dankas al cxiuj vi, kiuj sendis al mi mesagxon per Iperniti kaj/aux aldonis min enter siajn amikojn, kaj per cxi tiu komuna sciigo kaj petas pardonon, ke mi ne reagis. Ne estas pro malintereso, sed pro vera drono en neforsxoveblaj taskoj, kaj miaj profesiaj, kaj tiuj, kiujn mi libervole transprenis ene de la Esperanto-movado. Pro tio mi fakte devis preskaux komplete cxesi miajn privatajn aktivecojn ne nur ene de la reto.

Nun mi volas almenaux sciigi vin, ke la 20-an de septembro ni sukcesos solene malfermi la novan Esperanto-muzeon en un u el la plaj belaj historiaj ejoj de la urbo Svitavy. Al cxiuj, kiuj deziras tion, mi sendos kiel aldonajxon invitilon en pdf, en kiu oni povas ekscii pli.

Mi havas petegon al cxiuj, kiuj volas helpi, ke la muzeo estu vere DAUxRA, pro kio ni devas konvinki la urbajn instrancojn, ke la muzeo vere helpos levi sciojn pri la urbo kaj intereson pri gxi. Tial ni cxiuj enintereigxantaj estos dankaj, se vi skribos ajnan reagon (gratulon, nuran esprimon de la konscio pri, bondeziron) por la muzeo, se eble samtempe al du retadresoj: esperanto@muzeum.svitavy.cz kaj muzeum@esperanto.cz. Antauxdankon por la helpo.

Amikajn salutojn al vi cxiuj sendas Petro