August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

August 2009 (2)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
March 2009 (1)
January 2009 (1)
November 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (1)

August 21, 2009

En Londono batis multajn homojn la polico

Polico batas senkulpajn manifestaciantojn
Polico batas senkulpajn manife…
La 1-an de april 2009 en Londono ekkunsidis en Londono la estroj de la dudek plej fortaj ekonomioj de la mondo. Samtempe kuniĝis multe de homoj por protesti pro la monda monkrizo, el kiu rezultas kreskantan senlaborecon, senhejmecon kaj malriĉecon. La grandparto manifestaciis tute laǔleĝe kaj pace: fakte la stratoj de la londona finacdistrikto similas buntan karnavalon.

La londona polico tuj vidas tiujn manifestaciantojn kiel krimulojn. Per bloki stratojn la polico enfermi milojn da homoj (ne nur manifestaciantojn sed ankaǔ turistoj kaj aliaj surstratuloj). Neniu rajtis en- aǔ eliri tiujn stratkoncentrejojn. Dum multaj horoj ĝisnokte devas homoj tie resti sen manĝaĵoj, sen trinkaĵoj kaj sen tualetoj.

Policohundoj por menaci manifestaciantojn
Policohundoj por menaci manife…
Alivorte miloj estis amasarestitaj. La randoj de la stratkoncentrejoj estas garditaj per bastonportantaj policanoj kaj per hundoj. Ofte per bastonatakoj la polico klopodis malgrandigi la stratkoncentrejojn, iam per senuniformaj bastonportantaj policanoj. Ofte la policanaro batis la manifestaciantojn per ŝildoj. Multaj estis vunditaj; ĵurnalistvendisto, kiu ne partoprenis en la manifestacio, estis mortigita fare de la polico.

(Iperfilmeto - Viro mordita de polichundo)

(Iperfilmeto – Senuniforma policano portante batonon)

La polickreita stratkoncentrejo estas ilo por puni kaj humiligi pacemajn kaj laǔleĝajn manifestaciulojn.

Batonta Policisto
Batonta Policisto
Do, kiam oni vidas konflikton, tio okazis, ne ĉar la manifestaciantojn volus preterpasi policpoziciojn, sed ĉar homoj volis eliri el la koncentrejoj aǔ ĉar la londona polico volis malgrandigi la stratkoncentrejojn.

(Iperfileto - Manifestacianto batita per policŝildo)

Dumnokte manifestaciantoj rajtis unuope eliri nur post fotiĝado fare de la polico.

Mi petas, ke vi aliĝu al la Ipergrupo Kampanjo Kontraŭ Polica Perforto

Published at 21:22 / 4 comments / 427 visits
This post is public

August 23, 2009

Nova informado pri polic-brutaleco en Londono

Policano bastonbatis viron (Londono 1:4:2009)
Policano bastonbatis viron (Lo…
Oni lernas pluajn detalojn pri la stratkoncentrejo enfermata la tutmondvarmiĝan manifestacion ĉe Bishops Gate en Londono 1-an de aprilo 2009. La brita tagĵurnalo, The Guardian (23:4:2009) , publikigas la informojn, post kiam la polic-notlibroj estis transdonitaj al brita juĝinstancoj.

De la oficialaj policaj notlibroj (skribitaj unu tago poste) oni eltrovas la jenajn faktojn:

Je 18:12 vespere polic-informanto inter la manifestaciantoj raportis, ke estis “karnavala etoso inter la partoprenantoj: neniuj problemoj.” Tamen je 18:17 polic-ĉefo, Michael Johnson, decidis enfermi la tutmondvarmiĝajn manifestaciantojn en stratkoncentrejon, per la fermado de stratoj, por ke neniu surstratulo povis en- aŭ elri. La ligotubero estis plene plistreĉita je 19:07.

Ĉiuj elirejoj estis nun blokitaj kaj linoj de policanoj per bastonoj kaj ŝildoj antaŭeniris kontraŭ la enfermita amaso.

Ĉi-sube estas memrakontoj de policanoj:

“Oni ordonis al ni malantaŭen puŝi la tutmondvarmiĝaj manifestaciantoj 20-30 meterojn preter du stratetoj...Mi utiligas mian rondŝildon por malantaŭen puŝi la amason, kiu estas profunda de 15 homoj..”

Mi batis homojn “per mia ŝildo ambaŭ la ebena supraĵo kaj la randoj. Mi ankaŭ manfrapas kaj pugnobatis multajn”

Alia sribis pri manifestaciano, kiu puŝis kontrau polic-ŝildo,

“Mi pugnobatis lia makzelon; li malantaŭen moviĝis."

Ke policanoj malferme skribas tiel enraprote, estas notinde.

Beth McGrath, londona studentino ĉeestante la tutmondvarmiĝan manifestacion, frue artikolis en la paĝoj de la The Guardian (2:4:2009) pri la polic-atako kontraŭ tiuj enfermitaj en la stratkoncentrejon.

Antaŭ la polic-atako:

“La etoso estas tre varma kaj positiva; lernejanto kaj oldaj protestantoj kunĝui lokon plenan de bunteco kaj muziko”

Fakte tio koincidas kun la raporto de la polic-informanto en la amaso. Nun Beth priskribas la polic-atakon:

“Mi regardis la policanaron antaŭen puŝi en la amason per brutaleco, ne nur terura sed tute nenecesa. Ĉiu protestanto levis la manojn kaj kune sidis surstrate. Dum ke la amaso surteriĝis, mi vidis junulon falirantan malantaŭen kaj sango fluanta el la kapo; alian junulon kun rompita nazo; junulino apud mi piedbatita en la ingueno.”

La manifestaciantoj estis enfermitaj en la stratkoncentrejon ĝis noktomezo, sen manĝaĵo, trinkaĵo, tualeto kaj pli grave sen sanhelpo.

Sajnas, ke la kreado de tiu stratkoncentrejo kaj la perforta polic-atako kontraŭ la enfermitaj manifestaciuloj estis nenecesa kaj nur el sadismo rezultis. Oni atendas la opiniojn de la britaj tribunaloj.

Published at 21:14 / 3 comments / 380 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...