July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

August 2009 (2)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
March 2009 (1)
January 2009 (1)
November 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (1)

July 5, 2009

Kiu Ian Tomlinson estis?

Ian Tomlinson mortigita
Ian Tomlinson mortigita
Kiu Ian Tomlinson estis? Li estis kvardeksepjara londona strat-ĵournalvendisto, iom trinkulo. La 1-an de aprilo, kiel aliaj tagoj, li vendis ĵurnalojn ĉe centra londona metrostacio. Tamen ĉi-tage estus alie.

Tiun tagon multe da manifestacantoj aperis en la centro de Londono por protesti kontraŭ la G20 kunsidoj kaj la kapitalisma krizo, la grandparto el ili agis pace kaj laŭleĝe. Tamen la polico decidis krei grandajn stratkoncentrejojn por ĉiuj – manifestacantoj, turistoj kaj aliaj malfortunuloj kiuj estis strat-arestitaj dum multaj horoj sen akvo, sen manĝaĵo kaj sen necesejoj.

Ian Tomlinson ne partoprenis en la manifestacaĵoj, sed estis malliberiĝata en la stratkoncentrejo.

Li mortis. La polico diris per novaĵinformilo, ke li kolapsis kaj tuj ili al li helpis, kvankam la protestantoj ĵetis botelojn kaj aliajn objektojn al la helpantaj policanoj.

Tamen la filmento farita de novo-jorka bankisto montris la veron. Tomlinson, le manoj enpoŝe, iris for de la loko, kie staris la policanaro. Senciele unu el ili antaŭenirs kaj batis lin per bastono surdorse kaj tuj poste puŝis lin surteren. Neniu policano helpis lin, nur manifestacanto donis helpon al li por restari. Tomlinson poste piediras kelkajn meterojn, kaj kolapsis.

Finfine la manifestacantoj povis konvinki la policon, ke la viro estis mortanta.

Published at 18:15 / 6 comments / 186 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...