|
| Justine |
Unu el la plej gravaj danĝeroj por Esperanto estas la falsa opinio inter multaj ordinaraj homoj, ke esperantistoj estas sektuloj.
Ŝlosila malhelpaĵo estas malbona emo, nome esperantigi personajn nomojn. Tion faras la religiaj sektoj per ‘renaskiĝo’ aǔ similaj sensensaĵoj - aǔ kiam oni konstruas homogenan etno-nacian identecon, kiel la hebreigi de nomoj en Izraelo.
Esperanto estas ilo taǔga por ajna interkomprena celo bona aǔ malbona. Ĝi ne estas religio aǔ alia moralsistemo. Estas vere, ke multe da esperantistoj estas politike maldekstra kaj progresema (kio plaĉas al mi) sed ni havas tiujn opiniojn ne pro Esperanto mem. Lingvo mem neniam povas krei moralsistemon.
Kiam komercisto vendas varon, gravas por li montri tion, kion ĝi povas fari, ne kion li volus farite per la varo. Ni kontraste eldonus Esperanton senpage, sed kiel ilon, ne normsistemon religian aǔ alian.
Send a message
Search for members

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
ne: *la esperantigi de personaj nomoj*,
sed: *esperantigi personajn nomojn*
aux: *esperantigo de personaj nomoj*.
Multfoje esperantistoj (mem Zamenhof) instigadis aliajn esperantistojn parenteze
liveri la prononcon. TIon multaj pli akceptas, ol esperantigon de nomoj. Tion oni kutime iel principe ja ankau "promesas", versxajnigas. Tamen, ecx NPIV aperis sen ia ajn prononc-klarigo ecx de la iniciatintoj kaj kunlaborintoj la grandioza verko (kiel prononci Grosjean-Maupin, Gaston Waringhien, Michel Duc Goninaz.). Kiam oni vidas, ke vane oni esperas klarigojn, revenas la emo esperantigadi.
Cetere, la esperantigitajn nomojn oni povas trakti kiel v e r s i o j n de la sama nomo: esperantigita nomo ne nuligas la etnolingva(j)n nomo(j)n, kaj la sama persono ja rajtas uzi ambaux (aux: cxiujn ses) siajn nomversiojn. István estas ankaux Pista, Pisti, Pistike, Pityu, Pityuka, Istvánka, kial al tia serio ne estus aldonebla ankaux Stefano kaj Stecxjo? Se la aliajn oni same konservus?
Okcidentanoj havas avantagxojn. Kiam Pusxkin aperus en Esperanto cirillitere, eble oni
komencus protestadi.
Sed oni postulas de cxinoj lerni, ke Sxekspiro (Zamenhofa, ankau en NPIV)) aux Sxekspir estas Shakespeare.
Nu bone, ili lernadu! Ni lernadu!
Konas min relative multaj eksterlandaj esperantistoj, tamen preskaux en cxiu Esperanta katalogo mia nomo Bala'zs aperas kiel Balasz (ne kun *zs*, sed kun *sz*).. Mian familian nomon Wacha jxus mi legis en Esperanta teksto tradukita el la lingvo kroata kiel Wache (ne kun a, sed kun e) Aliflanke, nur malofte oni misskribas mian Esperantan nomversion Blazio kaj nur kelkfoje oni ne kredas, ke en Vaha ni vere prononcas "simplan" h....
En Esperanto-renkontigxoj oni kelkfoje vere suferas, cxaroni ne sukcesas auxdokompreni
personajn nomojn kun vokaloj de fremda lingvo. Esperanta nomversio estas ofte pli facile
kaptebla kaj lernebla. Denove: oni poste malrapide lernas ankau la etnan version, sed estas pli glata la interkonatigxo, se oni havas ankau formon facile direblan kaj memoreblan.
Mi cetere ne kontraustaras vian rekomendon. Mi nur volis montreti la alian flankon.
Amike
Blazio (alie: Bala'zs)
Andreo Peetermans replies:
Mi ŝatas ĉiam uzi la plej taŭgan formon de mia nomo.
František Horáček says:
mi opinias, ke Esperanto por mi estas ne nur lingvo, sed mia filozofia mondkoncepto, mi tute unuigxas kun la filozofio de nia kara L.L. Zamenhof...eble tial mi estas filozofo de cxiutaga vivo, kiu pasxas en la spuroj de Paul Brunton. Tute, laú mia opinio, ne gravas, kiel mi nomigxas, cxu František Horáček aú Francisko Montuleto...
Peter Bowing replies:
Interesas ankaǔ min la socia kaj morala idearo de Zamenhof. Tamen miaopinie unu ne dependas de la alia.
Tiu dikuto rememoras min pri la serĉo pri komercisto, kiu legis Marx-n kaj diris: ‘Certe Marx ĝustas. Vere, ke estas klaslukto. Kaj mi staras ĉe la flanko de la kapitalistaro.’
Amike,
Peter
Helena Tylipska says:
Ekz: David, Daniele, Darius- ili ĉiuj estos "Daĉjo"? Marta, Maria, Manuela_ Manjo?Tiuj ĉjo kaj njo ne belas. MI preferas mian "Helena" kaj Viajn "Peter", "Frantiŝek" kaj... mi devas konfesi ke "Blazio" sonas bone al mia orelo (jen mi kaptiĝis en mian propran reton!). Ŝerce aŭ ne ŝerce nomoj restu ĉe iliaj posedantoj ĉiam samaj, aŭ posedanto mem decidu ŝanĝi ĝin se al ŝli ne plaĉas tiu kiun havas.