Esperanta Eldon-Kooperativo en Varsovio 1935
Jan Wolski – Ĉu ĝi estas nur f…
Stranga estas ĉi tiu infana rakonto, miksaĵo de fantazio kaj politika prediko. Okazas la historio en malriĉa vilaĝo en intermilita Polio. La vilaĝaj gebuboj diversmaniere petolas. Gepatraj kolero ofte realigita per korppuno ne sukcesas la konduton plibonigi.
La tiema vilaĝa instruisto kredas, ke la deveno de infana petolado estas provo fare de la infanoj kopii la ĉiutagajn faraĵojn de gepatroj kaj aliaj plenkrekuloj. La kuracilo laŭ la sinjoro instruisto estas la estigo de infanaraj kooperativoj en la vilaĝo, por ke la infanaro povas produkti diversajn aĵojn interkonsistaj de lernejaj libroj kaj glitŝuoj. Entuziasmaj estas la infanoj; for estas la petolaĵoj; kaj la vilaĝaj gebuboj fariĝas ekzemplaraj civitanoj.
La pliparto de la libro konsistas el fikciaj imagaĵoj de la konstruado de kooperativoj trans Polio kaj poste la mondo. La optimismo de la junaroj ne realas, sed tamen la entuziasmo interesas la leganton. Oni ĉiam scias, ke la finrezulto estos bona por ĉiu.
En la lasta ĉapitro antaŭen moviĝas la rakonto dek jarojn. La instruisto, nun emeritiĝita, vizitas kooperativa kolonio intermonta. Ĉi tie hazarde renkontas li kun siaj eks-lernantoj, kiuj enkolenie loĝas kaj laboras kiel inter aliaj kurucistoj kaj kooperativaj instancoj. Oni vidas idilian, sed tre ordeman, komunon de ĝentilaj kaj entuziazma junuloj. Estas vizitanoj de kooperativoj en Danio, Italio kaj eĉ Alĝerio. En ĉi tiu, la posta, eldono de la libro estas dirita, ke la komunanoj parolas Esperanto dum internacia interparolado.
La lastaj paĝoj de la libro, kiuj estis re-eldonita nur kvar jaroj antaŭ la pola brulado dum la Dua Mondmilito, esprimas la detruota espero, ke tiu generacio de junuloj konstuus mondo sur baze de paca kaj kunhelpo. Tamen la libro ne estas Kominterna verko. Pola estas ĝi pro multe da molaj naciismaj citaĵoj. Virton, kunhelpon, memhelpon kaj kolektivismon propagandas la libro. Bela porteto de forgesita epoko estas ĝi.
Mi trovis la libron en la esperanta libroservo en Budapeŝto, kaj por ĝi mi pagis ĉirkaŭ kvindek eŭrocentojn. Flavaj estas la paĝoj pro tempo. Eble pli interesa ol la libro mem estas ĝia historio. En j. 1935 oni eldonis la libron, de kie ĝi estis kaj en kies manoj dum tiuj malfacilaj jaroj, kiuj disiĝas nun de tiam for.
Send a message
Search for members
Jacek says:
Ha! estas granda surprizo por mi, ke tiu libro trafis al libro-vendejon en Budapeszto! La historio de migrado de tiu-ĉi libreto devas esti tre interesa, ne malpli ol la libro mem.
Jacek edited this comment 6 months ago.
Roland Platteau says: