Peter Bowing Published on March 17, 2009
by Peter Bowing

Peter Bowing's blog

Browse posts
Britio utiligas torturon
Posted on July 9, 2009
12 comments (latest 4 months ago)
Kiu Ian Tomlinson estis?
Posted on July 5, 2009
6 comments (latest 4 months ago)
Filmeto - perforte arestitaj du leĝoobservadantinoj
Posted on June 23, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Elektroŝokpistolo uzita kontraǔ falinto en Nottingham, Britio
Posted on June 18, 2009
1 comment (latest 4 months ago)
Observadpolicistoj en Britio
6 comments (latest 8 months ago)
Fama Esperanto-Vortaro Renoviĝas
Posted on January 7, 2009
9 comments (latest 6 months ago)
Tri mitoj pri Esperanto
Posted on November 14, 2008
11 comments (latest 10 months ago)
Jan Wolski – Ĉu Ĝi Estas Nur Fabelo?
Posted on February 18, 2008
2 comments (latest 20 months ago)
Serĝo Elgo - Ŝia Lasta Poŝtkarto
Posted on January 22, 2008
1 comment (latest 21 months ago)

Member tags

Philip Duval

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 347 times

Observadpolicistoj en Britio

Tuesday March 17, 2009 at 04:30PM

brita observadopolicano
brita observadopolicano

Kiu estas tiu viro? Lian nomon personan oni ne scias. Tio ne gravas. Li estas brita policisto, kiu funcias kiel fotisto ĉe civitanaj pripolitikaj kunvenoj kaj manifestacioj.

Hodiaǔ en Briio ofte ne eblas kunveni sen fotiĝi fare de tiuspeca policisto, kiu membras la FIT (Forward Inteligence Team; e-lingve Antaǔa Informadogrupo). Ne nur kunvenanoj kaj protestantoj estas fotataj kaj refotadataj, sed ankaǔ ĵurnalistoj.

Okazas tio surstrate, kie observadopolicistoj kelkfooje postiras individuojn en kafejojn kaj al alilokoj. La brita polico nomas tia speca de kruda kaj entrudiĝa observado Overt Surveillance (e-kingve Evidento-observado).

Jes, tio estas aspekto de la nuna brita observado-ŝtato, en kiu ĉiuj – sed speciale politiko-aktivuloj - estas multfoje perkomputile registrataj. Egalgrave tia peza polica evidento-observado funcias kiel instrumento de ŝtatminacado de nekulpaj civitanoj, kiuj volas laǔleĝe partopreni en politikaktivado en sia lando.

6 Comments / add your comment?

KaGu:-} says:
Mi demandas min:
1. Ĉu vi asertas, ke la fotanta policisto postiras homoj en kafejojn sen ia kialo? :-)

2. Kio estas la celo de via raporto?

Kritiki la labormetodojn de la policistoj aŭ defendi la maskitajn partoprenatojn en la demonstracioj, kiuj, laŭ pluraj filmoj kiujn mi spektis, piedbatas aliajn homojn aŭ ĵetas ŝtonojn sur la policistoj? :-)

3. Ĉu vi mem estas jurnalisto?

Vi uzas dueĝan glavon en via artikolo :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Kara KaGu!

Mi ne disputas, ke la policio devas agi kontraǔ tiuj, kiuj faras kontraǔleĝajn farojn.

Se vi kaj mi, kiel du civitanoj, laǔleĝe manifestacias enstrate kontraǔ ekzemple la malfermo de malsanulejoj, ni ne akceptus, ke la policio daǔre fotadas nin, korpserĉas nin senkiale, postiras nin al kafejo....

Tio ĉi estas ŝtatminaco kontraǔ la libereco de civitanoj. Vi ne akceptus tion en Svedio, mi ne akceptos tion en Britio.

Por la situacio por ĵurnalistoj:

www.ipernity.com/doc/30119/4314894
Posted 8 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
British Parliamentary committee condemns police tactics

Police are too heavy-handed in dealing with protests, harassing and intimidating people, a leading parliamentary committee has said. The Joint Select Committee on Human Rights also criticised the misuse of legislation used against demonstrators. It says peaceful protesters have had personal property seized and have been intimidated by police. It wants tighter restrictions to prevent the use of anti-terrorism laws.

It also found the use of officers in riot gear to police protests could "unnecessarily raise the temperature" of crowds, making conflict more likely, and said police should not be using Taser stun guns at peaceful protests. At one point 1,500 officers, including riot police, were dealing with only 1,000 protesters, organisers said.

Committee chairman Andrew Dismore said: "The right to protest is a fundamental democratic right and one that the state and police have a duty to protect and facilitate. The presumption is in favour of protest without state interference. We believe there are changes to the law and practice that are needed to make that presumption a reality."

The report has also accused police of heavy-handedness against journalists. It said the National Union of Journalists had claimed police indulged in "intrusive" filming, denying them access to protests, refusing to recognise press cards and even assaulting them. It said it was "unacceptable that individual journalists are left with no option but to take court action against officers who unlawfully interfere with their work".
Posted 8 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
Tio, kion oni diskutas en la angla lingva artikolo ŝajnas esti polica taktiko. Simila diskuto okazis kaj okazas en Svedio. Laŭ miaj personaj spertoj unuopaj policistoj plej ofte agas laŭ la ordonoj de iliaj estroj t.e. laŭ la ordonoj de la polica aŭtoritato.

Ankaŭ mi volas esprimi mian opinion pri aferoj, kiuj ne estas justaj aŭ eraraj en la societo. Bedaŭrinde mi nuntempe ne kuraĝas diri ion publike al iu ajn persono je la risko, ke oni portas pistolojn, tranĉilojn aŭ aliaj armilojn.

Policistoj estas dungitaj por protekti la civitanojn. Tamen, se civitano ne akceptas, kiam policisto ordone petas iun forlasi lokon, kie oni atendas maltrankvilaĵon, oni konscie submetas sin je la risko, ke la polico agas por malhelpi tiun civitanon. En plej multaj landoj oni opinias, ke malobeo de policista ordono estas krimo. Demando estas, kiom da fojoj vi opinias, ke la policisto devas ripeti sian ordonon antaŭ ol li agu laŭ sia leĝa kapablo.

Kelkfoje mi ekhavas impreson, ke tiuj, kiuj kritikas la policon aŭ la policistojn preferas socion kie ne ekzistas policoj.

Por ke vi ne ne kredu, ke mi opinias, ke ĉiu policisto estas sen eraroj mi devas aldoni: Bedaŭrinde ekzistas policistoj, kiuj fakte agas krime, kaj tiuj policistoj meritas punon kiel iu ajn civitano.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
La slosila elemento, kiu ligu ambaǔ la polico kaj politikaguloj estas la leĝaro. Manifestaciuloj rajtas pace protesti surstrate kaj la policanaro estas dungata por kontroli tiel, ke ĉiu (ankaǔ la polico mem) laǔlege agas.

Oni vidis du malbonajn aferojn en Britio:

unue la misuzado de kontraǔterorismaj leĝoj kontraǔ ĉiuspeca politikagado (ekz. la verda movado).

due la polico, ne neǔtrale kontrole politikagadon, de kontraǔe turmente ĉiumaniere tiujn, kiuj volas laǔlege manifestacii.

Finfine brita parlamenta komitato komprenis kaj reportis pri la situacio(n).
Posted 8 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
La vera problemo estas, ke la politikistoj akceptis malbone formulitan leĝon pri kiel la polico, agu je sia batalo kontraŭ la teroristoj, kiuj kelkfoje opinias sin esti liberigbatalantoj, t.e. la teroristoj opinias, ke temas pri milito.

Plej ofte tiuj teroristoj aperas maskitaj per "rabomaskoj". Persono, kiu portas tian maskon, riskas esti suspektata je krimaj intencoj, ĉu ne? Tiaj "rabomaskoj" ja estas facile kaŝitaj en la poŝo kaj surmetebla je iu ajn momento dum la manifestacio. Eble ne estas surprize, ke la polico ordonas al certaj policistoj filme dokumenti la partoprenantojn en la manifestacio.

Mi observis, en kelkaj tiel nomataj "pacaj manifestacioj, homojn, kiuj portas tiajn maskojn. Mi ĉiam demandas min, kial oni devas porti tiajn maskojn, se ilia celo estas "pace" protesti kontraŭ iu aŭ io.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...