Peter Bowing Published on January 7, 2009
by Peter Bowing

Peter Bowing's blog

Browse posts
Britio utiligas torturon
Posted on July 9, 2009
12 comments (latest 4 months ago)
Kiu Ian Tomlinson estis?
Posted on July 5, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Filmeto - perforte arestitaj du leĝoobservadantinoj
Posted on June 23, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Elektroŝokpistolo uzita kontraǔ falinto en Nottingham, Britio
Posted on June 18, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Observadpolicistoj en Britio
Posted on March 17, 2009
6 comments (latest 8 months ago)
Fama Esperanto-Vortaro Renoviĝas
9 comments (latest 7 months ago)
Tri mitoj pri Esperanto
Posted on November 14, 2008
11 comments (latest 10 months ago)
Jan Wolski – Ĉu Ĝi Estas Nur Fabelo?
Posted on February 18, 2008
2 comments (latest 21 months ago)
Serĝo Elgo - Ŝia Lasta Poŝtkarto
Posted on January 22, 2008
1 comment (latest 21 months ago)

Member tags

Bertilo Wennergren
Geoffrey King
Kevin Bourne
Bernardo
John Wells

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 544 times

Fama Esperanto-Vortaro Renoviĝas

Wednesday January 7, 2009 at 11:23AM


Esperanto Dictionary
Esperanto Dictionary
Ĉiu lernanto de Esperanto, kiu posedas la anglan, renkontas la bonegan dulingvan vortaron verkitan de Profesaro John Wells. Mi aĉetis tiun libron antaǔ malmultaj jaroj en Londono kaj nun flaviĝis la paĝaro pro peza uzado.

Ekzistas tamen granda problemo pri tiu ĉi vortaro, nome ke ĝi aperis en 1968 kaj dum kvardek jaroj neniam ĝi renoviĝis. Sed lastatempe Profesoro Wells akiris la rajton por renovigi la libron kaj oni atendas la resultojn.

Dumtempe oni povas legi la progreson de la laboro en ĉi-suba blogo de Professoro Wells.

Vortoro-Blogo de John Wells

Kelkaj astertas, ke tiu vortoro nesufiĉas por lernantoj, ĉar mankas multe da leksikaj informoj pri vortoj. Ili diris, ke la libro nur estas dulingva listo. Tamen Wells verkis koncizan dulingvan vortaro, kiu oni povas teni en la mano. Multampleksa vortaro estas alia afero kaj ne estus la laboro de unu homo.



9 Comments / add your comment?

Przemysław Wierzbowski says:
Ĝoju ke vi havas tiom eminentan vortariston kiel profesoro Wells; mi daŭre atendas bonan, ampleksan, polan-esperantan vortaron kun sufiĉe moderna vortprovizo. La lasta vere preskaŭ-perfekta vortaro pola laŭ mi estas tiu de Antoni Grabowski (do preskaŭ centjara!) - ĝi enhavas grandan vortprovizon kiu rilatas al pola realo. Ĉiuj postaj provoj krei vortlibron estis nur duonsukcesaj, escepto eble estas 20-jara vortaro de Pola Scienca Eldonejo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Mi kompreneble scias nenion pri esperant-pollingvaj vortaroj. Se la situacio estas tiom malbona, kiel vi ĝin priskribas, tiam estas eblo por vi ekverki novan dulingvan pol-esperantan vortaro ĉu ne?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Bernardo says:
Saluton Peter, dankon pro via informo pri la reviziado de la Wells-vortaro de 1969 (ne 1968). Ĉiu vortara projekto ja estas tre salutinda. Pro la fakta disvastiĝeco de la angla, vortaroj angla-Esperanto kaj Esperanto-angla estas uzataj ankaŭ de multaj homoj, kiuj ne denaske parolas la anglan, sed iom lernis ĝin. Pro tio anglaj Esperanto-vortaroj (eble bedaŭrinde, sed tiel estas nia nuntempa realo) estas pli gravaj ol samspecaj vortaroj surbaze de - ekzemple - la sveda, pola, itala aŭ germana. Bedaŭrinde anglaj Esperanto-vortaroj nuntempe forte postrestas tiujn de aliaj lingvoj (ekzemple de germana, ĉina, itala, hispana, hungara, nederlanda laŭdire ankaŭ japana ktp.).

La Wells-vortaro neniam (eĉ ne en 1969) estis "bonega", oni jam povas dubi, ĉu en faka senco ĝi entute estas "vortaro" aŭ pli vere nura "vorto-listo" kun tiuspecaj enskriboj (parto eo-en):

nabab/o nabob
nacel/o (aero) nacelle
naci/o nation
nadir/o nadir, low point

Ĉu Wells helpas al vi kompreni la vorton "nababo", kiun vi trovis en iu esperanta teksto? Neniel! Komparu kun Krause eo-de (1999):

nabab/o 1. Nabob m: a) Statthalter im Reich des Großmoguls b) Titel mohammedanischer indischer Fürsten. 2. übertragen steinreicher [und im Luxus lebender] Mann m, Krösus m; esti riĉa kiel ~o steinreich sein

Krause estas vortaro. Wells estas nur vortolisto kaj laŭ la nunaj planoj restos tia: "Tio signifas, ke la entenata vortprovizo estas relative granda (ĉ. 10 mil E-radikoj, 20 mil anglaj vortoj [!? eĉ ne mezgranda! BP]), sed ke la tradukekvivalentoj estas mimumumaj, laŭeble eĉ unuvortaj. ..." (el la Wells-blogo, 2008-12-28 "koncizeco").

Por diri la veron: Se ne temus pri la angla kaj la prezidanto de la Akademio oni apenaŭ eĉ nur devus mencii ĝin. Nu, "preskaŭ nenio" jam estas pli bona ol "nenio". Eĉ post aldono de "6-8%" la Wells-vortaro (kaj la Esperanto-leksikografio de la angla entute) postrestos ĉ. 15 ĝis 20 jaroj. Domaĝe ....
Posted 10 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Saluton Bernhard!

Mi ne dubas tion, kion vi skribis. Tamen oni povus ankaǔ diri:

La Wells-a vortaro estas la laboro farita de unu homo. Ke tiu junhomo (en 1960-oj) preskaǔ sola verkis la vortaro, ne estas nenion.

Por la lernanto la vortaro sufiĉas. Malmulte da lernantoj akiras Esperanton per la oficiala eduksistemo. Mi ekzemple studas Esperanton – ĉefe per legado – enlite. Helpas al mi, ke la libro nepezas. Jes, mi scias, ke ĝi mankas multajn leksikajn informojn pri la vortoj – kaj multe da kunmetvortoj ankaǔ mankas. Tamen 95% mi trovas nekonitajn vortojn.

Mi esperas, ke la nova ne pezas unu kilogramon.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Bernardo says:
Nu Peter, mi certe ne volas kvereli kun vi, "ĉar pri gustoj oni disputi ne devas" (frazeologio tute mankas en la Wells-listoj - fakto apenaŭ pardonebla!). Mi nur volis iom averti aliajn, ke ili ne senkritike sekvu vian tre (laŭ mi multe tro) pozitivan impreson pri ĝi. Se iel eble anglalingvanoj havigu al si por eo-en la vortaron de Butler (1967) (por en-eo, nu ja, kion fari, Benson), precipe se ili estas lernantoj, ĉar por saĝe uzi Wells oni devas jam bone koni Esperanton. Ĉe Butler ili ne trovos multajn modernajn nociojn, sed la bazajn kaj plej oftajn fidinde.

Ĉe Wells 1969: manki - be lacking, deficiet, fail; be absent

Ĉe Butler 1967: * manki (nt [!]) be lacking, missing, wanting. ~as butono / helpanto / mono, mankas al li kuraĝo [angla trad.], ~as al mi tempo [angla traduko], ne multe ~is, ke li falu [angla trad.].

Se vi estus kontrolinta ĉe Butler vi tuj scius, ke "manki" estas (nt) = netransitiva verbo, kaj ke do estas erare skribi "ke ĝi mankas multajn ... informojn" (paŭso de la angla "it's lacking many information", en Esperanto ĝuste "ke en ĝi mankas multaj ... informoj" ). Wells ankaŭ alludas la netransitivecon, sed nur per "*be* lacking". Tio estas ĝusta, sed simple tro neklara kaj ne sufiĉa.

La Wells-listoj estas tre danĝeraj por lernantoj - kaj bedaŭrinde li ne intencas ŝanĝi tion. La koncepta miso de la Wells-listoj ne estas forigebla per jen aldoneto, jen forstreketo. Eĉ estus pli helpa ĝisdatigi kaj aktualigi la Butler-vortaron el la epoko de Plena Vortaro.

Amike Bernhard
Posted 10 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Saluton Bernard!

Mi dankas vin pro via helpo pri la verbo ‘manki’ Certe la angla influas min: ‘to lack lexical information.’ Tamen mi skribis mian respondo al vi sen ia vortaro, ĉar mi skribis ĉe mia laborejo.

Pri Esperanto mi estas komencanto, ne spertulo. Mi tute memlernis la lingvon ĝis nun helpe de du libroj: Teach Yourself Esperanto (de 1987?) kaj la Wells-a vortaro. Alie mi nur legas librojn esperantlingvajn.

Ĉu vi diskutis tiun aferon kun Profesoro Wells mem?

Amike,

Peter.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Tereza Kapista says:
Peter, se vi naskiĝis en Budapesto, certe konas la hungaran. Kial vi ne uzas la hungaran vortaron? Provu tiel kompari. Tereza Kapista
Posted 10 months ago. ( permalink )
Bernardo says:
Intertempe Harri afiŝis foton de la unua eldono. Bildon de la Benson-vortaro vi trovas tie ĉi.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Bernardo says:
Intertempe vi povas legi pli detale pri la Wells-listoj tie ĉi.
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...