About this blog

En mia blogo mi komentas pri sociaj, Esperantaj kaj personaj aferoj.

  • 12 posts
  • 12 758 visits
August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

August 23, 2009

Nova informado pri polic-brutaleco en Londono

Policano bastonbatis viron (Londono 1:4:2009)
Policano bastonbatis viron (Lo…
Oni lernas pluajn detalojn pri la stratkoncentrejo enfermata la tutmondvarmiĝan manifestacion ĉe Bishops Gate en Londono 1-an de aprilo 2009. La brita tagĵurnalo, The Guardian (23:4:2009) , publikigas la informojn, post kiam la polic-notlibroj estis transdonitaj al brita juĝinstancoj.

De la oficialaj policaj notlibroj (skribitaj unu tago poste) oni eltrovas la jenajn faktojn:

Je 18:12 vespere polic-informanto inter la manifestaciantoj raportis, ke estis “karnavala etoso inter la partoprenantoj: neniuj problemoj.” Tamen je 18:17 polic-ĉefo, Michael Johnson, decidis enfermi la tutmondvarmiĝajn manifestaciantojn en stratkoncentrejon, per la fermado de stratoj, por ke neniu surstratulo povis en- aŭ elri. La ligotubero estis plene plistreĉita je 19:07.

Ĉiuj elirejoj estis nun blokitaj kaj linoj de policanoj per bastonoj kaj ŝildoj antaŭeniris kontraŭ la enfermita amaso.

Ĉi-sube estas memrakontoj de policanoj:

“Oni ordonis al ni malantaŭen puŝi la tutmondvarmiĝaj manifestaciantoj 20-30 meterojn preter du stratetoj...Mi utiligas mian rondŝildon por malantaŭen puŝi la amason, kiu estas profunda de 15 homoj..”

Mi batis homojn “per mia ŝildo ambaŭ la ebena supraĵo kaj la randoj. Mi ankaŭ manfrapas kaj pugnobatis multajn”

Alia sribis pri manifestaciano, kiu puŝis kontrau polic-ŝildo,

“Mi pugnobatis lia makzelon; li malantaŭen moviĝis."

Ke policanoj malferme skribas tiel enraprote, estas notinde.

Beth McGrath, londona studentino ĉeestante la tutmondvarmiĝan manifestacion, frue artikolis en la paĝoj de la The Guardian (2:4:2009) pri la polic-atako kontraŭ tiuj enfermitaj en la stratkoncentrejon.

Antaŭ la polic-atako:

“La etoso estas tre varma kaj positiva; lernejanto kaj oldaj protestantoj kunĝui lokon plenan de bunteco kaj muziko”

Fakte tio koincidas kun la raporto de la polic-informanto en la amaso. Nun Beth priskribas la polic-atakon:

“Mi regardis la policanaron antaŭen puŝi en la amason per brutaleco, ne nur terura sed tute nenecesa. Ĉiu protestanto levis la manojn kaj kune sidis surstrate. Dum ke la amaso surteriĝis, mi vidis junulon falirantan malantaŭen kaj sango fluanta el la kapo; alian junulon kun rompita nazo; junulino apud mi piedbatita en la ingueno.”

La manifestaciantoj estis enfermitaj en la stratkoncentrejon ĝis noktomezo, sen manĝaĵo, trinkaĵo, tualeto kaj pli grave sen sanhelpo.

Sajnas, ke la kreado de tiu stratkoncentrejo kaj la perforta polic-atako kontraŭ la enfermitaj manifestaciuloj estis nenecesa kaj nur el sadismo rezultis. Oni atendas la opiniojn de la britaj tribunaloj.

Published at 21:14 ( 3 comments / 314 visits )
This post is public

August 21, 2009

En Londono batis multajn homojn la polico

Polico batas senkulpajn manifestaciantojn
Polico batas senkulpajn manife…
La 1-an de april 2009 en Londono ekkunsidis en Londono la estroj de la dudek plej fortaj ekonomioj de la mondo. Samtempe kuniĝis multe de homoj por protesti pro la monda monkrizo, el kiu rezultas kreskantan senlaborecon, senhejmecon kaj malriĉecon. La grandparto manifestaciis tute laǔleĝe kaj pace: fakte la stratoj de la londona finacdistrikto similas buntan karnavalon.

La londona polico tuj vidas tiujn manifestaciantojn kiel krimulojn. Per bloki stratojn la polico enfermi milojn da homoj (ne nur manifestaciantojn sed ankaǔ turistoj kaj aliaj surstratuloj). Neniu rajtis en- aǔ eliri tiujn stratkoncentrejojn. Dum multaj horoj ĝisnokte devas homoj tie resti sen manĝaĵoj, sen trinkaĵoj kaj sen tualetoj.

Policohundoj por menaci manifestaciantojn
Policohundoj por menaci manife…
Alivorte miloj estis amasarestitaj. La randoj de la stratkoncentrejoj estas garditaj per bastonportantaj policanoj kaj per hundoj. Ofte per bastonatakoj la polico klopodis malgrandigi la stratkoncentrejojn, iam per senuniformaj bastonportantaj policanoj. Ofte la policanaro batis la manifestaciantojn per ŝildoj. Multaj estis vunditaj; ĵurnalistvendisto, kiu ne partoprenis en la manifestacio, estis mortigita fare de la polico.

(Iperfilmeto - Viro mordita de polichundo)

(Iperfilmeto – Senuniforma policano portante batonon)

La polickreita stratkoncentrejo estas ilo por puni kaj humiligi pacemajn kaj laǔleĝajn manifestaciulojn.

Batonta Policisto
Batonta Policisto
Do, kiam oni vidas konflikton, tio okazis, ne ĉar la manifestaciantojn volus preterpasi policpoziciojn, sed ĉar homoj volis eliri el la koncentrejoj aǔ ĉar la londona polico volis malgrandigi la stratkoncentrejojn.

(Iperfileto - Manifestacianto batita per policŝildo)

Dumnokte manifestaciantoj rajtis unuope eliri nur post fotiĝado fare de la polico.

Mi petas, ke vi aliĝu al la Ipergrupo Kampanjo Kontraŭ Polica Perforto

Published at 21:22 ( 4 comments / 399 visits )
This post is public

July 26, 2009

La absurda logiko de EDE en Hungario

EDE emblemo
EDE emblemo
Ŝajnas pri artikolo de Thierry Salomon (por EDE aktivulo en Hungario), ke daŭras la ludoj por kreii hungaran sekcion de EDE por la 2014a eŭrop-baloto.

Interesas min la politiko de tiu stranga partieto.

Pri membreco, Thierry skribas, “oni povas alighi al la hungara sekcio de EDE ech se oni jam membras au apogas alian partion.” Jes sed oni miras, ĉu la granadaj partioj tiel opinias; ĉu jen ili permesas al siaj membroj labori por alia partio dum baloto.

Sed eble por memborj EDE serĉas politkajn virgulojn. Thierry skribas, “ni devas nepre trovi pli da aktivuloj (chefe junaj kaj hungaraj). Do EDE organizas varbadon per stratpropagandado por “kolekti nomojn kaj (ret)adresojn de interesighantoj.” Mi dubas, ĉu multaj rekrutoj troviĝas, sed estas absurdaĵo, ke tiuj novaj rekrutoj kampanj-luktu, ke instanacoj de Eŭ laboru en Esperanto, kvankam ili mem apenaŭ scias la lingvon.

Tamen la ega afero estas sendube la politikceloj de EDE.

Thierry Salomon
Thierry Salomon
Thierry skribas, “la hungara EDE estas neutrala rilate al la politika situacio en Hungario.” Ĉi tio seriozas? Se voĉdonoj demandus pri atakoj kontraŭ ciganoj en Hungario, pri senlaboreco, pri la euromembiĝado, tiam EDE respondu, “Ni havas neniun opinion; por ni nur gravas, ke instancoj de Eŭ laboras esperantlinve kaj infanoj lernas Esperanton en la lernejoj.” Kial eĉ sana esperantisto voĉdonu tiaspecajn partion?

Ankaŭ kion farus la EDE memborj de la eŭropa parlamento?

La 'politiko' de tiu partieto estas tiel naive stulta, ke ĝi embrasu la esperantaron.

Published at 20:46 ( 25 comments / 426 visits )
This post is public

July 9, 2009

Britio utiligas torturon

Torturo
Torturo
De post la eventoj de 11a de septembro 2001 observadas la brita sekreta polico (MI5 kaj MI6) la islaman loĝantaron en Britio. Multaj islamanoj en Britio devenas de Pakistano. Tiuj homoj, portente britajn pasportojn kiel britaj civitanoj, ofte veturas tien por viziti parencojn. Eta minoritato de veturantoj de Britio al Pakistano veturas por lerni teroristajn metodojn.

Kio okazas? Se la brita polico suspektas, ke iu eblas teroristo aŭ scias ion pri terorismo, tiam ili kolektas demandojn por tiun kaj atendas ĝis la viktimo alvenas al Pakistano. Tiam la britaj polico petas, ke la pakistana polico arestu la suspektanton. La viktimo estas malliberigata en privata domo por torturo.

Ungoj estas eltiritaj. Elektroŝokoj. La korpo estas pendigita. Ili havas vipojn kaj elektroborilojn. (ŝajnas, ke elektroborilo en la pugon estas efektiva)

Tamen, ĉar la britaj oficiale kontraŭas torturon, la britaj policanoj ne povas esti en la tortur-ĉambro; ili sidas en najbara ĉambro. Kiam la arestanto parolas, li estas portanta al la britaj; se la respondo ne estas sufiĉe bone, li reiras al la tortur-ĉambro. Ofte senkulpuloj false kredas, ke la britaj policanoj venis al la domo por helpi al ili.

Multaj el tiuj, kiuj estas tiel arestitaj en Pakistan estas tute malkulpaj pri tia krimo.

Ĉiam la brita ambasadejo en Pakistano diras al parencoj en Britio, ke ili scias nenion pri la malaperulo.

Kio permisas tion en Britio? Certe la polico kaj la sekreta polico (MI5 kaj MI6). Sed Tony Blair aprobis la kondutmanieron de la Brita seketpolico

Torturo estas ĉiam krimo, sed speciale la torturo de senkulpuloj.

Published at 22:58 ( 12 comments / 213 visits )
This post is public

July 5, 2009

Kiu Ian Tomlinson estis?

Ian Tomlinson mortigita
Ian Tomlinson mortigita
Kiu Ian Tomlinson estis? Li estis kvardeksepjara londona strat-ĵournalvendisto, iom trinkulo. La 1-an de aprilo, kiel aliaj tagoj, li vendis ĵurnalojn ĉe centra londona metrostacio. Tamen ĉi-tage estus alie.

Tiun tagon multe da manifestacantoj aperis en la centro de Londono por protesti kontraŭ la G20 kunsidoj kaj la kapitalisma krizo, la grandparto el ili agis pace kaj laŭleĝe. Tamen la polico decidis krei grandajn stratkoncentrejojn por ĉiuj – manifestacantoj, turistoj kaj aliaj malfortunuloj kiuj estis strat-arestitaj dum multaj horoj sen akvo, sen manĝaĵo kaj sen necesejoj.

Ian Tomlinson ne partoprenis en la manifestacaĵoj, sed estis malliberiĝata en la stratkoncentrejo.

Li mortis. La polico diris per novaĵinformilo, ke li kolapsis kaj tuj ili al li helpis, kvankam la protestantoj ĵetis botelojn kaj aliajn objektojn al la helpantaj policanoj.

Tamen la filmento farita de novo-jorka bankisto montris la veron. Tomlinson, le manoj enpoŝe, iris for de la loko, kie staris la policanaro. Senciele unu el ili antaŭenirs kaj batis lin per bastono surdorse kaj tuj poste puŝis lin surteren. Neniu policano helpis lin, nur manifestacanto donis helpon al li por restari. Tomlinson poste piediras kelkajn meterojn, kaj kolapsis.

Finfine la manifestacantoj povis konvinki la policon, ke la viro estis mortanta.

Published at 18:15 ( 6 comments / 176 visits )
This post is public

June 23, 2009

Filmeto - perforte arestitaj du leĝoobservadantinoj

leĝoobservantino perforte arestita
leĝoobservantino perforte ares…
En Britio hodiaǔ bedaǔrinde nun estas malfacila organizi publikan kunvenon aǔ manifestacion sen minaca timigo de la polico. Partoprenantoj estas fotitaj kaj serĉitaj multfoje. Sufokaj kontraǔ-terorismaj leĝojn tion permisas.

Kelkfoje policanoj sen portante siaj servnombroj batas politik-agistojn sencele – kaj partoprenoj estas arestitaj por falsaj kialoj. Do hodiaǔ leĝoobservadantoj (ordinaraj homoj kiuj ne partoprenas en la kunveno aǔ manifestacio) ĉeestas nur por foti la farojn de la policanoj)

En la filmeto du el ili estas perforte arestitaj.

Vidu la filmeton ĉe Ipernity (en la angla)

Vidu la tutan fileto ĉe The Guardian (en la angla)

Published at 11:47 ( 3 comments / 197 visits )
This post is public

June 18, 2009

Elektroŝokpistolo uzita kontraǔ falinto en Nottingham, Britio

Elektroŝokpistolo uzita kontraǔ falinto
Elektroŝokpistolo uzita kontra…
Junio 2009. Nottingham-a urbcentro en Anglio. Arestito jam kuŝas surtere. Duforje policano utiligas elektropistolon krontraŭ lin; agonias la viro. Tiam alia polciano multforje pugnobatis lian korpon.

Tion oni scias, ĉar taksiisto enaŭte sekrete filmas la okazaĵon.

Vere, ke la elektroŝikpistolo havas en policaj manoj ĝustan uzadon, kiel alternativon je pafilon. Tamen tiaspeca pistolo estas pli ofte uzata kiel instrumento de torturo kontraŭ tiuj, kiujn la polico jam kaptis. Elektoŝokpistolo suferigas ekstreman doloran, sed surkorpe forlasas neniujn signojn.

Hodiaŭ bedaŭrinde oni vidas, ke la brita polico ofte uzas dum arestoj nebezonan perfortan. Antaŭ aŭ post la manketo, la arestitoj estas ĵetataj surteren, multfoje pugnofrapataj kaj nun elektroŝokataj per elektroŝokpistolo.

Oni povas plue vidi tiom, kiom la brita polico nun malrespektemas la ordinarajn surstratajn civitanojn. Vidu, ekzemple, en la filmento la perfortan puŝon fare de la policano kontraŭ iu bartulo, kiu interesiĝis sin en la bonfarto de la arestito.

Kial okazas polic-perforto? Kompreneble la polico mem ne senkulpas, sed la problem-radiko troviĝas ĉe la londona registaro, kiu nenion faras kontraŭ la ĉiutaga kreskado de polic-perforto.

Vidu la filmeton ĉe You Tube

Published at 14:11 ( 1 comment / 100 visits )
This post is public

March 17, 2009

Observadpolicistoj en Britio

brita observadopolicano
brita observadopolicano

Kiu estas tiu viro? Lian nomon personan oni ne scias. Tio ne gravas. Li estas brita policisto, kiu funcias kiel fotisto ĉe civitanaj pripolitikaj kunvenoj kaj manifestacioj.

Hodiaǔ en Briio ofte ne eblas kunveni sen fotiĝi fare de tiuspeca policisto, kiu membras la FIT (Forward Inteligence Team; e-lingve Antaǔa Informadogrupo). Ne nur kunvenanoj kaj protestantoj estas fotataj kaj refotadataj, sed ankaǔ ĵurnalistoj.

Okazas tio surstrate, kie observadopolicistoj kelkfooje postiras individuojn en kafejojn kaj al alilokoj. La brita polico nomas tia speca de kruda kaj entrudiĝa observado Overt Surveillance (e-kingve Evidento-observado).

Jes, tio estas aspekto de la nuna brita observado-ŝtato, en kiu ĉiuj – sed speciale politiko-aktivuloj - estas multfoje perkomputile registrataj. Egalgrave tia peza polica evidento-observado funcias kiel instrumento de ŝtatminacado de nekulpaj civitanoj, kiuj volas laǔleĝe partopreni en politikaktivado en sia lando.

Published at 16:30 ( 6 comments / 342 visits )
This post is public

January 7, 2009

Fama Esperanto-Vortaro Renoviĝas



Esperanto Dictionary
Esperanto Dictionary
Ĉiu lernanto de Esperanto, kiu posedas la anglan, renkontas la bonegan dulingvan vortaron verkitan de Profesaro John Wells. Mi aĉetis tiun libron antaǔ malmultaj jaroj en Londono kaj nun flaviĝis la paĝaro pro peza uzado.

Ekzistas tamen granda problemo pri tiu ĉi vortaro, nome ke ĝi aperis en 1968 kaj dum kvardek jaroj neniam ĝi renoviĝis. Sed lastatempe Profesoro Wells akiris la rajton por renovigi la libron kaj oni atendas la resultojn.

Dumtempe oni povas legi la progreson de la laboro en ĉi-suba blogo de Professoro Wells.

Vortoro-Blogo de John Wells

Kelkaj astertas, ke tiu vortoro nesufiĉas por lernantoj, ĉar mankas multe da leksikaj informoj pri vortoj. Ili diris, ke la libro nur estas dulingva listo. Tamen Wells verkis koncizan dulingvan vortaro, kiu oni povas teni en la mano. Multampleksa vortaro estas alia afero kaj ne estus la laboro de unu homo.



Published at 11:23 ( 9 comments / 535 visits )
This post is public

November 14, 2008

Tri mitoj pri Esperanto

Mi volus konsideri tri mitojn bedaǔrinde daǔre propaganditaj fare de esperantistoj. Esperanton mi ne perfidas per aserti, ke veroj subpresitaj inter amikoj estas la preta armilo de malamikoj.

Ke Esperanto estas facila lerni. Ne veras tio. Certe Esperanto estas pli facila lerni ol iu ajn natura lingvo – eble eĉ multe pli facile. Tamen tio ne signifas, ke oni povas ĝin lerni sen multe da tempo kaj sen multe da laboro. Iu ajn lingvo estas kompleksa afero; ke la PMEG (la retlibro pri esperanta gramiko) superas sepcent paĝojn, pruvas tion. Kiom da fojoj oni devas apliki la buŝlingvo en diversaj situacioj por atingi la fluecon, kiu eĉ proksimigas la gepatran lingvon? Fakte, oni devas tute ligi sin al la lingvo dum sia vivo. La plena posado estas plenviva afero.

Ke Esperanto estas neǔtrala lingvo. Denove tio estas vera nur relative. Inter la francaj kaj romanaj parolantoj, ekzemple, eble tio veras. Mi akceptas, ke Esperanto estas pli neǔtrala ol iu ajn natura lingvo, ĉar Esperanto estas preskaǔ nenies gepatra lingvo. Tamen Esperanto estas hindo-eǔropa lingvo, la vortaro estas plejparte latina kaj la ortografio estas latina. Pli neǔtrala ol la angla certe, sed ne neǔtrala.

Ke Esperanto celas bonaĵojn. Absurda estas tio ĉar la lingvo estas nur instrumento por komunikado. Kiu ajn utiligas ĝin, uzas ĝin por propraj celoj.

Do kiam mi aǔdas, “Esperanto estas facila kaj neǔtrala lingvo lingvo por paco tra la mondo,’ mi aǔdas afablan, sed ne plene vereman, propagandon.

Published at 15:42 ( 11 comments / 641 visits )
This post is public

February 18, 2008

Jan Wolski – Ĉu Ĝi Estas Nur Fabelo?

Esperanta Eldon-Kooperativo en Varsovio 1935 

Jan Wolski – Ĉu ĝi estas nur fabelo?
Jan Wolski – Ĉu ĝi estas nur f…

Stranga estas ĉi tiu infana rakonto, miksaĵo de fantazio kaj politika prediko. Okazas la historio en malriĉa vilaĝo en intermilita Polio. La vilaĝaj gebuboj diversmaniere petolas. Gepatraj kolero ofte realigita per korppuno ne sukcesas la konduton plibonigi. 

La tiema vilaĝa instruisto kredas, ke la deveno de infana petolado estas provo fare de la infanoj kopii la ĉiutagajn faraĵojn de gepatroj kaj aliaj plenkrekuloj. La kuracilo laŭ la sinjoro instruisto estas la estigo de infanaraj kooperativoj en la vilaĝo, por ke la infanaro povas produkti diversajn aĵojn interkonsistaj de lernejaj libroj kaj glitŝuoj. Entuziasmaj estas la infanoj; for estas la petolaĵoj; kaj la vilaĝaj gebuboj fariĝas ekzemplaraj civitanoj. 

La pliparto de la libro konsistas el fikciaj imagaĵoj de la konstruado de kooperativoj trans Polio kaj poste la mondo. La optimismo de la junaroj ne realas, sed tamen la entuziasmo interesas la leganton. Oni ĉiam scias, ke la finrezulto estos bona por ĉiu. 

En la lasta ĉapitro antaŭen moviĝas la rakonto dek jarojn. La instruisto, nun emeritiĝita, vizitas kooperativa kolonio intermonta. Ĉi tie hazarde renkontas li kun siaj eks-lernantoj, kiuj enkolenie loĝas kaj laboras kiel inter aliaj kurucistoj kaj kooperativaj instancoj. Oni vidas idilian, sed tre ordeman, komunon de ĝentilaj kaj entuziazma junuloj. Estas vizitanoj de kooperativoj en Danio, Italio kaj eĉ Alĝerio. En ĉi tiu, la posta, eldono de la libro estas dirita, ke la komunanoj parolas Esperanto dum internacia interparolado. 

La lastaj paĝoj de la libro, kiuj estis re-eldonita nur kvar jaroj antaŭ la pola brulado dum la Dua Mondmilito, esprimas la detruota espero, ke tiu generacio de junuloj konstuus mondo sur baze de paca kaj kunhelpo. Tamen la libro ne estas Kominterna verko. Pola estas ĝi pro multe da molaj naciismaj citaĵoj. Virton, kunhelpon, memhelpon kaj kolektivismon propagandas la libro. Bela porteto de forgesita epoko estas ĝi. 

Mi trovis la libron en la esperanta libroservo en Budapeŝto, kaj por ĝi mi pagis ĉirkaŭ kvindek eŭrocentojn. Flavaj estas la paĝoj pro tempo. Eble pli interesa ol la libro mem estas ĝia historio. En j. 1935 oni eldonis la libron, de kie ĝi estis kaj en kies manoj dum tiuj malfacilaj jaroj, kiuj disiĝas nun de tiam for.

 

Published at 09:42 ( 2 comments / 1108 visits )
This post is public

January 22, 2008

Serĝo Elgo - Ŝia Lasta Poŝtkarto

Serĝo Elgo – Ŝia Lasta Poŝtkarto
Serĝo Elgo – Ŝia Lasta Poŝtkar…
Kooperativo de Literature Foiro 1988

Tiu romano, originale verkita en Esperanto, estas mia unua tutlonga fikciaĵo, kiun mi legis en la internacia lingvo. Estis ankaŭ la unua fojo, kiam mi ĝuis fikcian libron, kiel libro, kaj ne nur kiel esperanta praktiko.

Temas la historio pri deksepa knabino de riĉburĝa familio, kiu malaperis dumnokte dum vizito ĉe sia maljuna avino. Tordas la historio en ĉiu ĉapitro, dum disvolviĝas la intrigo. La lerteco de Elgo eĉ superas la romanaĉojn de Agatha Christie. Ĉe Christie oni findas nur artefaritajn romanrolojn, sed ĉe Elgo oni findas realrolojn. Vera estas tio precize pri la malaperita Izabella, kiun oni montras kiel inteligenta kaj libervola junulino.

Malgraŭ (por mi) malfacila lingvo kelkloke, la romano al la leganto donas multe da plezuro. Mi forte rekomendas ĝin al la esperantistoj.



Published at 09:08 ( 1 comment / 587 visits )
This post is public


( 12 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Peter Bowing

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...