Kiu vi estas

Ĉiuj scias pri via ekzisto,

sed neniu scias, kiu vi estas.

Aŭ preskaŭ neniu...

Sed ankaŭ tion vi scias.

Sed kial, ne sciante eĉ kiu vi estas

ĉiuj scias pri vi?

Eble ĉar estas vi mia sekreta pasio,

pro kiu mi trairas la tutan Eŭropon,

ne sciante eĉ, ĉu vi malfermos al mi la pordon?

Ĉar estas mi, kiu meze de sia vivo,

ploras kiel infano la mankon

de via persono, kaj eĉ pli de via animo?

Ĉar vi sukcesis, ke ĉi tiu anarkiisto,

kiu ĉiam mokis geedzecon,

unuafoje en sia vivo petis,

tenante viajn manojn,

rigardante viajn okulojn

al virino iĝi mia edzino,

por esti ŝia por ĉiam?

Aŭ eble ĉar estas vi,

kiu al matura viro kiel mi,

tiom flamigis la koron,

ke vi estas la sola virino en mia vivo

al kiu mi verkas ampoemojn?

(originale kastilie, esperantigita de mi mem)