Deprimo estas vorto de la ĉiutaga vivo, ĉiuj uzas ĝin, kvankam kutime por situacioj ege malsimilaj. Oni parolas pri deprimo, kiam temas ekzemple pri forta tristo, malĝojo, pri senespero, okazigita de iu ekstera ĉirkonstanco, kiel forpaso de amata, proksima homo, aŭ iu grava persona problemo, ktp. Sed ne estas tio, kion oni celas kiel deprima malsano, t.e., kronika psika malsano kiu provokas animstaton kaj specifan rilaton kun la ĉirkauaĵo, kaj ĉio, kio konsistigas ĝin (homoj, objektoj, spertoj, instigoj), devenante ĉefe el internaj mensaj problemoj.

Nia menso, en normala stato, permesas al ni senti, rekoni kaj racie taksi la realan ĉirkaŭantan mondon, per tio kion ni vidas, aŭdas, lernas, sentas. Niaj pensoj, niaj konceptoj, niaj decidoj, lernitaj kondutoj, pensmaniero, taksado de la homoj, aferoj, ĉirkonstancoj ĉirkaŭ ni, eliras el tiu perceptado de la realo.

Imagu nun, ke parto de la cerbo estas malsana, ke ĝi, pro misa funkciado de la neŭrotransmisiiloj aŭ iu alia problemo, misigas al la menso la perfektan perceptadon de la realo, kun ĉiuj siaj bonaj kaj malbonaj flankoj, instigoj kaj malinstigoj, kiuj permesas al ni raciumi pri niaj agoj. Normale, la sana parto de nia cerbo povas kontroli tiun malsanan parton... Sed kio okazas, kiam la sana parto de la cerbo, pro troa laco, streĉo, aŭ iu alia ekstera ĉirkonstanco, ne sukcesas kontroli la malsanan parton?

Tiam, tiu malsana parto de la cerbo, kvazaŭ terura polpo etendas siajn tentaklojn, iom post iom, tute neremarkeble, kaptanta la sanan parton de la cerbo. Kaj la percepto de la realo, sen la konscio de la homo, iom posti iom misas...

La unua afero, kio okazas, kvazaŭ temus pri ŝtelisto, kiu enirante en bankoficejon por ŝteli, unue fortranĉas la kablojn de la alarmo, estas ke tiu "polpo" malaperigas la rimedojn, kiuj permesas al la cerbo kontraŭstari tiun proceson. Iam mi donis al amikino tian ekzemplon: imagu ke vi veturas per rapida veturilo tra ŝoseo, kaj tie, je la fino vi vidas kurbon, do necesas malrapidigi la veturilon, vi premas per via piedo... kaj tiam vi rimarkas, ke la bremsiloj ne plu estas tie!

Por la ekstera mondo ne kompreneblas, ekzemple, kial deprimita homo izoliĝemas, konsiderante ke la logika rimedo estus komuniki kun aliaj homoj, sociiĝi, malizoliĝi... ĝuste, estas la solvo... kaj tial la malsana parto de la menso malaperigas tiun normalan strebon de la homo eliri el malgaja stato pere de amikoj, socio, ktp. Kaj ju pli oni insistas al tiu homo eliri el la hejmo, malizoliĝi, des pli la emo izoliĝi estas pli forta, ĝis la ĉagreno, kaj ĝis la malamo kaj misfido al la homoj, kiuj insitas konvinki lin... Tiu homo ne plu "funkcias" lau la normala maniero. Kvazau temus pri "posedita homo", ne plu agas racie, sed laŭ la "ordonoj" de tiu polpo, kiu pli kaj pli kontrolas lin.

Pli kaj pli... ĉar estas kvazaŭ deklivo, tra kiu pli kaj pli rapide la menso devojigas suben, suben, suben...

La menso komencas pli kaj pli misinterpreti la realon. La normalaj instigoj por antauenirii, revoj, feliĉo, eĉ amo, komencas aperi kiel vanaj, kiel senkialaj, absurdaj, pli kaj pli forte perdas sian gravecon ĝis kiam tute malaperas el la aro de ĉiutagaj vivaĵoj. Perdinte tian takson de la realo, la menso komencas mise pritrakti la ĉirkaŭaĵon, la homojn kiuj amas nin iĝas fiuloj, kiuj estas apud ni nur pro kompato, sed kiuj interne mispensas pri ni, malaprezas nin, mokas nin, atendas la okazon por humiligi kaj vundi nin.

Malaperinte ĉio, kio instigas nin pluvivi, labori, rilati kun aliaj homoj, strebi al la feliĉo, plezuro, ĝuado, kio donas al ni forton por alfronti ĉiujn problemojn, restas nur la vivo kiel peza ŝarĝo, sen iu ajn intereso, el kiu oni nur emas liberiĝi. Tiam, la ideo pri sinmortigo nature aperas. Oni perdas nenion, se oni disiĝas el tiu peza ŝarĝo, nomata vivo, kiu donas al ni nur suferon, doloron... La konsekvenco, vi scias.

Bonŝance, plej ofte la homo eliras, provizore, el la deprimo. Tiam aperas la "pejzaĝo post la batalo". La vivo denove donas kialojn por ĝui ĝin, sed antaŭ ni aperas serio da rilatoj rotaj, de homoj ĉagrenitaj, ĉar ili klopodis helpi nin kaj estis abrute rifuzitaj, de homoj, kiuj simple vidas nin kiel stranguloj, kun kiuj ne indas kundividi la tempon.

Tiam aperas la ideo de KULPO. La malsanulo kulpas sin pri ĉio, kio okazis, ĉar ne kapablas disigi siajn agojn de sia normala stato, kaj strebegas pardonpeti ĝis la plej forta humiliĝo por refari la rompitaĵojn. Tial, strebas eĉ en normala stato izoliĝi, por ne damaĝi pli la rilatojn kun aliaj homoj, estas terurigita pri komencado de novaj rilatoj, sed tamen pli kaj pli bezonas subtenon, sekurecon... kaj aperas tiam la ANKSIECO. Homo malsane serĉas rilaton, povas "ataki" aliajn homojn per dekoj da sms, alvokoj, mesaĝoj... tage, ĉar tio, ĉefe se estas respondo, dum kvin minutoj malpezigas sian staton, sed, samtempe konscias (aŭ simple supozas, por la rezulto ne gravas), ke ju pli li "ĝenas" aliajn homojn, des pli ili apartiĝos de li, kaj la teruro al izoliĝo, al la soleco iĝas pli kaj pli forta kaj terura. La vojo al nova deprimo estas malfermita...

Verŝajne, fakuloj tre emos nuancigi kaj eble kontraŭstari mian priskribon. Mia strebo tute ne estas analizi deprimon el vidpunkto de psikiatro, sed konigi, kiel funkcias deprimo, el vidpunkto de tiu, kiu suferas ĝin, kaj, kiel en mia antaŭa artikolo, celante ke la homoj kapablu pli bone kompreni la mensajn malsanojn.