Laŭ klarigo de mia psikiatro, temas pri malbona konektkapablo de la neurotransmisiiloj en mia cerbo. Tio provokas deprimemon, kiu efektiviĝas je konkretaj ĉirkonstancoj. Verŝajne havas genetikan devenon, fakte, en unu branĉo de mia patra familio, kvankam neniu studis ekziston de deprimoj, almenaŭ oni memoras pri almenaŭ deko da sinmortigoj ekde la praavoj de mia patro.
Laŭ konkludo de mia psikiatro, la "ekstera" kialo de miaj deprimoj, tio estas, la faktoro kiu akrigis la fiziologian deprimemon, estas la en la hispana tiel nomata "carencia afectiva", eble tradukebla simple kiel "manko da amo" (mi ne sukcesis trovi pli taŭgan tradukon). Mi memoras min deprimiĝinta kaj senesperiĝinta ĝis la frenezo kiam mi estis knabo, fine de la bazlernejo, sed la psikiatro vidigis al mi, ke tio devenas de multe antaŭe, de la bebaĝo. Fakte, mia plej aĝa fratino rakontis al mi, ke en nia hejmo neniam estis multe da brakumado kaj kisado. Nun oni scias, ke tio ja estas tre grava por la disvolviĝo de la beboj. Tamen, tio mankis al mi. Sed pro evidentaj kialoj, mi konsciis pri mia "malsimilo" kiam mi alvenis al la adoleska aĝo, la aĝo, kiam iĝas pli komplika kaj necesa la rilato kun aliaj homoj, ĉefe de la alia sekso.
Tiel pasis mia vivo, kun periodoj, kiel antaŭ ol postuli mian divorcon antau kvin jaroj, kiam mi estis obsedita pri la ideo de sinmortigo. Tiam, plurfoje mi staris apud la kajo de la trajno aŭ la metroo, forte pripensanta ĵeti min sur la relojn ĝuste antaŭ la alveno de la trajno. Homoj ofte diras, ke sinmortiginto estas malkuraĝulo, kaj jen mi, eĉ je tio ne kuraĝis.
Kelkaj verŝajne memoras mian staton dum la UK en Rotterdamo, kiam ekzemple mi devis rezigni pri partopreno en kunveno de EEU, kie mi devis reprezenti HEF. Estis pli malpli tiam, kiam mi komencis viziti la psikiatron, instigita de mia tiama koramikino, superante kutimajn antaŭjuĝojn pri psikiatrio, kaj fakte, estis unu el la plej bonaj konsiloj en mia vivo. Mi komencis fari psikoterapion, kiu helpegis min kompreni la esencon, devenon kaj funkciadon de mia problemo, kaj dum monatoj mi fartis pli kaj pli bone. En februaro de 2009, mia sanstato (pro diversaj personaj kialoj) forte malpliboniĝis, kaj ekde tiam mi bezonas uzi kontraŭdeprimilojn, la faman "Prozac", ne plu sufiĉas la psikoterapio, kvankam ĝia bona (kaj rekomendinda) efiko ĝis nun valoregas.
Estas amuze, kiom da homoj tute "saĝe" diras al mi, ke mi ne plu uzu tian "merdon", kvazaŭ temus pri ia drogaĉo, kiun mi uzus por fuĝi la realon. Fakte, kion faras la medikamento estas funkciigi la neŭrotransmisiilojn, kaj iel trejni ilin por plibonigi ilian memstaran funkciadon. Tiel, mia cerbo normale funkcias kaj racie komprenas la realon. Mi supozas, ke tiuj "saĝuloj" neniam instigus min ĉesi uzi pilolojn, se mia malsana organo anstataŭ la cerbo estus la koro, hepato, sangopremo, diabeto... ĉu ne?
La malsano terure influis mian ĉiutagan vivon, socian, amikan, profesian... Ne nur malfacilas al la plejmulto de la homoj kompreni ke foje mia agadmaniero ne estas volonta, sed instigita de mia malsano, kaj anstataŭ komprenemo, kiel por iu ajn alia malsano, mi ricevas nur skoldojn kaj apartiĝon. Tio ankaŭ provokas ke, timante resti sola, mi lasis min vundi, humiigi kaj detrui dum jaroj pro la timo esti forlasita.
Mi perdis amikojn, amrilatojn, eĉ klientojn en mia laboro. Antaŭnelonge, post du tagoj da teruraj deprimoj, je kiu piloloj ne helpis (mi devos denove iri al psikiatro por rekontroli) mi fuŝegis mian rilaton kun du homoj, kiujn mi multe amas, unu el ili povintus esti mia estonta koramikino. Mi scias, ke tio ĉiam okazos, mi restos sola, kaj la sola rezulto de mia plua strebo ne resti sola, superi tiun "mankon da amo", estas plua kaj kreskanta frustriĝo. Kiel diris antaunelonge homo, kiun mi multe amas, pli facilas vivi kun aidoso-infektita homo ol kun mensa malsanulo. La unua ne dolorigas, se oni klopodas ne infektiĝi.
Kaj tiel ĉiam, tago post tago. La deprimoj, pro la troa funciigo de mia cerbo, terure lacigas min. Estas tagoj, kiam mi bezonas dormi horojn kaj horojn, kaj kapablas nek labori, nek studi nek fari ion ajn, foje mi rimarkas, ke miaj manoj, miaj fingroj malrapide, mallerte moviĝas.
Nuntempe mi klopodas senbalastigi mian vivon. Post la hispana kongreso mi lasos mian postenon kiel prezidanto de HEF. Verŝajne ankaŭ mi ĉesos instrui E-on, kaj kompreneble, por mi la ideo organizi UK en Madrido estas tute forlasita. Mi bezonas depreni ĉiujn eblajn respondecojn, vivi trankvile.
Nur mia filino Jasna pelas min antaŭen, ŝi vivas kun mi kaj dependas de mi. Se ne, mi vidas nenian kialon por pluvivi, mia vivo estas amara, malgaja, senespera, senestonta. Kiel dirite, mi estas tro malkuraĝa por sinmortigi, sed se iu dirus al mi, ke morgaŭ matene mi ne plu vekiĝos, mi tamen trankvile irus dormi ĉi-nokte.
Mi ĉion ĉi rakontas ne por peti atenton, kompaton aŭ ion similan. Mi ne volas esti kompatinda, nek senti min interesa, aŭ grava, aŭ malsimila aŭ io ajn. Mi nur volas, ke miaj geamikoj sciu kio okazas al mi, kio estas mensa malsano, kaj ke lernu kompreni homojn, kiuj suferas tiajn malsanojn.
translate into English
Send a message
Search for a member
Viktoro says:
Pedro Hernándezpro replies:
Farri says:
Kalkulu je mia subteno, je mia kompreno, je mia indulgo, kaj je mia amikeco.
Mi certas ke, eĉ se vi ne kapablas tion vidi pro via farto, eblas resaniĝi. Mi esperas, ke ĝi okazos baldaŭ.
Farri edited this comment 13 months ago.
Pedro Hernándezpro replies:
Bojanapro replies:
Bojana edited this comment 13 months ago.
Aminda (Ivanka Stoyanova) replies:
Natali says:
Stelo says:
Manolopro says:
Via raporto konsternas vin, kaj eĉ hontigas min, pro tio ke, estante preskaŭ najbaroj, mi ne kapablis percepti la evoluon de via malsano kaj subteni vin :-( Do, mi estas je via dispono se vi bezonas ion ajn.
Kiam vi parolis pri remalsaniĝo, mi pensis ke temas pri simpla misagordo de la medikamenta dozo, kaj ke la kuracisto rapide trovus pli konvenan.
Do, kuraĝon! Nenio estas perdita. Ĉiam estas tempo ripari la damaĝon en personaj rilatoj. Dume, eble vi bezonas pli rigoran terapion, aŭ, simple, alian terapion. Via malsano estas sufiĉe ofta kaj la homoj travivas ĝin. Do, vi ne estu escepto.
Koran brakumon.
Pedro Hernándezpro replies:
Manolopro replies:
Alejandro Pareja says:
Ninovic says:
Erzsébet Tuboly says:
Antonio Perera Ortega says:
Fortan brakumon kara prezidanto.
Andy Անդրանիկ says:
Turmanidze Teo says:
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Helena Tylipska says:
Paŭlpro says:
desespero says:
Katalin Kovats says:
Ofte oni liberiĝas de devoj, taskoj por kuraciĝi..... alikaze oni ĝuste fuĝas en laboro por forgesi.
Ambau ekstremoj estas danĝeraj. Rezigni de ĉion, kion vi faris antaŭ, laŭ mi, ne estas bona solvo, ĉar lasos al vi pli da tempo por mordaĉi vin mem kaj pensi pri via malsano. Iu racia, ekvilibrata solvo inter laboro, hobio kaj vivo gravas.
Mi deziras al vi forton, kuraĝon kaj multe da pozitivaj spertoj venki la malsanon, venki vin mem!
Lars Sözüerpro says:
en via priskribo troviĝas unu punkto, kun kiu mi forte malkonsentas: vi absolute ne estas senkaruĝulo! Tute male, ke vi dividas kun ni tiajn viajn plej personajn problemojn, estas la pruvo, ke vi estas la tre kuraĝa homo, kiun mi konas. Kaj mi asertas, ke mi mem en simila situacio (kian mi feliĉe ne devas travivi) plej verŝajne tiun kuraĝon ne havus.
Sed nun ne kredu ke per tiuj ĉi vortoj mi volus instigi vin esti pli kuraĝa kaj ja sinmortigi. Atendu almenaŭ ĝis kiam vi organizis REF en Hispanujo ;-)
Pedro Hernándezpro replies:
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Mi ne povas forpeli viajn fantomojn.
Nur mian profundan simpation al vi mi povas proponi.
Pedro Hernándezpro replies:
Karulo (Karles) * says:
Mi spirite akompanas vin kaj ne hezitu skribi iam ajn se vi konsideros ke mi povas helpi iel.
Nicole says:
Pedro Hernándezpro replies:
Raŝi says:
Ne Pedro, vi ne estas senkuraĝulo. Mi konsentas kun Lars! Kontraŭe, ĉu vi ne estas granda kuraĝulo kiu kapablas paroli senhonte, sen antaŭjuĝo, sentime kaj, ĉefe, honeste pri problemo kiu, la plejmulto kaŝos en ia netrovata loko...
Vi estas kuraĝulo por esti viva! Vivi, fakte, ne estas facila! Eĉ por paroli laŭ la agordo de nia koro estas nefacila en nia mondo.... kion ni povas diri por multe pli malfacilaj memelektoj?
Vi estas kuraĝulo por dividi vian problemon kun ni! Vi ne pentos pri tio.... via vivo gravas por viaj amikoj!
Mi konsideras min ĝisosta optimismulo sed, kekfoje, ankaŭ pluvegas miaj horoj en suna tago.... tiel estas la vivo! Mi scias ke morgaŭ alvenos kaj, se mi ne kapablos kunporti la ŝarĝon, povas kalkuli je la helpo de estimataj amikoj, TIEL SAME KIEL VI!
Ricevu, elkore, mian fratan brakumon...
Ricevu mian elkoran dankon ĉar viaj vortoj emociiĝas...
Ricevu mian kunestontan amikecon.
Ĝi certe posedas esperon tiel same kiel vi!!
Amike, Raŝi.
http://www.youtube.com/watch_popup?v=hN8CKwdosjE
PS Legu http://www.ipernity.com/blog/karesema/312874
Pedro Hernándezpro replies:
Cindy McKeepro says:
Mi ne faras ĉar mi honeste ne volas morti. Mi nur ne volas vivi.
Vi parolas pri amo. Tio ja estas granda manko, ĉe mi ankaŭ. Ĉe vi --- nu, vi povas doni multon al iu, vi estas aktiva kaj vigla -- mi dubas ĉu vi 'senbalastigu' vian vivon. Vi bezonas celojn kiuj helpos peli vin antaŭen. Se vi ne havas amrilaton, vi almenaŭ bezonas projektojn.
Vivi bezonas kuraĝon. Vivi honeste, kiel vi nun vivas, postulas grandan kuraĝon.
Pedro Hernándezpro replies:
Kiam mi parolas pri "senbalastigo" de mia vivo, mi ne celas projektojn, planojn. Mi celas la respondecojn, ligitaj al tiuj projektoj. Mi ne povas respondeci pri konkreta plenumado de projektoj, ĉar mi ne scias, en kiu stato mi estos kiam alvenos la momento por plenumi ilin.
Boris Arrate says:
Amike: Boriso
Rikardo Albert says:
Ĉar vi montris al mi ĉi tiun mirindan teritorion de Ipernity kaj ĉar vi, per via blogero, ĵus revenigis min al ĝi post longa nur-legado.
Kaj ĉar vi kuraĝigis min partoprenigi miajn gedenaskuletojn en Infana Kongreseto kaj ĉar vi kuraĝas nun esti nur vi mem.
Mi neniam povis eviti senti simpation al vi, malgraŭ nia nur malofta kontakto. Tamen la fakto, ke vi prezentas vin tia, kia vi estas, sen ornamoj hipokritaj, pelas min al vi eĉ pli forte.
Bonvolu plu esti nur vi mem, tiel sincere!
Se pli multaj homoj agus tiel rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, nia mondo estus malpli komplika.
Ŝajne, neniu elektas la cirkonstancojn de sia naskiĝo. Tamen, eĉ se ni ne povas difini tiujn cirkonstancojn, ni almenaŭ povas provi influi nian medion. Dum ni ne povas elekti cirkonstancojn, ni almenaŭ povas decidi kiel ni agas en nia medio. Kaj kiam ni konstatas, kiel mallerte ni agas, ni eble rememoru, ke ni estas nuraj homoj, el karno kaj sango, ne fabelaj herooj, kiuj ĉion faras perfekte, kaj kun kiuj verŝajne neniu povus dividi la ĉiutagajn "negravaĵojn", kiuj faras nin homoj.
Mi preferas aŭskulti trivitan amuzaĵon el la lipoj de mia menshandikapita filino, kaj ridi kun ŝi pro ŝia ĝojo, ol aŭskulti plej saĝan prelegon de lastamoda guruo religia, politika, kotopoa...
Mi ne scias, ĉu ni dividas multon aŭ malmulton en niaj nunaj manieroj rigardi la mondon. Sed kiom ajn ni dividas, ni havas ŝancon konatiĝi reciproke. Kaj sendepende de tio, ĉu la vivo estas parto de io pli ampleksa aŭ ne, nun ni povas kalkuli nur je la vivo, je la tuja, senpera vivo, kiu estas plena je okazoj por konatiĝoj kaj por spertoj.
Vekiĝi matene konsciante, ke tiu tago povas alporti plej interesajn konatiĝojn (por la cerbo kaj por la koro), povas doni sufiĉan "benzinon" por alveni ĝis la dormolito kun la konscio, ke, se tio estos nia lasta, eble sensonĝa, dormo, ni almenaŭ respondis al la alvokoj de la vivo per la sama komplezo, kiun ni ŝatas ricevi, kiam ni vokas la aliajn.
Kaj pardonu mian komplikan, eĉ hermetikan, stilon, kiu espereble ĉi-foje ne montriĝis kiel stileto.
Ree refoje: dankon!
Pedro Hernándezpro replies:
Bob Felby says:
Nicole says:
Pedro Hernándezpro replies:
Kompreneble, mi havas multajn planojn, kion mi klopodas estas eviti respondecojn kaj limdatojn. La ekzisto de limdatoj jam sufcixas por anksiecigi min :(
Pedro Hernándezpro says:
13 months ago
Manolopro says:
Bv. iri feki for viajn damaĝigajn mensogojn.
13 months ago
Pedro Hernándezpro replies:
Éva Juhász says:
Pedro Hernándezpro replies:
Angel Arquillos López says:
De antaŭlonge mi ne vizitas detale via blogon...Vi scias la kialojn, sed mi estas hefano kaj hodiaŭ mi sciis pri via problemo. Mi nur povas deziri al vi baldaŭan rezaniĝon, ĉar vi estas juna kaj forta homo kun miloj da geamokoj, kaj ankaŭ "kelkaj malamikoj" por ke vi ne enuiĝos... Mi devas klarigi ke mi ĉiam estis kaj estas amiko, lasta tempe en la disto... kaj nun mi estas je via dispono, apud vi, se vi konsentas. Fortan brakumon kaj antaŭen! Via familio estas tre valora, ankaŭ la esperantistaro.
Rodrigo/Rodericus says:
Getuls de AGFU Francisko Garcia says: