Bonan tagon, eble vi jam scias pri ekzisto de la retejo: http://www.filmoj.net (Verda Filmejo). Kun subteno de Rusia Esperantista Junulara movado mi kreis blogon por kolekti kiel eble plej multe da filmoj kun subtekstoj en Esperanto kaj eble poste dubli ilin. Mi ŝatus inviti listanojn kontribui al la komuna afero por prezenti viajn tradukojn de subtekstoj, prezenti vian kulturon per viaj naciaj filmoj. Post iom da tempo komenciĝos laboro por kompili modernan priskribon kiel krei kaj traduki subtekstojn ( http://filmoj.net/subtekstejo ) en dokuWiki, kie ĉiu povas kontribui per utilaj informoj. Se vi ŝatus skribi pri filmarto ni donos al vi tiun eblon en Verda Filmejo. Donacu subtekstojn kaj disdividu emociojn kun la tuta mondo! Kreante la mondon ĉirkaŭe, Aleksander Osincev alex.osintsev@gmail.com el [esperantisti-italiani] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
Send a message
Search for members
Alejandro Cossavella says:
Atendante la momenton en kiu ni rokos kune, mi plej amike salutas vin el la sudo.
Ale.