About this blog

  • 4 posts
  • 1 903 visits
October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

October 27, 2009

Verda Filmejo

Bonan tagon,

eble vi jam scias pri ekzisto de la retejo: http://www.filmoj.net (Verda Filmejo).

Kun subteno de Rusia Esperantista Junulara movado mi kreis blogon por kolekti kiel eble plej multe da filmoj kun subtekstoj en Esperanto kaj eble poste dubli ilin.

Mi ŝatus inviti listanojn kontribui al la komuna afero por prezenti viajn tradukojn de subtekstoj, prezenti vian kulturon per viaj naciaj filmoj.

Post iom da tempo komenciĝos laboro por kompili modernan priskribon kiel krei kaj traduki subtekstojn ( http://filmoj.net/subtekstejo ) en dokuWiki, kie ĉiu povas kontribui per utilaj informoj.

Se vi ŝatus skribi pri filmarto ni donos al vi tiun eblon en Verda Filmejo.

Donacu subtekstojn kaj disdividu emociojn kun la tuta mondo!
Kreante la mondon ĉirkaŭe,

Aleksander Osincev
alex.osintsev@gmail.com

el [esperantisti-italiani]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


Published at 03:30 ( 0 comments / 47 visits )
This post is public

October 27, 2009

Momenton!

De 2004 ĝis 2006 mi redaktis la bultenon de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). Ĉi tie <http://bejo.esperanto.org.br/eo/momenton.html>vi trovas ĉiujn numerojn, kiuj aperis sub mia redaktado plus kelkaj pli aktualaj.

Published at 02:56 ( 0 comments / 30 visits )
This post is public

May 2nd, 2009

Supernova turneos en 2009

Ĉi-jare ni faros nian unuan turneon. Jam estas konfirmita niaj koncertoj ĉe UK en Bialistoko - Pollando kaj en FESTO en Germanio. Ni ankoraŭ atendas pliajn konfimojn en Brazilo kaj en Eŭropo!
Leandro Souza kaj Romulo Felicio aniĝis al la grupo kaj nun la grupo ŝajnas ankoraŭ pli rokeca.
Ne maltrafu niajn koncertojn! =D

Published at 15:45 ( 1 comment / 321 visits )
This post is public

October 26, 2008

Esperanto estas... en Youtube

Nun ĉiuj partoj de la filmo estas en YouTube, La filmoj tie povas esti spektataj je pli alta kvalito ol kutime dependas de la rapideco de la retkonekto. Ankaŭ bela novaĵo estas ke la filmoj en youtube nun ebligas spektigon kun subtekstojn. Ebleco, kiun ni plene eluzis por la filmo. La 4a parto devis estis dividita je du partoj (A kaj B) pro tio ke youtube ne permesas filmon kun pli ol 10 minutoj. En tiu ĉi blogo la filmoj aperas plenkvalite, do iom pli da tempo por ŝarĝiĝi ili postulas.

Published at 02:30 ( 1 comment / 603 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Rogener Pavinski

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...