Dormema korpo sub influsfero de lunklaro
Okulmezuris vivdecidan vojkruciĝon.
Ĉu obead’ al momentaj moroj, al Normalo;
Taŭgigi pensojn, sed alfronti malfeliĉon?
Aŭ teksi isman klarigon ekster l’ Ordinaro?
Heroe levi flagon cele al prestiĝo,
Sur kiu estos kuŝanta nova aktualo?
Ĉu oni tiam fine trovos la feliĉon?
Ho, martira sorto sub estiĝonta sunlumo,
Ve! klopodoj viaj: nur apenaŭa akvumo
Al la tigo kiu pretendas iĝi la sekvojo.
Ĉu konkeri mondon? Eĉ ankaŭ Sunsistemon?
Vi fermiĝis ĉirkaŭ vi, amis vian memon;
Kaj malsane revas, ke baldaŭ venkos Laktan Vojon.
Sign-in to post a comment.