Kiuj veroj sur la religia pento?

Kiaj fortoj trans la bonsimila sento!

Ĉu fifama perfekta rimo?

Ĉu ĉiama korekta ritmo?



Naskis idojn di’ per senracia ventro.

Ilin logis, de l’ liber’, orbrila tento.

Ĉu tirana nerekta krimo?

Ĉu malsana infekta ŝlimo?



Ondlinia certec’ en la marprofundo,

Multeflanka kompren-evolu’, estiĝu!

Ĉe realsent’, egalpez’, sin kubutapogu!



Kiel lancotraf’ al alcelita punkto,

Vian volon vi al l’ animvund’ dediĉu!

Tuŝproksime de homar-orelo vekvoku!