Niajn foliarojn ni balancu

Por elmontri nian varman senton.

Kaj kun ĝojo en la sunnaskiĝo

Brilu la espera prakontento.



Birdoj la memorojn nun kunkantu.

Pasinteco trovu novan vivon.

Je l’ unua lum’ de la tagiĝo

Venu la antaŭo sen modifo.



Plej sovaĝaj bestoj, kies kruroj

Ne kuris sur la homaraj kampoj,

Forestadon vian tenu firme

Vivante en sekura Arbo-lando.



Dolĉaj riveretoj nin renkontu

En subteraj fluaj fundaj akvoj.

Per bongusta manĝo nin provizu.

Laŭdojn vi ricevos de ni, arboj.



Ventoj susurantaj ĉe la grundo,

Al nia vian kanton agordu.

Tuŝu nin per viglaj revivigoj.

De l’ somer’ la freŝecon alportu.



Nuboj en ĉielo dum la nokto

Plenpleniĝu pli kaj pli en l’ altoj,

Nin protektu kontraŭ tiu luno,

Kontraŭ la ĝenado de la astroj.



En profundo niaj radikoj

Kruciĝu por malebligi rompon.

Branĉoj alte sin brakumu:

Interplektiĝu nia mondo.




http://www.ipernity.com/doc/paulo-sena/11501331?from=11501332&at=1317320845