Itinero 80

Itinero 80 estas la plej mallonga inter la proponitaj promenvojoj en la ĉirkaŭaĵo de Rochehaut. Ĝi estas proksimume 3 kilometrojn longa, kaj oni bezonas 2 horojn por finmarŝi ĝin.

Ĝi apartenas al la kategorio "normala" kaj do ne estas aparte malfacila. Tamen mi konsilas ĝin ne fari post forta pluvo, ĉar oni plurloke riskus ŝoviĝi suben laŭ la deklivo. La plej kruta parto estas la komenco, inter Rochehaut kaj la ŝtonminejo Les corbeaux. Poste oni reiras en la kontraŭa direkto, orienten, tre proksime al la rivero Semois, ĝis la ponto La passerelle en Frahan (malnovega ĝermana setlejo, dediĉita al Freia - poste la nomo sub latina influo transformiĝis al Frahan). Ekde tie iom kruta, sed bone irebla vojo, rekondukas supren al Rochehaut. Du-tri benkoj estas troveblaj nur en la fina parto de la vojo inter Frahan kaj Rochehaut.

Itinero 81

Itinero 81 estas 6 kilometrojn longa kaj laŭ la prospektoj apartenas al la plej facila kategorio. Ĝi komenciĝas en Rochehaut kaj rekondukas al ĝi. Komence la vojo estas relative dekliva, 30 gradojn suben mezume.

Do bonaj promenŝuoj estas rekomendindaj kaj oni konstante bridu la korpon, por ke ĝi ne ekkuru. Poste oni grimpas denove al la Roche aux corbeaux (La roko de l' korvo) de kie oni havas belegan rigardon sur la vilaĝeto Frahan. Poste oni denove iras suben tra la arbaro de Les mazis ĝis la bordo de la rivero Semois.

La dua parto de la itinero iras tra la loko Ban de Laviot, laŭborde de la rivero Semois. Tiu ĉi parto de la vojo estas vere teda. La bela bordo de Semois preskaŭ ĉiam estas kaŝita de centoj kaj centoj da ruldometoj, kiuj baras la vidon. Post la centro de Laviot (nur kelkaj domoj), subite dekstre kondukas kruta vojo supren laŭlonge de la rivereto Ruissau du Bochet (kiun oni tamen apenaŭ rimarkas) ree al Rochehaut. Cetere, benkoj laŭ la tuta vojo ne estas.

Itinero 82

Ankaŭ itinero 82 laŭ la prospektoj estas facila kaj ĝi longas je 8,500 kilometroj. Ĉio tamen dependas de la signifo de "facila". En la unua parto la itinero sekvas la aŭtovojon N819, nur dum kelkcento da metroj, sed tamen tiuj estas tro. Vojeto por piedirantoj ne estas, kaj la aŭtoj razas apud onia korpo. Feliĉe baldaŭ la numer-ŝildetoj kondukas vin dekstren, en la arbaron, supren. Ankaŭ tie oni miras pri la valona difino de "facila".

Kiel la bildo montras, plurfoje oni mem devas trovi sian vojon ĉirkaŭ la lokaj obstakloj, ĉu branĉegaj, ĉu marĉaj. Post duo da kilometroj je la dekstra flanko estas belega elrigardo sur la vilaĝeto Rochehaut. Tie cetere ankaŭ estas la unusola benko, kiun ni trovis. Baldaŭ poste la ŝildoj kondukos vin dekstren tra relative larĝa vojo. Ĝi koincidas kun la bicikla vojo kaj do estas "facila"! Sekvas nun tre longa plurkilometra promenvojo tra la arbaro, bela, sed sen ajna elrigardeblo, ĉirkaŭ la montetoj Tournant de Poti, Goéchamps kaj Le Bochet. Fine oni transiras la aŭtovojon N819 kaj atingas la riveron Semois, kiun oni sekvas nur dum kelkaj metroj. Poste kruta vojo kondukas vin supren reen al Rochehaut.

Itinero 83

Tiun ĉi itineron la prospektoj nomas "aventura". Mi tamen nomus ĝin normala. Ankaŭ ĝi estas 8,500 kilometrojn longa. Komence ĝi kondukas vin laŭlonge de la vojo al Vivy. Kvankam ankaŭ tie ne ekzistas aparta vojo por piedirantoj, ĉi-foje la vojo ne estas danĝera. La aŭtojn oni vidas ja jam de distanco de centoj da metroj, kaj eblas iom flankentreti se necese. Post eble unu kilometro oni forlasas la aŭtovojon kaj eniras la kamparon direkte al Moulin de Liresse. La vojo estas facila, kaj nur post pluvo oni iam atentu la koton.

La plej bela parto de la promeno komenciĝas, post kiam oni preterpasis la kapelon de Nia Sinjorino de Liresse. Oni nun eniras praarbaregon, en kiu ofte la suno ne videblas, kaj oni jen sekvas, jen transiras la rivereton Liresse, flankrivero de Semois. Tiu parto de la itinero estas iom pli peza kaj postulas konstantan grimpadon. Probable pro tio itinero 83 ne estas "facila", sed "normala". La lasta parto denove estas facile promenebla. Ĝi pasas la bestoĝardenon de Rochehaut kaj ebligas jen kaj jen babiladon kun loka azeno. Ankaŭ flanke de tiu ĉi itinero estas eĉ ne unu benko. Pikniki oni do devas sidante sur malnova arbotrunko aŭ en la herbo. Promeno 83 estas la plej bela el ĉiuj, krom eble ...

Itinero 84

... krom eble itinero 84, kiun ni nur parte faris. Ĉie estas indikite, ke tiun vojon oni ne faru post pluva vetero, kaj ja konstante pluvis en la tagoj de nia vizito. Do ni promenis nur laŭlonge de la komenco kaj de la fino de la vojo. La mezan parton, kiu nomiĝas Les échelles (La ŝtupetaroj), ni ne faris. Ĉu eble ĝuste tiu parto estas la plej bela?

Ĝeneralaj komentoj

Kiel jam citite jen kaj jen supre, okulfrape mankas benkoj en ĉiuj itineroj. Ankaŭ malgrandaj rifuĝejoj, kie eblus sin kaŝi okaze de forta pluvo, estas tre maloftaj. Estas do ĉie "pura naturo" sen homaj aldonaĵoj. Kaj ne nur "homaj aldonaĵoj" mankas; ankaŭ homoj mem. Laŭlonge de la plimulto de la vojoj ni tute ne rimarkis eĉ unu promenanton. Do se vi intencas promeni sola, nepre kunportu poŝtelefonon por povi voki helpon okaze de bezono.

Plej ofte la vojoj estas bone indikitaj per klaraj numeroj sur la arboj. Tamen en ĉiu promenvojo estas minimume unu problemloko, kie la vojo deforkiĝas kaj kie tute ne eblas trovi iun ajn indikon. En kelkaj lokoj nia mapo povis helpi, sed ne ĉiam la mapo de la loka turisma oficejo estis sufiĉe preciza. En kelkaj okazoj nia malgranda birilo estis bona helpilo por ekscii, kie ni estas.

La regiono de la rivero Semois certe valoras viziton, aŭ plurajn vizitojn, malgraŭ la kelkaj malavantaĝetoj!