Unu el la „detaloj” pri kiuj la nova entrepreno devis decidi, estis kiujn citilojn uzi en Esperanto. Esploroj montris, ke apenaŭ ekzistis unueco. Libroj eldonitaj en Francujo uzis la francajn citilojn en Esperanto, tiuj el Germanujo la germanajn. En la plej fruaj libroj tamen ofte la jena formo „XXX” estis uzata, eble sub influo de la pola lingvo.

En la sama tempo aperis broŝuro de Nederlandse Staatsdrukkerij (la nederlanda oficiala ŝtata presejo) kiu reguligas la uzadon de citiloj kaj aliaj interpunkciaj simboloj en diversaj lingvoj en oficialaj tekstoj. En tiu broŝuro oni priskribis ankaŭ la regulojn por Esperanto kaj, hazarde aŭ ne, oni preskribis uzi precize „tiujn” citilojn. Ekde tiu momento UEA/GCA, kaj poste FEL, konsideris tion normo kaj uzis tiujn citilojn en siaj eldonaĵoj, kiel ekzemple Monato.