Paŭl Peeraerts Published on February 22, 2008
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Ipernity baldaŭ en eĉ pli da lingvoj
Posted on May 8, 2008
6 comments (latest 17 months ago)
La najtingalo (Guido Gezelle)
Posted on April 29, 2008
3 comments (latest 18 months ago)
Matenaj RSS-problemoj
Posted on March 15, 2008
13 comments (latest 19 months ago)
Over poëzie in het Esperanto
Posted on March 14, 2008
6 comments (latest 18 months ago)
La Zurenborgdistrikto en Antverpeno
4 comments (latest 20 months ago)
Zu viele Menschen willkürlich in U-Haft
Posted on February 7, 2008
13 comments (latest 21 months ago)
Petro 2
Posted on January 18, 2008
16 comments (latest 16 months ago)
Oftaj demandoj
Posted on January 14, 2008
48 comments (latest 15 months ago)
500!
Posted on January 13, 2008
8 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

antwerpen
antverpeno
zurenborg

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 2 493 times

La Zurenborgdistrikto en Antverpeno

Friday February 22, 2008 at 07:04PM

Zurenborg estas la nomo de distrikto, kiu konsistas el kelkaj stratoj en la Antverpena antaŭurbo de Berchem. Tio, kion vi povas vidi ĉi tie, estas absolute unika en Belgio, aŭ eble en Eŭropo.

Zurenborg estas la nomo de distrikto, kiu konsistas el kelkaj stratoj en la Antverpena antaŭurbo de Berchem. La distrikto troviĝas apud la fervoja stacidomo de Antwerpen-Berchem. Tio, kion vi povas vidi ĉi tie, estas absolute unika en Belgio, aŭ eble en Eŭropo. Nekredebla miksaĵo de arkitekturaj stiloj malfaldas sin antaŭ la okulojn de la vizitanto. Nenie alia tia panoramo de novstiloj povas esti admirata (aŭ primokata, laŭ iuj). La distrikto ne vere estas tre granda, tial la plej bona metodo por viziti ĝin estas promeni tra la diversaj stratoj. La distrikto ankaŭ estas fojfoje nomata la 'COGELS-OSY-regiono', pro la nomo de ĝia ĉefa strato.

La amaso de arkitekturaj stiloj kaj ornamaĵoj estas miriga. Oni povas trovi domon en novgotika stilo tuj apud domo en Art Nouveau stilo (aŭ JUGENDSTIL). Ĉiuj domoj estis konstruataj tiutempe, kiam ĉie en Belgio la novstiloj estis tre popularaj (novklasikismo, novgotiko, novrenesanco, ktp...). Ĝi iel montris, ke Belgio (kiel relative nova ŝtato) retrovis sian antikvan gloron de la 15a kaj 16a jarcentoj, kiam Flandrio estis unu el la plej gravaj Eŭropaj komercaj centroj. Unu stilo, tamen, estis nova: la ART NOUVEAU stilo. Ĉi tiu stilo estis evoluigita el la gotika kaj antaŭ-Rafaela stiloj. En Belgio ĝi estis perfektigata de la arkitekto Viktorio Horta. Tamen Viktorio Horta kreis tute novan domokoncepton, same interne kiel ekstere. La ornamaĵoj en la Zurenborg-distrikto en Antverpeno estis sole tie por imponi la preterpasantojn. La interno de la domoj en Zurenborg estas tre ofte tute tradicia kaj eĉ postrestinta.

Ĉi tial la Zurenborg-distrikto ĉiam dividis la opinion de la kritikantoj: valora aŭ malmodesta? En la 1950aj kaj 1960aj la tuta loko estis konsiderata eksmoda kaj estis tial ofte mokita. Multaj domoj riskis malkonstruon. En la 1970aj ŝanĝo fariĝis. La kolekto de novstiloj estis denove pli ŝatata kaj vidata kiel ĝi vere estis: perfekta ekzemplo de la pensmaniero kaj gusto de ia epoko, en ĉi tiu okazo la fino de la 19a jarcento.


Pliajn fotojn vi trovos en la bildoprezento pri Zurenborg.

4 Comments / add your comment?

Gerardopro says:
Sed kio pri la enlogxantoj.. Oni havas la impreson ke ni estas tie en muzeo..
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Laŭ lastaj statistikoj loĝas tie ĉefe junaj familioj (junaj, sed finance bonstataj, ĉar la domoj estas ege multekostaj) kaj malgrandaj firmaoj. La ŝtato subvencias iom la prizorgadon de la fasadoj, sed pri la interno la posedantoj mem zorgu.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Dankon pro la interesa artikolo! Mi mem tre shatas tiun stilon, kaj vere ghi estis iom neglektata, primokata en la 60- - 70aj jaroj, ankau che ni (la disvastigho de la "socreala stilo"). Mi ech havas libron - de hungara verkisto - pri la belgia Art Nouveau. Ankau en Hungario ghi eniris, kaj chi tie, ghi ricevis ioman "hungarecan" trajton (de Ödön Lechner, ekzemple).
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon pro via interesa aldono, Dorina!
Posted 20 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...