Ĉar mi pasintsemajne komplete vane faris la vojaĝon al Dendermonde (nu, ne tute vane, mi ja havis tre interesan (!) travivaĵon, kaj krome povis longe babili kun la edzino de Petro), mi nun unue telefonis al la malliberejo, por certiĝi, ke mi estu inter la "bonvenaj gastoj". Sed la telefonnumeron mi ne havis ĉemane, kaj pro tio mi rapide "guglis". La miraklo de la tekniko tuj ene de sekundo kondukis min al la retpaĝo de la Ŝtata Malliberejo de Dendermonde. Nu, karaj legantoj, mi konsilas al vi viziti tiun retpaĝon, eĉ se vi ne bezonas telefonnumeron. La bonveniga paĝo ja estas superalloga. Montriĝas iu terglobo kun ĉeno, kaj en la momento, kiam aperas la ĉeno sur la ekrano, vi eĉ aŭdas la grincan sonon, kiun faras dikaj plenkreskaj ĉeneroj! Vere alloga bonvenigo! Poste mi tamen pripensis, ke eble ne temas pri terglobo kun ĉeno, sed pri tia metala ĉenita globego, kiun la gefratoj Dalton siatempe en la fora okcidento portis ĉe l' kruro, por ke ili ne aŭ malfacile povu forfuĝi. Mi gratulas al la kompilinto de la bonveniga paĝo. Vere li sukcesis. Tamen malgranda sugesto, se mi rajtas. Aldonindus supre de la ekrano la vortoj el la Infero de Dante: Lasciate ogni Speranza Voi ch'entrate ... (Ĉiun esperon lasu ĉe la enpaŝo), por ke almenaŭ iom da kulturo disradiu la paĝo.

Kiel pasintsemajne mi unue veturis al la hejmo de Petro kaj Kjoko, tie Kjoko enaŭtiĝis, kaj ni komune veturis al la malliberejo. Alveninte tie, mi vidis la saman gardistinon de la pasinta fojo, kiu deĵoris malantaŭ la dika vitro. Mi ŝovis mian identeckarton kaj tiun de Kjoko tra la fendo. "Ni estas du," mi diris. "Jes, mi memoras pri vi," respondis la ulino. Pardonpeto pro la pasintsemajna fuŝo ne venis, sed mi ne vere atendis tion. "Bonvolu stari en tiu angulo, por ke vi estu fotita," diris ŝi. Mi ekstaris tie kaj atendis, atendadis. Dume mi relegis la malpermesojn, kaj el apuda koridoreto mi aŭdis: "Ne sinjorino, vi ne rajtas kunporti vian veturpermesilon en la malliberejon." Dum mi pripensis, kaj provis en mia menso konkretigi la pli profundan sencon kaj signifon de la malpermeso havi sian veturpermesilon enpoŝe dum mallibereja vizito, subite mi aŭdis: "Peeraerts, rigardu en la fotilon, mi petas!" "Peeraerts", tio sendube estis mi, sed kie estis fotilo? Mi ridete rigardis ĉien (ĉar oni ridetu dum oni estas fotata, eĉ se neniu diras cheese) sed ne trovis ĝin. Tamen la viro diris "en ordo", do sendube mi estis fotita.

Intertempe Kjoko estis ricevinta ŝlosilon, por povi sekure postlasi siajn kaj miajn havaĵojn, kiujn oni ne rajtis kunporti. Ŝi havis ŝlosilon n-ro 11. Ĝentlemane mi helpis ŝin serĉi ŝranketon n-ro 11. Nu, karaj legantoj, kie vi serĉus ŝranketon n-ro 11? Eble vi atendus, ke ĝi troviĝas apud ŝranketo 10, ĉu? Ne, apud 10 estis 27 kaj 8. Haha, do eble sub ŝranketo 10? Ne, ankaŭ ne. Super 10 ne eblis, ĉar 10 estas la plej supra. Ĉar evidente ne estis iu logika sinsekvo en la ŝrankonumerado (pardonu, eble la logiko ja estis, sed mi ne sukcesis rekoni ĝin), mi simple alrigardis ĉiujn numerojn unu post la alia. Ŝranketo 11 tute mankis. "Sed estas 4 ŝranketoj sen numero," diris Kjoko. Jes, tio sendube estis la solvo. Do mi provis ĉiujn 4 ŝranketojn, sed neniun mi povis malfermi per ŝlosilo 11. Senhelpe mi turnis min al la fotisto. "Ŝranketo 11 mankas," mi diris. Li fingromontris al la sinjorino malantaŭ la vitro. Nu estis klare. Li respondecis pri fotoj, kaj ne pri ŝranketoj. La virino tamen opiniis alie, kaj diris al la viro, ke li helpu min. "Mi vidas ĝin de tie ĉi," li diris. "Jen supre estas 26, sub ĝi 13, tiam 9, sub ĝi 31 kaj sub ĝi estas 11." "Ne, sub 31 ne estas 11 sed 12!" mi riskis kontraŭargumenti. "Do la sinjorino donos al vi alian ŝlosilon," li diris. Alian ŝlosilon mi ricevis, kaj ŝlosilo 11 denove eniris la ŝlosilujon, atendante la venontan vizitanton, kiu (eble) estas pli inteligenta ol mi, kaj ja sukcesas matematike determini, kie estas la responda ŝranketo (matematiko neniam estis mia forta flanko).

Petro estis skribinta en unu el siaj leteroj, ke li ricevis agendon por la jaro 2007 de la katolika pastro, kaj pro tio mia amikino Tina estis doninta al mi belan agendon por la ĝusta jaro 2008, kaj petinta, ke mi donu ĝin al Petro. Mi jam sciis de la pasinta vizito, ke oni ne simple rajtas kunporti donacojn. Ne, oni devas ŝovi ilin en metalan lukon sub la fenestro de la pordistino. Do mi tute naive pensis, ke mi povos tie meti la agendon. Ups, ups, ne, tion oni ja ne rajtas. Unue oni devas akiri permeson, kaj la persono en la malliberejo, la donac-ricevunto, devas unue aprobi, ke li ja deziras esti pridonacita de vi per la koncerna objekto. Tiun alineon de la leĝaro mi estis pretervidinta, kaj pro tio la bela agendo kun ledsimila kovrilo ne eniris la lukon sub la pordistino, sed nian ŝranketon kune kun la aliaj malpermesitaj objektoj.

Fakte, la ŝranketo ne havis ĉiujn malpermesitajn objektojn. Pri unu mi forgesis. Kiam mi eniris la venontan koridoron, subite iu minaca fajfo ĉirkaŭis min. "Ĉu vi kunportis telefonon?" diris iu viro. "Ne, sinjoro, tiun mi lasis en la ŝranketo," mi respondis, klare montrante, ke mi konas la domajn regulojn. "Kaj vian pantalonzonon?" li aldonis. Mian pantalonzonon mi efektive havis. Nenie mi estis leginta, ke pantalonzonoj estas malpermesitaj, sed efektive, fulmis tra mia kapo, ke per zono oni bele povas mortigi iun. "Estas tute same kiel en aviadilejo! Nenion metalan vi rajtas kunporti!" li kriis. Mi emis aldoni, ke ne tute same kiel en aviadilejo, ĉar tie neniam iu ajn kriis al mi, kiam mi forgese tamen surhavis ion metalan. Sed mi decidis silenti kaj forpreni la zonon. Feliĉe mia pantalono ne estas tre subenglisema.

Fine ni venis en relative agrabla atendejo, tute kontraste kun la cetero de la lokoj. Kelkaj pentraĵoj, iom tro modernaj por mi, sed ne malbelaj, ĉe la muro. Agrabla infana angulo kun ludkuseno kaj kelkaj ludiloj. Tie ni devis atendi ĝis la unua horo, kiam oni laŭtlegis la nomojn de la malliberigitoj, kiuj havas vizithoron, kaj ni rajtis plupromeni novan koridorplenon. Hazarde, aŭ ne, antaŭ mi marŝis nur virinoj. Kaj kiam mi atingis la finon de la venonta koridoro, gardisto elplukis min el la amaso kaj petis min veni aparte. "Nun pro la pantalonzono oni enkarcerigos min," mi ektimis. Sed ne, mi devis ŝovi mian dekstran manon en iun fendon, kaj tion farinte, mi rajtis plu marŝi kun la virinoj al la parolejo. La kialon de la enfendigo de mia dekstra mano mi nur poste eksciis.

En la parolejo estis deko da tabloj, ĉiu kun po 4 seĝoj. La vizitantoj devis eksidi sur la eksteraj, ĉemuraj seĝoj. Post kiam ĉiu sidis, la enirpordo sub laŭta grincado estis ŝlosita. Iom poste alia pordo malfermiĝis, kaj tra ĝi unu post la alia envenis la enkarcerigitoj. Ĉiuj portis beĝ-blankan pantalonon kaj jakon. Nur unu persono portis ruĝan jakon, kaj tio estis "nia" Petro.

La babilado daŭris pli ol horo, sed ĝi pasis kvazaŭ fulmrapide. Kiam mia amiko Petro bezonis spirpaŭzon, mi diris: "Mi devas transdoni al vi la salutojn de multaj homoj" kaj por ne forgesi eĉ unu, mi prenis el mia ĉemizo slipeton kun la nomoj. "Hej, tion vi ne rajtas fari!" flustre sed insiste diris Kjoko. Aj, jen la dua rompo de la regularo. Unue enkontrabandado de malpermesita zono, kaj nun plua enkontrabandado de kontraŭleĝaj dokumentoj. Mi tamen konservis la slipeton iom kaŝe en mia mano kaj laŭtlegis la salutojn.

Tie mi ankaŭ eksciis, kial ĝuste mian manon mi devis meti en la kontrolfendon. Ĉiuj enkarcerigitoj havas sur sia dekstra mano iun por homoj ne videblan markon. Tiun markon oni ekvidas nur en ultraviola lumo. Do por eviti, ke enkarcerigito en la parolejo estas interŝanĝita kontraŭ liberulo aŭ inverse, ĉiuj viroj devas ŝovi sian manon en iun fendon, kie ultraviola lumo tuj malkaŝus la malbonintencajn preterpasantojn.

Kion Petro rakontis al mi, mi tie ĉi ne ripetos. Parte li mem priskribos en sia blogo, kaj parte vi eble aŭdos dum la juĝprocezo, kiu espereble baldaŭ venos. Tamen unu eron mi jam volas malkaŝi nun. Onidire ekde januaro 2008 oni rajtas akuzi la belgan ŝtaton, kaj postuli sendamaĝigon, se tiu enkarcerigis senkulpulon. Ĉu do tamen ekzistus ankoraŭ justeco?