Mia amiko Petro, fama esperantisto, kiun mi konas jam de pluraj dekoj da jaroj, estas en malliberejo. Li estis arestita iom antaŭ Kristnasko, sub suspekto de seksaj kontaktoj kun ankoraŭ ne adolta knabino, antaŭ pli ol dek jaroj. Mi mem estas konvinkita, ke li estas senkulpa. Eble ankaŭ vi estos konvinkita, ke li estas, post kiam vi legis ĉiujn liajn leterojn el la malliberejo.

Mia ĉefa kontakto kun li estas pere de paperaj leteroj. La leteroj, kiujn li sendis, vi povas legi en la supra adreso. Sed mi emis - kaj certe ankaŭ Petro - pri persona renkontiĝo. Facile tio ne estas. Unue la persono, kiu volas fari la viziton, devas fari fotokopiojn de sia identec-karto, kaj sendi ilin al la persono en la prizono. Se tiu emas esti vizitata de tiu persono, li plenigas iun formularon, aldonas la fotokopiojn de la identec-karto, kaj havigas ambaŭ al la mallibereja administrantaro, kiu - tre verŝajne - esploras ĉu la vizitonto estas senkulpa ulo, aŭ ĉu tiu estas krimulo. Mi mem ne estas krimulo; do Petro informis min, ke mi estas akceptita, kaj ke mi povas viziti lin iun ajn labortagon (semajnfinoj ne eblas). Prefere mi venu kune kun la edzino, ĉar ja nur unu vizithoro tage estas permesita.

Do tiel okazis hodiaŭ. Mi havis mian permeson kaj interkonsentis kun Kjoko, la edzino de Petro. Mi venos al ŝia hejmo, kaj ni kune iros al la malliberejo. Alveninte al la karcera konstruaĵo, necesis sonorigi, Post kelkaj sekundoj iu zumado montris, ke oni povas malfermi la pordon. Feliĉe ni estis duope, ĉar mi ne scias, kiel svelta sinjorino malforta povus sola movi tian ŝtalan pordon, Post kiam tiu pordo denove enseruriĝis, ni staris en ĉambreto 1 oble 2-metra. Ĉe la muro ĉiaj avertoj, kion la vizitantoj ne faru. Ili ne kunportu monon (krom kelkaj moneroj por la trinkaĵ-aŭtomato), ne havu kun si poŝtelefonon, ne havu okulvitrojn en ujo kaj multe pli. Se oni tamen havas kun si valoraĵojn, oni povas meti ilin en metalan ŝranketon, super kiu tamen troviĝis la admona averto: La malliberejo ne respondecas, se io malaperas el tiuj ĉi ŝranketoj.

En la sama ĉambreto estas angulo kun blanka vando, kie ĉiuj vizitantoj estas fotitaj. Tiu foto kompreneble estas zorge arkivita, kaj krome ĝi aperas sur iu nomŝildo, kiun oni devas ĉiam porti surbruste, kiam oni estas en la prizono.

Maldekstre iu fenestro el tre dika vitro, malantaŭ kiu sidas gardistino. Unue Kjoko ŝovis sian identec-karton tra fendo sub tiu vitro. "Ni du estas kunaj," mi diris al la vitrulino, "ĉu mi donu ankaŭ mian identec-karton?" Ŝi kapjesis, Mi ŝovis ankaŭ mian tra la fendo. "Kaj mi havas libron por mia edzo" diris Kjoko. "Ĉu mi povas kunporti ĝin?". "Sube!" diris la vitrulino. Post iom da rigardado ni efektive vidis, ke sub la fendo ankoraŭ estis luko el metalo. Kjoko malfermis ĝin, metis la libron enen, kaj ni atendis.

"Ĉu estas via unua fojo?" diris la ino al mi. "Jes," mi diris, "estas mia unua fojo". Ŝi klavis iom kaj rigardis la ekranon de sia komputilo. "Vi ne havas permeson por eniri la malliberejon", ŝi diris. "Ho jes, mi havas," mi respondis, "sinjoro De Smedt avertis min, ke mia peto estas akceptita.". "Ne," ŝi diris, "ĝi ankoraŭ ne estas akceptita." "Sed tio ne eblas," mi provis, "mi jam en decembro sendis kopiojn de mia identeckarto, kaj jam jarfine mi aŭdis, ke ĉio estas en ordo." "Nenio estas en ordo. Mi ne povas enlasi vin."

Nun la edzino Kjoko provis enmiksiĝi. Ŝi laŭte diris la nomon de la direktoro de la karcero, esperante, ke tiu magia vorto solvus tuj ĉiujn problemojn, sed la vitrulino restis senŝancela. "Mi ne rajtas enlasi vin" ŝi ripetis. "Ĉu mi povus paroli kun la direktoro?" mi provis. "Eble. Sendu skriban peton al la adreso de la malliberejo." Ŝi vidis, ke tio ne estas la respondo, kiun mi atendis, kaj ŝi donis alternativon: "Vi povas denove fari fotokopiojn de via identeckarto, kaj provi denove." La vico malantaŭ mi pligrandiĝis, ĉefe turkaspektaj knabinoj, kiuj supozeble venis por viziti sian amikon. "Ĉu vere ne estas alia eblo?" mi eligis kiel lasta provo. "Nu, mi telefonos la dosierprizorganton" ŝi diris. Ŝi klavis numeron kaj mi aŭdis: "Ĉu vi povas preni la dosieron de De Smedt? ... Jes, kun dt je la fino ... Nur la edzino? ... Precize." kaj nun direktante sin al mi: "Ne, vi faru novajn fotokopiojn, sendu ilin, kaj atendu unu-du semajnojn." "Kaj ĉu vi scias, kial mi ne rajtas?" mi provis fine. "Ne, vi faru novajn kopiojn."

Mi paŝis apuden kaj lasis lokon por la turka junulino. Kjoko petis de mi fortan senkulpigon, kaj mi laŭte respondis - esperante ke la vitrulino min aŭdus -, ke ŝi ja neniel kulpas. Mi provis eliri el la ĉambreto, sed tio ne sukcesis. Unue la gardistino devis permesi al mi eskapi, sed ŝi nun traktis la turkinon. Kelkajn minutojn poste la pordo zumis, mi tiris ĝin plenforte kaj povis eliri. Denove libera, kvankam neniam en mia vivo mi tiom forte emis esti ne libera, sed esti enlasita en la karcero.

Morgaŭ mi faros fotokopiojn.