En Libera Folio Peeter Aitai skribis tre negativan kritikon pri Ipernity. Jen kiel mi reagis.
Mi ne samopinias kun Peeter pri Ipernity. Ĉi-momente la Esperanto-komunumo estas tre forta en Ipernity, pli forta ol la hispana, itala kaj portugala grupoj. La Esperanto-komunumo tie aktive vivas, kaj tion rimarkas la aliaj lingvo-grupoj. En Guglo io tia neniam estus ebla, eĉ se ĉiuj du milionoj aliĝus ;-)
Krome mi volas emfazi, ke la iniciato aldoni Esperanton kiel plenvaloran lingvon venis de Ipernity mem. Tio en si mem estas escepta kaj subteninda.
Ne justas skribi ke "estas postulata monsumo tro granda". Kiu postulis? Estas ja klare skribite, ke la bazaj servoj ĉiam estos senpagaj. Nur se oni volas ekstrajn servojn (ekzemple alŝuti 1000 megabajtojn monate, aŭ ne nur aŭskulti la sonaĵojn sed ankaŭ elŝuti ilin), oni petas kotizon de 1,99 eŭroj monate (kaj ne 23,88 eŭrojn monate, kiel Peeter volas kredigi al la legantoj de Libera Folio). Mi opinias, ke tiu sumeto estas tre modesta, se oni vidas, kiom da servoj oni ricevas. Mi tute ne bezonis la PRO-konton, sed pagis ĝin volonte, ĉar mi kredas, ke la iniciato de Ipernity estas realisma projekto kiu subtenas la Esperanto-movadon, kaj kiun la Esperanto-movado reciproke subtenu.
Send a message
Search for members
LaPingvinopro says:
--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Dmitri Breĉalov says:
Do, se Blogger havigus socian reton kiel Ipernity aŭ VivĴurnalo, mi volonte restus tie kaj ne registriĝus ĉi-tie. Fakte la lingvo de interfaco ne tre gravas kaj ĉeesto de Esperanto inter lingvoj de interfaco ne estas ĉefa kaŭzo (almenaŭ por mi) ekuzi retejon.
Nun mi kredas, ke programistoj de Ipernity iom-post-iom korektos ĉiujn cimojn kaj plibonigos la retejon, kaj ĝi fariĝos eĉ pli bela kaj oportuna ol Blogger. :)
Jan Popelka replies:
Se mi ne eksciis pri Esperanta fasado de Ipernity (danke al klaku.net mi pensas) ekzemple mi neniam kreus mian blogon...
Kvankam mi ankoraŭ estas studento mi pripensos la PRO-membreco.
Dmitri Breĉalov replies:
Paŭl Peeraertspro replies:
Dmitri Breĉalov replies:
Paŭl Peeraertspro replies:
Jan Popelka says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Kiu estas la plej kutima afero kiun oni diras al vi kiam vi diras ke vi parolas Esperanton?
Ĉu eble ne estas io tia: "Esperanto? Ĉu ĝi ne jam mortis ekde multaj jardekoj?"
Ĝuste pro tio, konkrete uzi Esperanton en malfermaj neesperanistaj medioj tre gravas: tio eĉ pli gravas ol la tradicia "varbado"...
Por interesatoj al videbligo kaj konkreta uzo de Esperanto por _politikaj_ kaj _lingvopolitikaj_ celoj mi konsilas al vi legi:
users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm
kaj:
www.ipernity.com/blog/ancxjo.pac-horano/26422
Kompreneble, similaj projektoj starigeblas ne nur pri politikaj diskutoj (kiuj interesas nur kelkajn homojn), sed pri ĉiaj ajn temoj. Ipernity ĝuste estas unu el tiaj projektoj! Do, varmajn gratulojn kaj dankvortojn al la samideanoj kiuj pretigis la esperantan version de ĉi tiu bela retejo!!!).
Paŭl Peeraertspro replies:
Paŭl Peeraerts edited this comment 23 months ago.