Paŭl Peeraerts Published on October 14, 07
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (P-Z)
Posted on October 19, 07
2 comments (latest 7 months ago)
Reciproka subtenado
Posted on October 19, 07
11 comments (latest 7 months ago)
Kiel tajpi la ĉapelitajn literojn ...
Posted on October 17, 07
22 comments (latest 2 months ago)
Kaj Pilato lavis siajn manojn ...
Posted on October 16, 07
2 comments (latest 9 months ago)
Ĉio en unu programo
2 comments (latest 8 months ago)
Polizist stoppt eine junge Frau...
Posted on September 26, 07
14 comments (latest 9 months ago)
Bokeo, aŭ ludi per la kampa profundo
Posted on September 9, 07
Ferioj - Vakantie - Ferien
Posted on August 21, 07
6 comments (latest 10 months ago)
Pool spreekt alleen poetsmiddel
Posted on August 10, 07
13 comments (latest 10 months ago)

Keyword tags

esperanto
monato

Member tags

Team Ipernity
Flandra Esperanto-Ligo

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 614 visits

Ĉio en unu programo

Sunday October 14, 2007 at 12:35PM

En la magazino Monato de novembro, aperis dupaĝa artikolo pri Ipernity kaj pri ĝia nova esperantlingva fasado. Jen la tuta teksto:

Komputado

SOCIAJ RETOJ

Ĉio en unu programo

La 11an de oktobro je la 16a horo la socia retejo Ipernity malfermis al la publiko sian esperantlingvan fasadon. Jen kialo por iom fosi en la historio de la retejo kaj informpeti pri la planoj por la estonteco.

Ipernity nomas sin mem la „ĉio-en-unu” de la Reto 2.01. Ĉiu uzanto de la retejo povas prezenti sin mem al la mondo, aŭ al memdifinita grupo amika aŭ familia, pere de tekstoj, la tiel nomata blogo, pere de memfaritaj bildoj, filmoj aŭ sonregistraĵoj, aŭ per kombino de ĉio ĉi. Jam ekzistas retejoj, kie oni povas kolekti kaj montri siajn fotojn; estas aliaj, kiuj arigas filmetojn; en ankoraŭ aliaj oni povas havi sian propran blogon. Ipernity havas ĉion „sub unu tegmento”. Tiu ĉi koncepto estas tute nova.

La personoj, kiuj havas aliron al la retejo, povas laŭplaĉe komenti, aŭ fari ligojn al sia propra retejo, tiel ke rapide formiĝas amika etoso. Se oni tralegas la ĝisnunajn blogaĵojn, oni vidas, ke pluraj miras, kiel rapide amikecoj ekestas. Ne nur oni vidas la fotojn aŭ filmojn de la uzantoj, sed samtempe povas informiĝi pri ilia vivo, ilia lando, iliaj ŝatoj ... Senpaga interna retpoŝto kaj facile uzebla tujmesaĝilo inter la uzantoj ankoraŭ pli faciligas tiun interkontaktadon.

Franca iniciato

La fondon de Ipernity en aprilo 2007 iniciatis du francoj, kiuj jam pruvis sian kapablon antaŭe en la Reto 1.0: Christophe Ruelle, 35-jara, kiu estis ĉe la bazo de la franca retejo Voila.fr, kaj Christian Conti, 39-jara, kiu kunfondis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Netradio.fr. Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en MONATO pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de esperantlingva fasado.

Kvankam la iniciato estis franca, la retejo neniel nun restis tia. La plimulto de uzantoj nun estas germanaj, sed estas grandaj grupoj da hispanoj, katalunoj, islandanoj, svisoj kaj kompreneble francoj, Esperanto-parolantoj kaj multaj aliaj. Usonanoj kaj britoj tamen estas malplimulto, kio grave influas la lingvo-uzon en Ipernity: la angla tie ne superregas.

Senpaga

La baza versio de Ipernity estas senpaga. En tiu baza versio oni povas alŝuti 200 megabajtojn da dokumentoj (fotoj, filmoj, sondosieroj) monate. Kiu volas alŝuti pli, povas kvinobligi sian kvanton kontraŭ 1,99 eŭroj monate. La programo estas ankoraŭ en beta-stadio. Tio signifas, ke ĝi estas jam perfekte uzebla, sed oni konstante aldonas kaj testas pliajn eblojn. Unu el tiuj eroj ĵus aldonitaj estas grupoj. Imagu, ke kelkaj uzantoj havas la samajn interesojn. Tiam ili povas fondi grupon, tiel ke ili pli facile povas retrovi sin, interŝanĝi spertojn kaj multe pli. La ĉefa retejo de Ipernity troviĝas en www.ipernity.com/?lg=eo, sed ĉiuj uzantoj povas ricevi privatan adreson kiel mia nomo.ipernity.com.

1. Reto 2.0 estas neformala nomo por la plej lastaj evoluoj en TTT, ĉefe tiuj, per kiuj la uzanto povas mem facile krei aŭ adapti retpaĝojn.
Paŭl PEERAERTS

 

 

La specifa bonaĵo de Ipernity laŭ mi estas, ke ĝi estas ne nur esperantlingva, sed ke Esperanto kaj esperantistoj ĉi tie aperas egalrajte kun aliaj lingvoj kaj lingvanaroj. Tio laŭ mi estas preferinda ol enfermiĝi en apartaj esperantujoj. (Kalle Kniivilä)

 

2 Comments / add your comment?

Team Ipernity pro says:
Thank you Paul ;-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Pascal Blondiau pro says:
Kalle tute pravas... Ankaux mi pensas same !
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.