Paŭl Peeraerts Published on October 19, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
La regulo pri la trionoj
Posted on November 4, 2007
9 comments (latest 23 months ago)
Wenn der Schneider auf den Tisch klopft ...
Posted on November 2nd, 2007
26 comments (latest 21 months ago)
La esperantlingva fasado de ipernity
Posted on October 24, 2007
12 comments (latest 2 years ago)
100!
Posted on October 19, 2007
19 comments (latest 2 years ago)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (A-G)
13 comments (latest 20 months ago)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (H-O)
Posted on October 19, 2007
17 comments (latest 21 months ago)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (P-Z)
Posted on October 19, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
Reciproka subtenado
Posted on October 19, 2007
11 comments (latest 23 months ago)
Kiel tajpi la ĉapelitajn literojn ...
Posted on October 17, 2007
24 comments (latest 3 months ago)

Keyword tags

ipernity
esperanto

Member tags

Franz Kruse
Cindy Mckee
Francesco Lorenzon
Daniele Binaghi
Alesk Arpitano
Bertilo Wennergren
Aliamondano - Eduardo NAVAS
Gyurci
Dave Gilmour
Gert Bolten Maizonave
Agnes Geelen
Fanjo Manjo
Farri
biciklanto
guyofchrisburn
Attila Schimmer
Cvi Solt
Carolin Weemeyer
Feo
David S
Eustáquio Maia
Daniel Biro-Walker
Filipe De Moraes Paiva
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Chielismo Wang Tianyi
Emmanuel Villalta
G Maertens Maertens
Espe ЄЭ
Angel Arquillos López
Cezar /Kaiser
Dmitri Breĉalov
Gader Mohammadi
Angel Robles Mata
Bonulo
Mirabelinka
Felipe Queiroz
Flandra Esperanto-Ligo
Danielo Weber
Celina
Ailanto
Bert Klijn
Gustavo Fernandez
Erick Nykvist
Laurent
Gustavo Ariza G.
Duncan Thomson
Emilio Cid
Faro(Takinulo) Tsukuru
Eva Popelková

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 4 people added it to their favorites
  2. Read 4 620 times

Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (A-G)

Friday October 19, 2007 at 07:20PM

Iu demandis, kie estas la Esperanto-parolantoj en Ipernity. Nu, ne ekzistas "oficiala listo" pri ili, same kiel ne ekzistas listo de francparolantoj aŭ germanparolantoj. Sed trovi ilin ne estas tre komplike. Jen kelkaj sugestoj:

1) Uzu la serĉilon supre de iu ajn paĝo, elektu la menueron "serĉi membrojn de ipernity", alklaku la eron "interesiĝoj" kaj tajpu la vorton "esperanto". Ne ĉiu, sed tre multaj, aldonis la vorton "esperanto" en sia profilo. Tiel vi jam trovos viajn unuajn amikojn.

2) Se vi jam estas tie, rigardu kiu el la trovitaj personoj havas multajn kontaktojn. Alklaku la vorteton "kontaktoj". Tre verŝajne pluraj el tiuj kontaktoj siavice estas Esperanto-parolantojn. Rigardu ilian profilon kaj vi verŝajne ekscios.

3) Rigardu la kontaktojn de Flandra Esperanto-Ligo en www.ipernity.com/user/flandra_esperanto-ligo/network . Ĝi estas unu el la plej kompletaj listoj

4) Vizitu grupojn, kiuj estis kreitaj speciale por homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto:

En tiuj grupoj vi certe retrovos konatojn aŭ konotojn ;-)

5) Tre bona facila maniero estas la jena. Se vi havas retadreson ĉe Gmail, Hotmail Yahoo, Ipernity povas aŭtomate kontroli, kiuj el la personoj, kiuj troviĝas en via adresaro, estas jam anoj de Ipernity. Mi faris tion hodiaŭ matene, kaj je mia granda miro trovis konatojn, pri kiuj mi ne sciis, ke ili jam anas tie ĉi. Jen kiel fari:

  • Alklaku la ligilon "Inviti" sube de iu ajn paĝo.
  • Alklaku supre la bluan ligilon "El via adresaro"
  • Entajpu vian Gmail, Hotmail Yahoo-adreson kaj vian tiean pasvorton.

Post iom da tempo vi trovos superrigardon. Se konatoj viaj jam anas en Ipernity, vi povos tuj decidi, ĉu vi volas aligi ilin al via grupo de amikoj, aŭ eventuale al via grupo de familianoj. Personojn el via adresaro, kiuj ankoraŭ ne estas membroj en ipernity, vi povas inviti.

Ĉu iu konas aliajn manierojn? Aldonu ilin ĉi-sube!

 

Nova: iuj petis min fari liston de la personoj, kiujn mi malkovris. Jen la 150 unuaj. Ĉar en unu blogaĵo ne povas esti pli ol 50 membro-etikedojn, mi aldonis kelkajn nomojn ĉi-dekstre, kaj pliajn en la bloĝajoj "Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (H-O)" kaj "Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (P-Z)". Bedaŭrinde ne eblas montri la nomojn en alfabeta sinsekvo. Do vi devos iom fosi ...

Aktualigo: Tiu ĉi listo estas nun tute eksdata. Pli aktualajn ciferojn vi trovas tie:

www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/24925

Se vi ne deziras esti en la listo, bv. averti min, kaj mi tuj forigos vian nomon.

13 Comments / add your comment?

Ivan MG says:
Tre interesa kaj helpema artikolo, precipe por la novaj membroj sed ankaŭ por la malnovaj.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon, Ivan!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Jes ja ! vi estas utila homo ! mi provos
Dankon
Posted 2 years ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov says:
Dankon pro sugestoj! La grupon Komentu en Esperanto mi jam trovis antaŭ, sed du aliaj ŝajnas al mi ankaŭ interesaj. :)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Farri says:
Utilega, dank´al via helpo mi ne perdiĝis en tiom multaj eblecoj.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi ne komprenas kiel aldoni miajn fotojn al la grupo "esperantistoj"... antaŭdankon!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Unue vi devas aliĝi al la grupo. Iru al www.ipernity.com/group/esperantistoj kaj dekstre sube alklaku la ligilon Aliĝi al tiu ĉi grupo. Poste iru al la foto, kiun vi volas aldoni al la grupo. Super ĝi vi trovos la piktogramon aldoni al grupo. Alklaku ĝin, kaj elektu la grupon. Kaj preta!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro says:
Dankon Paul!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ladislao says:
Mi ankaŭ devas eklerni Ipernity-n, eble post semajno mi ja estos pli lerta pri ĝia uzado. Mi ankoraŭ ne travidas la ligojn inter ĉiuj enhavospacoj :-(... Mi, la stultulo :-)...
Posted 2 years ago. ( permalink )
Kamelo says:
Saluton al cxiuj geamikoj!Mi estas komencanto kaj jxus eniris ipernity.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton, karaj! Mi ne scias pri ipernity.... Sed (Skajpo www.skype.com (senpage parolanta k skribanta duope k konference , skribe k voĉe) en mia skajpa grupo antaŭe iu franco faris listaron de nur Esp-aj skajpanoj..... Nun bedaŭrinde li nun estas okupata aŭ malsana, bedaŭrinde nuntempe ĝi ne funkcias... sed li ankaŭ montris kontojn de esp-istaj skajpanoj per Xcel, li ĉiam aperigis novajn kontojn de skajpanoj! Tre multege da laboro~~~ Mi ofte ricevis novan listaron de li kiel dosieron.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Kiam mi klakis "esplori" kaj poste rigardis la dek bildojn, mi tute ne povis konstati, ke iuj el ili estus alŝutitaj de esperantlingvanoj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Prave. ipernity ne plu faras apartajn popularec-statistikojn laŭ lingvo.
Posted 20 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...