La esperantlingvan fasadon iniciatis Christian Conti, unu el la tri fundamentoj de ipernity, fine de aŭgusto 2007. Li petis mian helpon por trovi skipon da tradukantoj. La tradukado komenciĝis meze de septembro kaj "finiĝis" la 11an de oktobro (mi encitiligas la vorton "finiĝis", ĉar ĝi ja finiĝos neniam; ĉiam aldoniĝos pliaj frazoj por novaj funkcioj). La nomojn de la tradukintoj vi trovos, se vi alklakos la vorton "Dankon!" sube sub ĉiu paĝo.

La estroj de ipernity mem konas nur kelkajn esperantajn vortojn. Bonvolu do ne skribi al ili longajn leterojn en Esperanto. Vi kompreneble ja povas aldoni malgrandan gratulvorton en Esperanto al ilia blogo ( www.ipernity.com/blog/team/25199 ). Tion ili ja komprenos kaj certe aprezos! Se vi volas kontakti la estrojn de ipernity, vi povas fari tion france aŭ angle. Se vi ne kapablas tion, bv. peti la helpon de persono el la tradukskipo (vidu la ligilon "Dankon!" ĉi-sube).

Konataj problemoj

La esperantlingva fasado ankoraŭ ne estas perfekta. La programistoj konscias pri du gravaj mankoj, sed ankoraŭ ne kapablis solvi ilin:

Anglalingvaj tago- kaj monatonomoj. Jen kaj jen vi vidos nomon de tago aŭ de monato en la angla. [Problemo solvita en 2007 10 24]

Demandaj signoj: En iuj tranĉitaj tekstoj vi vidos demandajn signojn anstataŭ ĉapelitaj literoj. Tiu problemo ne estas tipe esperanta, sed aperas en ĉiuj lingvoj, kiuj uzas aliajn literojn ol la bazaj askiaj, do ankaŭ por la rusa, pola, japana kaj multaj aliaj. [Problemo solvita en 2007 10 20]

Sendube jen kaj jen estas ankoraŭ aliaj problemoj. Se temas pri lingvaj problemoj (akuzativeraroj, tajperaroj kaj simile) bv. kontakti min. Se temas pri programeraroj, uzu la ligilon "Raporti cimojn" fine de ĉiu paĝo.

Ligiloj

Por uzi la esperantlingvan ipernity, vi simple alklaku la ligilon "Esperanto" fine de ĉiu paĝo. Se vi deziras inviti aliajn viziti ipernity, vi aldonu la finaĵon /?lg=eo al iu ajn retadreso. Ekzemple per www.ipernity.com/?lg=eo viaj konatoj tuj eniros esperantlingve.

 

Dankon al ĉiuj kaj multe da plezuro tie ĉi!

Ĝisdatigoj

Legu ankaŭ la tre interesan intervjuon kun Christian Conti en Libera Folio: www.liberafolio.org/2007/contiintervjuo